Dio laŭ kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Triunuo prezentata en pentraĵo “Anĝeloj en Mambre, de Andreo Rublov (1410).

Laŭ la biblia kredokonfeso, en la koncepto pri Dio laŭ kristanimo, konfesata de ĉiuj kristanaj eklezioj, oni asertas la unikecon de Dio (monoteismo). Aparte, kristanoj relegas la biblian monoteismon sub la lumo de la enkarniĝo de Kristo priskribita en la Nova Testamento. Akorde kun la nomoj de Dio en la Biblio kiuj estas eterna, kiu kreis la mondon kaj ĝin konservas, kristanoj aldonas ke Dio estas transcenda (tute sendependa kaj fora el la materia mondo), kaj imanenta (ĉiumonenta ekzistiganto de la mondo)[1][2]

La instruaĵoj de kristanoj pri imanento kaj la ekzistiganteco de Dio kaj de lia amo por la homaro ekskludas ke Dio estas samsubstanca kun la kreita universo.

La interpretoj pri Dio laŭ kristanismo jam alestiĝis en la verkoj de Sankta Paŭlo kaj en la prakristanaj kredokonfesoj [3] kiuj proklamis la solecon de Dio kaj la diecon de Jesuo preskaŭ simultane, kiel en la 1-a epistolo al la korintanoj(8, 5-6): “".5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.”"

La teologio pri la atributoj kaj naturo de Dio estis pridiskutata ekde la unuaj tagoj de kristanismo, ĉe, ekzemple, Ireneo de Liono kiu skribas en la dua jc.: “Lia grando mankas je nenio, sed entenas ĉiujn prerogativojn” (Ireneo 27). En 8-a jc. Johano de Damasko enlistigis dekokon atributojn kiuj eĉ nun grandparte akceptitaj. [4] Laŭgrade la teologoj disvolvis sistemajn listojn de tiaj atributoj, parte bazitaj sur asertoj de la Patronia kiu elstarigas la terminon ((Patro]], kaj parte sur aliaj fonditaj sur teologiaj rezonadoj.

Dio kiel Sankta Triunuo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se la Nova Testamento ne havas formalan doktrinon pri la Sankta Triunuo kia tia, ĝi tamen ripete parolas pri la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito tiamaniere ke oni estas devigata al triunua kompreno. Tio, krome, neniam fariĝas triteismo kaj ne implicas tridiismon.[5] Ĉirkaŭ la jaro 200, Tertuliano formulis version pri la doktrino de la Triunuo kiu senhezite asertis la diecon de Jesuo kaj multe alproksimiĝis al la sinsekva definitiva formulo de la Unua koncilio de Konstantinopolo de 381. Tiu doktrino povas esti resumita tiel: “La Dio Unika ekzistas en Tri Personoj kaj Unu Substanco, kiel Dio Patro, Dio Filo kaj Dio Sankta Spirito”'. La kontraŭtriunuaj doktrinoj difinas la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton alimaniere.

Disvolviĝo de la teologio pri Dio[redakti | redakti fonton]

Skizo pri la originoj[redakti | redakti fonton]

La originoj de la unuaj kristanaj krederoj pri Dio (de antaŭ la alestiĝo de la evangelioj reflektiĝas en la deklaro de Paŭlo de Tarso en la 1-a epistolo al la korintanoj (8, 5-6), epistolo redaktita ĉirkaŭ la jaroj 53-54, nome ĉirkaŭ 20 jaroj post la krucumo de Jesuo: “5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.”

Krom aserti ke estas unika Dio, la deklaro de Paŭlo (kiu eble baziĝas sur antaŭpaŭlaj kredkonfesoj) ampleksas serion da aliaj signifajn elementojn: ĝi distingas la kristanan kredon el hebrea fono de tiu epoko, referencante samtempe al Jesuo kaj al la Patro preskaŭ en la sama linio, al tiu atribuante la honoran titolon de Sinjoro kaj lin difinante “Kristo”.

En la Agoj de la Apostoloj (17, 24-27) dum la sermono en la Areopago, eldirita de Paŭlo, tiu ĉi plie tiel karakterizigas la unuan kristanan interpreton:[6] “24 La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj.”

La epistoloj de Sankta Paŭlo inkluzivas ankaŭ certan nombron da referencoj al la Sankta Spirito, ekzemple, “Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.“ (1 Tes 8, 7)[7]

Fine de la 1-a jarcento papo Klemento la 1-a ripete estis referencinta al la “Patro, Filo kaj Sankta Spirito” kaj kuniganta la Patron al la kreo asertante: “Ni forte fiksu la rigardon sur la Patron kaj Kreinton de la tuta mondo” [1]. Duone de la 2-a jc., en sia Adversus haereses ("Kontraŭ la herezoj"), Ireneo de Liono estis emfazinta ke la Kreinto estas la “sola kaj unika Dio” kaj la “kreinto de la ĉielo kaj tero” (4, 5). Tiuj asertoj antaŭis la formalan prezentadon de la koncepto pri la Triunuo de Tertuliano.

Ekde 2-a jarcento la okcidentaj kristanaj kredoj komenciĝis per la konfesa esprimo: “(mi) kredkonfesas je Dio Patro [Ĉiupova) kaj la primara referenco de tiu frazo estis al “Dio en Lia kvalito de Patro kaj Kreinto de la universo”. Tio ekskludis nek la fakton ke la “eterna Patro estus ankaŭ la patro de Jesuo, nek ke Li eĉ degnus adopti la kredanton kiel filon pergracan”. La orientaj kredkonfesoj (tiuj konataj datiĝas en la posta epoko) komenciĝis per la kredoaserto “unusola Dio” kaj preskaŭ ĉiam aldonante “la Patro Ĉiupova, Kreinto de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj” aŭ similaĵoj.

Kun la tempopaso teologoj kaj filozofoj atingis komprenon pli precizan pri la naturo de Dio kaj komencis produkti pli precizajn listojn de Liaj atributoj. Tiujn oni dividis en du grupoj: tiuj negativaj (Dio estas sensufera) kaj tiuj pozitivaj bazitaj sur la '”eminenteco” de Dio (Dio estas bona).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La Tetragramo YHWH, nomo de Dio (kies ne estas indikata la eldiro), en la antikva preĝejo de Ragunda, Svedio.

En la kristana teologio la nomo de Dio ĉiam havis signifon pli profundan kaj gravan ol la simpla indikaĵo de titola vorto. Ĝi ne estas homa elpensaĵo, sed ĝi havas dian originon kaj baziĝas sur dia revelacio. [8] La respekto por la nomo de Dio estas unu el la dek Vortoj kiun la kristanaj instruoj konsideras ne nur ordono por simple evitigi malĝustan uzon, sed kiel normo por ĝin honori, jen per sankta agadaro jen per laŭdoj. Tia estas la sugesto konstanta de la Patroj de la Eklezio, kiuj vidigas la agon de Kristo kiel laŭdon al la nomo de Dio.

Atributoj kaj naturo de Dio[redakti | redakti fonton]

La teologiaj fundamentoj de la atributoj kaj de la dia naturo estis pridiskutataj ekde la unuaj tagoj de la kristanismo. Ekzemplon oni vidu, kiel dirite, en Ireneo de Liono (4, 19 de “Kontraŭ Herezoj").

En la 8-a jarcento Johano de Damaskonombris 18 atributojn dividitajn en kvar gurupoj bazitaj sur la tempo (ekzemple, esti eterne) , sur spaco (esti senlime), sur materio aŭ kvalito, kiuj ankoraŭ hodiaŭ estas, almenaŭ parte, konsiderataj el la modernaj teologioj. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino koncentriĝis en listo entenanta nur 8 atributojn, nome: simpleco, boneco, nekomprenebleco, ĉiupoveco, senŝanĝeco, eterneco kaj unikeco.

Du atributoj de Dio Lin lokigas super kaj ekstere de la mondo rekonante tamen Lian kuntreniĝon en la mondo, estas transcendeco kaj imanento. Transcendeco signifas ke Dio estas eterna kaj senfina, nekontrolita flanke de la kreita mondo kaj transa al la homaj eventoj. Imanento signifas ke Dio estas kuntrenata en la mondo dum la kristanaj instruoj atribuas al Li atento pri la homaj okazaĵoj. Tamen, malsame ol en la panteismaj religioj, en kristanismo la dia estulo ne samsubstancas kun la mondo.

Laŭ ĉiuj teologoj, fine, ne eblas koncepti Dion ekstere de siaj atributoj, nome ili identiĝas kun Lia substanco. Kiom ili identiĝas? La repsondo al tiu demando dividas la teologojn: oni vidu, ekzemple, Duns Skoton.

Aliaj atributoj[redakti | redakti fonton]

El la Biblio oni eltiras aliaj atributoj, kiuj foje ne estas esencaj, tipe: sinjoro, reĝo, juĝisto ktp. Oni vidu: Ĉiela Regno

Triunuismo[redakti | redakti fonton]

La kristana Triunuo[redakti | redakti fonton]

Simbola reprezentado pri la Sankta Triunuo (Sanktejo de la Sanktega Triunuo - Vallepietra, Romo).

Eke la unuaj kredokonfesoj kristanoj konfesas fidon je unika Dio en tri personoj dirataj Patro, kaj Filo, kaj Sankta Spirito. Jam en la Nova Testamento estas eksplicite menciataj la tri personoj (kaj samtempe konfesata unika Dio), en eterna rilato de amo) .

En la unuaj ekumenaj koncilioj ekde la 4-a jc. oni provas “raciigi” tiun ŝajnan paradokson. En la Kredokonfeso nicea-konstantinopola[ estas konfesata unika Dio, ĉiupova kreinto de la universo. La kreo, tamen, daŭrigas deklarante ke Jesuo Kristo estas Dio el Dio , lumo de lumo, Dio vera de Dio vera.... kaj simile estas dirate pri la Sankta Spirito.

Laŭ kristanismo, Dio riveliĝis progresive al la homoj kaj atingis la kulminon per Jesuo Kristo: kulmino en kiu eksplicite aperas la Triunuo. En la Mova Testamento kaj, poste, en la ekumenaj koncilioj kaj en la teologioj estas priskribitaj trajtoj de Dio Patro kaj Dio Filo kaj Dio Spirito. Aldonendas,nemarĝene, ke tiu kristana kredero igas tute originala kristanismon ĉar estas savata samtempe la plureco de personoj kaj la unikeco de la dia esenco, estas savata la dia transcendeco kaj la dia ĉeesto en la mondo de homa historio.

Triunuaj diferencoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva konata prezentaĵo pri la Sankta Triunuo, dogma sarkofago, 350 p.K., vatikanaj muzeoj.

Se la grandaj eklezioj de ĉiam konfesis la saman kredon je la Sankta Triunuo, tamen en tiuj konfesioj rimarkiĝas kelkaj diferencoj: ĉe ortodoksa orienta teologio, ekzemple, estas Dio Patro la eterna emananto de la Filo (Li generas la Filon en eterna naskrilato) kaj de la Sankta Spirito (per eterna spirado), Laŭ la teologio de la Katolika Eklezio, male, la emanantoj de la Sankta Spirito estas ankaŭ la Filo kiel oni vidas en la katolika kredesprimo Filioque = (kaj de la Filo).[9]. Sur tiu katolika pozicio konfesas ankaŭ la eklezioj devenantaj el la Reformacio kaj anglikanismo. Ĝenerale ankaŭ Mormonismo aliras tiun saman doktrinon pri la Triunuo.

Esceptas nur la Atestantoj de Jehovo kvankam ili rekonas la antaŭekziston de Jesuo kaj lian unikan filiiĝo el Dio Patro akce'ptante, krome, ke li disvolvis gravegan rolon en la kreado kaj elaĉeto kaj estas la Mesio promesita, al li negas la diecon ĉar nun la Patro estas vera Dio kiu ne havis komenciĝon. Krome Ili legas la bibliajn tekstojn adherante preskaŭ ĉiam al la laŭlitera senco.

Esceptas ankaŭ eroj de protestantaj unutariaj pentekostaloj.

La vojoj por aliri al Dio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la teologoj kaj filozofoj de la kristanaj eklezioj rekonas ke vojoj por malkovri la ekziston de Dio kaj de multaj Liaj atributoj estas du: tiu de la Revelacio kaj tiu de la racio, kvankam la rolo de la racio ne estas konsiderata egala ĉe ĉiuj eklezioj. Vidu: Tomaso de Akvino kaj Konebleco pri la ekzisto de Dio.

Generale kristanoj preferas substreki la ĉeston de Dio en la homo kie Li rolas savanto kaj elaĉetanto de la homo. [10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John H. Leith, Basic Christian Doctrine, 1992, pp. 55-56. ISBN 0664251927
  2. Millard J. Erickson, Introducing Christian Doctrine, 2ª ed., 2001, pp. 87-88, ISBN 0801022509.
  3. Eble ankaŭ en antaŭpaŭlaj kredoj.
  4. William A. Dyrness, Veli-Matti Kärkkäinen, Juan F. Martinez e Simon Chan, Global Dictionary of Theology, 2008, pp. 352-353. ISBN 0830824545
  5. Frank Stagg, New Testament Theology, Broadman Press, 1962. ISBN 0-8054-1613-7
  6. Udo Schnelle, Theology of the New Testament, 2009, p. 477. ISBN 0801036046
  7. James D. G. Dunn, Theology of Paul the Apostle, 2003, pp. 418-420. ISBN 0-567-08958-4.
  8. Louis Berkhof, Systematic Theology, 1996, pp. 47-51. ISBN 0802838200
  9. Francis Schussler Fiorenza & John P. Galvin, Systematic Theology, 2011, pp. 193-194. ISBN 0800662911.
  10. Linda Woodhead, Christianity: A Very Short Introduction, Oxford University Press, 2004.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Filoramo, Cristianesimo, Mondadori Electa, 2007.
  • Bruno Forte, Trinità come storia. Saggio sul Dio cristiano, San Paolo Edizioni, 2010.
  • Carlo Porro, Il sapore dell'immutabile. La presenza di Dio nel cristianesimo e nelle grandi religioni, Città Nuova, 2002.
  • Robert L. Wilken, The Spirit of Early Christian Thought: Seeking the Face of God, Yale University Press, 2005.
  • Linda Woodhead, Christianity: A Very Short Introduction, Oxford University Press, 2004.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]