Dinastio de Dreux
Dinastio de Dreux | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
![]() | ||
Blazono | ||
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Robert I, Count of Dreux [#] | |
Branĉo de | Kapetidoj [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio de Dreux, france Maison capétienne de Dreux "Kapetida domo de Dreux", ankaŭ nomata Dreux-Bretagne, Dreux-Bretonio, estas branĉo de la Kapetidoj originanta de grafo Roberto la 1-a de Dreux, filo de Ludoviko la 6-a la Dika. La plejaĝula branĉo estingiĝis en 1345. Malpliaĝula branĉo, originanta de Petro Mauclerc, akiris per geedziĝo la duklandon Bretonio kaj estingiĝis en 1488.