Dino De Laurentiis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dino De Laurentiis
Dino de laurentiis crop.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1919 (1919-08-08)
en Torre Annunziata
Morto 10-an de novembro 2010 (2010-11-10) (91-jara)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Experimental Centre of Cinematography
Familio
Frat(in)o Luigi De Laurentiis
Edz(in)o Martha De Laurentiis • Silvana Mangano
Infanoj Veronica De Laurentiis • Raffaella De Laurentiis
Parencoj Aurelio De Laurentiis
Okupo
Okupo produktoroaktoro
TTT
Retejo http://www.dinodelaurentiis.it/
Information icon.svg
vdr

Agostino "Dino" De Laurentiis (Itallingva prononco: [ˈdiːno de lauˈrɛnti.is]; 8a de aŭgusto 1919 – 10a de novembro 2010) estis itala kinproduktoro. Kun Carlo Ponti, li estis unu el la produktoroj kiuj portis la italan kinarton en la internacian scenejon fine de la Dua Mondmilito. Li produktoris aŭ kun-produktoris pli ol 500 filmoj, el kiuj 38 estis nomumitaj por Oskar-premioj. Li ankaŭ havis mallongan karieron kiel aktoro en la fino de 1930-aj kaj komencaj 1940-aj jaroj.

Post sia unua filmo, L'ultimo Combattimento (1940), Laurentiis produktoris preskaŭ 150 filmojn dum la venontaj sep jardekoj. En 1946 lia kompanio, nome Dino de Laurentiis Cinematografica, ŝanĝis al produktorado. En la venontaj jaroj, De Laurentiis produktoris filmojn de Itala novrealismo kiel Riso Amaro (1949) kaj la klasikaĵoj de Fellini nome La Strada (1954) kaj Le notti di Cabiria (1956), ofte kunlabore kun la produktoro Carlo Ponti. En la 1960-aj jaroj, Laurentiis konstruis siajn proprajn studiajn instalaĵojn, kvankam tiuj finance malsukcesis dum la 1970-aj jaroj. Dum tiu periodo, tamen, De Laurentiis produktoris filmojn religiajn, vakerajn, pri krimromanoj, la Dua Mondmilito ktp.

De Laurentiis translokiĝis al Usono en 1976,[1] kaj iĝis usona civitano en 1986.[2] En la 1980-aj jaroj li havis sian propran studion, nome De Laurentiis Entertainment Group (DEG), kun sidejo en Wilmington, Norda Karolino.

De tiu epoko estas filmoj liaj Mandingo (1975), Three Days of the Condor (1975), The Serpent's Egg de Ingmar Bergman (1977), Ragtime (1981), Conan the Barbarian (1982), Blue Velvet (1986) kaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lane, John Francis (11a de novembro 2010). "Obituary: Dino De Laurentiis". The Guardian. Alirita la 10an de decembro 2019.
  2. Delugach, Al (20a de februaro 1988). "De Laurentiis Resigns From Film Group". Los Angeles Times. Alirita la 10an de decembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]