Freddie Frinton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dinner for One)
Freddie Frinton
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1909 (1909-01-17)
en Grimsby
Morto 16-an de oktobro 1968 (1968-10-16) (59-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo aktorokomikistoscenaristo vd
Laborkampo filmotelevido vd
Aktiva dum 1945–1968 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Freddie Frinton (naskiĝis la 17-an de januaro 1909 en Grimsby, Lincolnshire, Britio; mortis la 16-an de oktobro 1968 en Londono; denaska nomo Frederic Bittener Coo) estis angla komikisto.

Frinton naskiĝis kiel eksteredza filo de la kudristino Florence Elisabeth Coo kaj kreskis en flega familio. En la aĝo de 14 jaroj li eklaboras kiel pakisto en fabriko pri fiŝaj konservaĵoj, sed du jarojn pli poste oni maldungas lin, ĉar li per ŝercoj kaj parodioj detenis siajn kolegojn de la laboro. Sekve li publike prezentiĝas sub la nomo Freddie Frinton en malgrandaj teatrejoj. Li edziĝis kaj ekhavis du infanojn. Komence de la Dua Mondmilito li estis vokata al la armeservo kaj tie oficiale rajtis praktiki, kion li plej bone scipovis – amuzi.

Post la milito li duan fojon edziĝis kaj ekhavis du pliajn infanojn. Dum la jaro 1945 unuafoje en la teatrejo Winter Gardens en Blackpool prezentiĝas la skeĉo "Dinner for One" ("verspermanĝo por unu persono"), kiu iĝis lia plej konata teatraĵeto. Tamen li ne estis la aŭtoro de la verko kaj por ĉiu surscenigo devis pagi licencigan kotizon. Dum la 1950-aj jaroj li aktoris en pluraj anglaj kinejaj filmoj, kaj fine de la 1950-aj jaroj havis tiom da mono, ke li sukcesis aĉeti la aŭtorajn rajtojn pri la teatraĵo "Dinner for One".

Paralele li iĝis konata televida komikisto, kiu interalie furoris en la 40-parta komika televida serio Meet the Wife ("renkontu la edzinon"). Ekde la jaro 1963 li ankaŭ konatis en Germanio pro televida prezento de la skeĉo "Dinner for One". Dum 1964 Freddie Frinton kun sia edzino kaj la infanoj translokiĝis al Londono. Li intense teatre aktoris kaj akceptis ĉiun rolon. La 16-an de oktobro 1986 li post reveno de teatra prezento hejme tute surprize kolapsis mortinta.

Ekde la jaro 1972 en Germanio kaj Aŭstrio nigra-blanka registriĝo de lia teatraĵeto Dinner for One ĉiujare prezentiĝas dum la vespero de la silvestra tago, kaj la spektado de tiu filmo iĝis kulta kutimo por multaj mezeŭropanoj.

Ekde fine de la 1980-aj jaroj la teatra grupo Kia koincido ankaŭ ekprezentis la teatraĵeton en Esperanto: La aktoroj Thomas Bormann kaj Judith Jackson fidinde kopiis la bizaran britan humuron de la skeĉo al la internacia lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]