Diocezo de Armavir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diocezo de Armavir
Armenian Apostolic Church diocese
Komenco 1996 vd
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Armaviro
Ĉefestro(j) Sion Adamian vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Katedralo Sankta Gregorio de Narek, sidejo de la diocezo.

Diocezo de Armavir (armene : Արմավիրի թեմ Armaviri tem ), estas diocezo de la Armena Apostola Eklezio kovranta la provincon Armavir de Armenio. La nomo devenas de la historia urbo Armavir, kiu servis kiel ĉefurbo de la praa Armena Reĝlando inter 331 kaj 210 a.K.

La diocezo estis oficiale fondita la 30an de majo 1996, fare de la Katolikoso Garegino la 1-a.[1] La sidejo de la diocezo estas la Katedralo Sankta Gregorio de Narek en la urbo Armavir.  Episkopo Sion Adamjan estas nuntempe la primaso de la diocezo, servante ekde 2001. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Estante hejmo de multaj el la plej gravaj preĝejoj kaj monaĥejoj de la Armena Apostola Eklezio, la teritorio de Armavir estis la spirita centro de la armena nacio. Laŭlonge de la historio, la teritorio estis reguligita de pluraj diocezoj de la Armena Eklezio, inkluzive de la diocezo Amberd, Hovhannavank kaj Bĵni.

La teritorio restis aktiva religia centro de la armena eklezio kun la inaŭguro de multaj preĝejoj kaj monaĥejaj kompleksoj dum la mezepoka periodo. Dum la 7-a jarcento, la preĝejoj Sankta Ripsime, Sankta Gajane, Zvartnoc kaj Targmanĉac estis konstruitaj.

Post la sendependeco de Armenio, la Diocezo de Armavir estis oficiale fondita per encikliko eldonita de katolikoso Garegino la 1-a, la 30an de majo 1996. La preĝejo de Sankta Dipatrino de Eĉmiadzin funkciis kiel la sidejo de la diocezo ĝis 2014, kiam ĝi estis translokigita al la nove konstruita preĝejo Sankta Gregorio de Narek en la urbo Armavir.[3]

Nuntempe la diocezo havas 26 preĝejojn sub sia jurisdikcio,  dum la Katedralo de Eĉhmiadzin kaj la preĝejoj Sankta Ripsime, Sankta Gajane, Ŝoghakat kaj la Preĝejo Sanktaj Ĉefanĝeloj estas sub la rekta regado de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin.[4]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Neaktivaj aŭ ruinigitaj preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Արմավիրի թեմ. Diocezo de Armavir. Arkivita el la originalo je 2014-01-01. Alirita 2020-09-15.
  2. Վերաբացվեց Արմավիրի Մարզի Այգեշատ գյուղի Սուրբ Գևորգ եկեղեցին
  3. Kirkoj de Armavira regiono. Arkivita el la originalo je 2019-09-12. Alirita 2020-09-15.
  4. Churches of the Diocese of Armavir. Arkivita el la originalo je 2019-09-12. Alirita 2020-09-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]