Dinosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dinosaŭro
Troveblo de fosilioj: TriasoKretaceo (krom birdoj)
Rekreaĵo de Tyrannosaurus rex ĉe la Muzeo Senckenberg.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Subklaso: Diapsidoj Diapsida
Infraklaso: Arkosaŭromorfoj Archosauromorpha
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Owen, 1842
Divizio:

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj, estis la dominantaj ter-bestoj antaŭ 225 - 65 milionoj da jaroj. Tio estas multe pli longa tempodaŭro, ol homoj estas sur la Tero. Oni trovis restaĵojn de dinosaŭroj preskaŭ ĉie sur la Tero, tamen la plej riĉa tombejo de dinosaŭroj troviĝas en Mongolio.

La subita malapero de ĉi tiuj kreitaĵoj neniam estis klarigita kontentige. Unu teorio atribuas la malaperon al dramecaj ŝanĝoj en klimato. Multaj sciencistoj kredas, ke asteroido kolizianta kun la Tero produktis tiom da polvo en la atmosfero, ke sunlumo estis blokita dum longa tempo. Ĉi tiu evento povis kaŭzi malaperon de manĝaĵo en ĉirkaŭaĵo kaj malhelpi al la kresko de plantaro.

Pli da subtenoj por la asteroida teorio venis en 1991, kiam sciencistoj fokusigis sian atenton sur du grandegaj, antikvaj krateroj en la Tera surfaco. Unu kratero, en Siberio norde de la Arkta Cirklo, mezuris ĉirkaŭ 95 kilometrojn en diametro; la alia, en la Jukatana duoninsulo de Centra Ameriko, havas grandon pli ol 160 kilometroj en diametro. Krateroj de tiu grandeco povus esti faritaj de asteroidoj, kiuj falis je kelkaj mil km po horo. La dato de la Siberia kratero estas difinita per 66 milionoj jaroj, kiu fakte konformas al la estingo de la dinosaŭroj.

La studado de dinosaŭroj[redakti | redakti fonton]

Scioj pri dinosaŭroj venas de diversaj fosiliaj kaj nefosiliaj atestaĵoj, inkluzive fosiligitaj ostoj, fekaĵoj, spuroj, gastrolitoj, plumoj, kaj premsignoj de haŭto, visceroj kaj mola karno.[1][2] Multaj studkampoj kontribuas al nia kompreno pri la dinosaŭroj, inter ili la fiziko, kemio, biologio, kaj la tersciencoj (de kiu paleontologio estas subfako). La scienco kiu pristudas dinosaŭrojn estas la Dinosaŭrologio kiel faka scienco ene de la Paleozoologio.

Oni trovis restaĵojn de dinosaŭroj sur ĉiu kontinento, inkluzive Antarkton. Oni trovis multajn fosiliojn de la sama dinosaŭra specio sur tute diversaj kontinentoj, konfirmante la ĝenerale akceptitan teorion ke ĉiuj termasoj iam estis kunigitaj en superkontinento nomata Pangeo. Pangeo ekdisiĝis dum la Triasa epoko antaŭ pli-malpli 230 milionoj da jaroj.[3]

La nuntempa "dinosaŭra renaskiĝo"[redakti | redakti fonton]

La esplorado pri dinosaŭroj spertas burĝonon de aktiveco kiu komenciĝis en la 1970-aj jaroj kaj daŭras ankoraŭ nun. Ĝin kaŭzis, almenaŭ parte, la malkovro de Deinoniko (Deinonychus), aktiva, atakema rabobesto kiu eble estis varmsanga, kio kontrastis kun la ĝis tiam ĝenerala mensobildo pri dinosaŭroj kiel malviglaj kaj fridsangaj. La paleontologio pri vertebruloj, la ĉefa scienca fako laboranta je la esplorado pri dinosaŭroj, fariĝis tutmonda scienco. Gravajn novajn eltrovojn de dinosaŭraj restaĵoj faris paleontologoj laborantaj en antaŭe ne esploritaj terenoj kiel Barato, Sudameriko, Antarkto kaj, eble plej grave, Ĉinio (la mirinde bone konservitaj plumaj dinosaŭroj en Ĉinio plue konkretigis la supozatan ligon inter dinosaŭroj kaj iliaj vivantaj posteuloj, la modernaj birdoj). La vasta utiligo de kladistiko, kiu rigore analizas la rilatojn inter biologiaj estaĵoj, ankaŭ montriĝis ege utila en la klasado de dinosaŭroj. Kladista analizo, inter aliaj modernaj teknikoj, helpas kompensi la mankojn de ofte nekompleta fosilaro.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de dinosaŭro-klasoj.

Dinosaŭroj (inkluzive birdojn) estas arkosaŭroj, same kiel la modernaj krokodiluloj. La diapsidaj kranioj de arkosaŭroj havas du truojn kie ligiĝas la makzelaj muskoloj, la temporalaj fenestroj. La plimulto de la reptilioj (inkluzive birdojn) estas diapsiduloj; mamuloj aliflanke, kun nur unu temporala fenestro, estas sinapsiduloj dum testudoj, kun neniu temporala fenestro, estas anapsiduloj. Anatomie la dinosaŭroj dividaj multajn trajtojn kun aliaj arkosaŭroj, inkluzive dentojn kiuj kreskas el ingoj anstataŭ kresiki rekte el la makzela osto. En de la arkosaŭroj la dinosaŭroj distingiĝas ĉefe laŭ ilia irmaniero: la dinosaŭraj kruroj etendiĝas rekte sub la korpo, dum la kruroj de lacertoj kaj krokodiluloj etendiĝas flanken. Ĉiuj dinosaŭroj estas terbestoj.

Multaj aliaj reptilioj vivis samtempe kiel la dinosaŭroj. Oni ofte, sed malĝuste, opinias iujn el ĉi tiuj dinosaŭroj: ĉefe inter ĉi tiuj estas la plesiosaŭroj (eĉ ne estas proksime parencaj al la dinosaŭroj) kaj la flugsaŭroj, kiuj evoluis aparte de reptiliaj antaŭuloj de la malfrua Triaso.

Kolektive oni konsideras la dinosaŭrojn konsistigi superordo aŭ senranga klado. Oni dividas ilin je du ordoj, la Saŭriskioj (Saurischia) kaj la Ornitiskioj (Ornithischia) surbaze de ilia koksostrukturo. La saŭriskuloj (laŭvorte signifas 'lacert-koksa', de malnovgreka σαυρος = 'lacerto' kaj ισχιον = 'koksa artiko') estas dinosaŭroj kiuj retenis la pelvostrukturoj de sia prauloj. Inter ili estas la Teropodoj (dupiedaj karnomanĝuloj), kaj Saŭropodoj (longkolaj herbomanĝuloj). La ornitiskioj (laŭvorte signifas 'bird-koksa', de malnovgreka ορνιθειος = 'birda' kaj ισχιον = 'koksa artiko') estas la alia dinosaŭra ordo, kies membroj plejparte estis kvarpiedaj herbomanĝuloj. (Notu bone: la terminoj "lacert-koksa" kaj "bird-koksa" estas misgvidaj -- birdoj evoluis de saŭriskioj, dinosaŭroj kun "lacertaj koksoj".)

Sekvas simpligita prezento de la klasado de la dinosaŭraj familioj. Oni povas trovi pli detalan version ĉe la artikolo Listo de dinosaŭro-klasoj.

La ponardosigno (†) uziĝas por indiki formortintajn taksonojn .

Ordo Saŭriskioj Saurischia[redakti | redakti fonton]

Ordo Ornitiskioj Ornithischia[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dal Sasso, C. and Signore, M. (1998). Exceptional soft-tissue preservation in a theropod dinosaur from Italy. Nature 292:383-387. Vidu komentojn pri la artikolo
  2. Schweitzer, M.H., Wittmeyer, J.L. and Horner, J.R. (2005). Soft-Tissue Vessels and Cellular Preservation in Tyrannosaurus rex. Science 307:1952 - 1955. Vidu komentojn pri la artikolo
  3. Evans, J. (1998). Ultimate Visual Dictionary - 1998 Edition. Dorling Kindersley Books. 66-69. ISBN 1-871854-00-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Cerasinops BW.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Dinosaŭroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]