Dingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ripozanta dingo en zooparko
Dingo-map.png
Dingo-map
Dingo-Distribution-Fleming
La grandega (longega) ding-barilo en Aŭstralio.

Dingo (Canis lupus dingo) estas tipo de sovaĝa hundo, verŝajne parenca al hinda lupo (Canis lupus pallipes), ankaŭ konatas kiel aŭstralia sovaĝa hundo.

La dingo estas konsiderata endanĝerigita speco, ĉar en plejparto de la nuna Aŭstralio ĝi miksiĝas kun simpla hundo. Nur en kelkaj regionoj la vera dingo restas, sed ankaŭ tie ĝi ofte suferas pro ĉasado kaj venenigo kiel danĝera specio — aŭstralia leĝo defendas ĝin nur en malmultaj lokoj (kiel la ĉefurba regiono).

"Kiel oni hejmigis hundojn" - video de la jutuba kanalo Scivolemo kiu ankaŭ parolas pri dingoj.

Por ne lasi la hundojn migri al sud-oriento de la lando, kie plejmulto da aŭstralianoj loĝas kaj okupiĝas pri ŝafbredado, oni konstruis longegan barilon (5.320 km). Vd. Dinga Barilo.