Dio Rekompencu Vin estis malpermesita de la portugala registaro post sia sukcesoplena prezentado en 1935, en Lisbono. Ĝia socia kritiko faris de ĝi unu el plej ŝatataj teatraĵoj dum milita diktaturo de Brazilo, ĉar en la 1960-aj jaroj ĝi estas jam klasikaĵo kaj oni ne povus malpermesi ĝian prezentadon.
„ La libro estas bonaskepta, malgraŭ lia koverto simpla kaj farita el maldika kartono. La presado estas bona kaj ankaŭ la papero. La dikeco de la libro estas ne timiga kaj je la unua rigardo mi trovas ke la uzata Esperanto estas komprenebla, eĉ de komencantoj. Pri la kapablo kaj merito de la aŭtoro kaj tradukisto, ne estas duboj. Ĉio plaĉas al mi kaj interesigas min pri la legado de la libro. Sed...
Dum la legado, ie kaj tie, mi trovas frazojn kaj agojn de la ĉefrolulo, kiuj malvarmigas mian intereson kaj je la fino mi restas kvazaŭ mi estus manĝinta bombonon kun amara kerno.
Kiel esperantisto, mi emas esti sindonema kaj malavara por aliulo, — same ol aliaj esperantistoj —, kaj, esperantismo mem, ĉu ne estas malegoismon? Do, ne povas esti ŝatata de ni, la ĉefrolulo, kiu agas kaj parolas laŭ ĉi tiuj propraj vortoj :
«Mi estas por mi kaj, kontraŭ la aliaj homoj», subtenante samtempe, erarigajn teoriojn kun tendenco al tiu materiismo kiu baras aŭ bremsas la divastigon de Esperanto.
Mi povus komentarii pri la vera intenco de la komedio, sed pro tio mi devus rompi la linion, kiun, ĝis nun, sekvis BOLETIN, kaj tion mi ne deziras. Tamen, kaj spite de la ĝenerala kutimo de la esperantaj recenzistoj, deklari ĉiun esperantan libron leginda kaj laŭdinda, mi opinias ke la libro havas negativajn ecojn, kaj mi ne povas, sincere, rekomendi ĝin, ĉar la mondo bezonas aliajn pli konstruajn kaj edifajn ideojn. ”