Dio laŭ Judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La koncepto pri Dio en Judismo estas rigore monoteisma. Dio estas esto unika nedividebla nekomparebla, kiu estas la unua kaŭzo de la universo kaj fina kaŭzo de la tuta ekzistado. La juda tradicio instruas ke Dio estas nekonebla, eĉ en la 613 preceptoj sur la monto Sinajo aŭ dum profetaj vizioj, kaj ke li estas nur la "ŝajno" rivelita de Dio, kiu kaŭzis la ekziston de la universo kaj interagas kun la homo kaj kun la mondo. En judismo, la unika Dio de Izraelo estas la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ke li estas la gvido de la mondo, kiu liberigis Izraelon el la sklaveco de Egiptio, kiu donis la 613 preceptojn (613 mitzvot) sur la Monto Sinajo, kiel preskribite en la Torao. Li ankaŭ donis la Noajn Sep Leĝojn por la tuta homaro.

Citaĵo
 Eliro hebrelingve: אֶהְיֶה אֲשֶׁר אֶהְיֶה / Eyeh Asher Eyeh    Mi estas kiu estas 
— Bibbia ebraica- Pentateuco e Haftaroth, Firenze, Giuntina, 2010, p.95, Tradulo Rav Dario Disegni

En La juda religio kaj en la Torao Dio estas do vidata kiel Supera Esto, kreinto, gvidanto de la mondo kaj de la homoj, supera juĝisto kaj patro, kies justico estas mildigita de la mizerikordo, kies proponoj estas realigitaj de agentoj elektitaj kiuj povas esti kaj anĝeloj kaj individuoj/nacioj. Dio komunikas sian volon pere de judaj profetoj kaj aliaj instrumentoj.

La fido de la juda popolo estis unuamomente kulto precipe henoteisma:nome ĉiu popolo havas sian Dion, sed la Dio de la juda popolo, estas la unika kiun Izraelo servas kaj adoras. Eĥo de tiu henoteisma koncepto povas esti bibliaj pasaĵoj dirantaj: "“La Sinjoro estas nia Dio, la plej granda/super ĉiuj dioj”", kaj aludantaj al la 70 anĝeloj, princoj de la 70 Nacioj. Al Li oni rilatas kiel al "“Dio de niaj patroj”, "”la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo”".

Okazas en la epoko de la ekzilo babilona (6-a jarcento a.K. ke izraelo pasas el monolatrio al monoteismo: ekzistas unika Dio, ĉiuj aliaj estas ŝajnaĵoj.

La Dio de judoj estas kreinto de ĉiuj aĵoj, kiujn li modlis, kiel ripetas la libroj de la judaj profetoj: vidu la vizion de Ezekielo (caxapitro 1) kie la vizaĝoj de la kvar alestigitoj (tri bestoj + unu homo) ricevas, en la posta ekzegezo, la la kapablon reprezenti diajn aspektojn. La kvar vizaĝoj estas:

  • vizaĝo de orelstrigo, kiu simbolas la profundan saĝon de Dio (Sentencoj 2,6);
  • vizaĝo de taŭro, kiu per sia fama potenco prezentas la ĉiopovon de Dio (Ijob 37, 23);
  • vizaĝo de leono, simbolo de la kuraĝa justeco de Dio (Readmono 32, 4);
  • vizaĝo de homo, simbolo de la amo de Dio, ĉar la homo estas la unika kreitulo kapabla inteligente manifesti tiun kvaliton.[1]

Dio estas patro ankaŭ en eventoj dolorigaj kiel la sklavigo de la popolo, taksataj okazigitaj de Dio mem por denove altiri al si sian popolon. Foje estas aludataj mesiaj tempoj en kiuj malaperos maljustaĵoj ktp.

La Dio de Izraelo havas tetragramon tute sian skribitan YHWH (hebrelingve: יְהֹוָה – hebremoderne: Yehovah – hebretiberiade: Yəhōwāh). La nomo YHWH estas kombinaĵo de futuro, prezenco kaj preterito de la verbo "howa" (hebree: הוה) kiu signifas "esti" kaj laŭlitere tradukita signifas: "La Uno mem ekzistanta". Kroma ekspliko pri la senco de la nomo estis komunikita al Moseo kiam YHWH deklaris: "Eyeh Asher Eyeh" (hebree: אהיה אשר יה) "Mi estas Kiu estas" (Eliro 3, 14) – la nomo referencas al Dio kia li vere estas, nome al la Esenco rivelita, kiu transcendas la universon.

Alia nomo de Dio, laŭ la hebrea tradicio, estas Elohim, kiu rilatas al la interago de Dio kaj Universo, Dio manifestiĝanta en la fizika mondo. Tiuj nomo ŝajnas aludi la justecon kaj grandiozecon de Dio kaj signifas: "Tiu kiu estas la tuteco de la povoj, de la fortoj kaj de la kaŭzoj de la universo: pro tio estas uzata la pluralan formon.[2][3]

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Ortodoksa Judismo, la sep precipaj nomoj de Dio sur kiuj la skribistoj devas elspezi apartan atenton kaj kies unuopaj literoj neniam devas esti forstrekitaj, estas:

Aliaj malmulte uzataj nomoj legeblas en Nomoj de Dio en la Biblio

YHWH[redakti | redakti fonton]

Eldiro de YHWH kiel Yəhōwāh

La nomo "YHWH" estas konata kiel Tetragramo – laŭlitere: "la kvar literoj". La judoj tradicie ĝin ne eldiras. Judoj ekde la antikvaj tempoj konsideras la tetragramon tro sanktan por ke oni aŭdacu ĝin eldiri. La Halaĥo preskribas ke "la nomo devas esti anstataŭita per Adonai", kiu ankaŭ estas ŝatata kiel sankta, uzebla nur dumpreĝe; kaj preskribas ke por al ĝi rilati oni uzu la senpersonecan haShem ("la nomon").[5] En la tradukoj de la Biblio al aliaj lingvoj, kutime oni uzas "la Sinjoro" aŭ "la Eternulo"; tiuj du lastaj formoj estas uzataj ankaŭ en preskaŭ ĉiuj kristanaj tradukoj de la Malnova Testamento, kaj rilatas al Dio, male, per Hashem laŭlitere: "la nomo". Dumpreĝe la nomo estas anstataŭata per Adonai, kiu povus signifi "la [mia] Sinjoro". Se oni garnas la tetragramon YHWH per la masoretaj vokaloj YHWH fariĝas YahwehYəhōwāh.[6]

Karakteroj de la dieco laŭ judaj teologio kaj filozofio[redakti | redakti fonton]

La karakterizoj pri Dio laŭ juda plej ofta interpreto estas: unika monoteismo, transcenda[7] ĉiopova, kreinta, patra, providenca, scianta pri si, senŝanĝa, juĝanta, libera, tenanta la vivon en si mem, absolute sendependa. La rilato kun la homo absolute ne ŝanĝas la enan staton de Dio.[8]

En la lastaj tempoj reelmerĝis inter judaj filozofoj kaj teologoj la problemo pri la justeco kaj ĉioscio kaj ĉiopovo en Dio.”Se li tia estas, kiel li permesis la holokaŭston (Shoaho)? Kvankam la homoj maljuste mortigitaj laŭlonge de la historio (en militoj kaj pestoj…) estas konstanto de la homa sperto kaj la problemo estas konstanto en la homa filozofado, ankoraŭ ĉifoje akriĝis kaj puŝis pridemandi kiamaniere la ekzisto aŭ ĉioscio aŭ ĉiopovo de Dio povas karmoniiĝi kun ĉeesto de la malbono.

Ĝenerale, tiuj atributoj laŭiras tiujn de la abrahamaj religioj. Ĉu la homa inteligento kapablas pruvi la ekziston de Dio sendepende de la Revelacio? Ĝenerale, judaj filozofoj kaj teologoj ne malmulte inklinas maljesi al tiu demando? Ili preferas opinii ke Dio restas ne konata ekstere de la revelacio. Rilate tiun vidpunton oni indikas kiel ekzemplan penson tiu de Maimonido. Tamen la vidpunkto de la kultura juda ne ĉiam havis tiun pozicion: fakte en la kristana Malnova Testamento konserviĝas libro taksata de kristanaj de la katolika kaj ortodoksa (kune kun diversaj orientas eklezioj)ĝin taksas “Diinspirita”; temas pri la libro de la Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος) jam gastigita en la Biblio de Septuaginto. Nu, en tiu libro, vera frukto de la juda kulturo, estas klare subtenate ke la homa inteligento kapablas, pere de la prerogativoj de la kreitaĵoj, pruvi la ekziston de Dio (ĉap. 13 4-9).

La rigora monoteismo pelas judojn pensi ke la kristana Triunuo, proklamata ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj, estas io hereza kaj tute opona al la sankta Biblio, kvankam tiuj kristanaj konfesioj proklamas rigidan monoteismon (unika Dio en tri personoj). Sankta Triunuo.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ilustraĵo pri la cititaj figuroj aperas ankaŭ en la Purgatorio de Dante Alighieri, (kanto 29).
  2. (Sachs 2010)
  3. Alia interpreto de tiu pluralo, kiu en la Biblio aperas en la unua mencio pri Dio, estas: ĝi estas restaĵo de antaŭ politeismo de la popolo, kiu intertempe pasadis al monoteismo konservante la antaŭan lingvaĵon. (Dictionary of the Bible.John L. Mc Kenzie, the Bruce Publishing Company, New Jork)
  4. Rambam, Hilkhot Yesodey HaTorah, ĉap. 6 halakhah 2
  5. (Seidner 1987)
  6. Gordon, Nehemia. The Pronunciation of the Name (angle) (PDF). Alirita 16-a de januaro 2014.
  7. Bela metafora aludo al la transcendeco de Dio legeblas en (1Reĝoj, 19,11-21): “11 Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. 12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.”
  8. Jewish Beliefs about God. C/JEEP Curriculum Guide. American Jewish Committee. Alirita 16-a de januaro 2014.
  9. (Ratzinger 2005)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La bibliografio rilate tiun temon estas senmezura. Kelkaj citindaĵoj:


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]