Diocezo de Makao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diocezo de Makao
Diocezo
diocezo de Katolika Eklezio • Ecclesiastical circumscription immediately subject to the Holy See [+]

LandoĈinio
RegionoMakao

- koordinatoj22° N, 114° O (mapo)22.1936113.542Koordinatoj: 22° N, 114° O (mapo) [+]
Areo30 km² (3 000 ha) [+]

Loĝantaro653 100 [+] (2019)
Denseco21 770 loĝ./km² [+] [+]

Diocezo de Makao (Makao)
Diocezo de Makao (Makao)
DEC

Diocezo de Makao (Ĉinio)
Diocezo de Makao (Ĉinio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Diocese of Macau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Diocezo de Makao (latine Dioecesis Macaonensis) estas eklezia jurisdikcio de la Katolika Eklezio en Makao, en la Ĉina Popola Respubliko. Ĝin kreis la Papo Gregorio la 13-a per la buleo "Super Specula Militantis Ecclesiae", en la 23-a de Januaro de 1576, en obeo al la roma rito. En la komenco, la diocezo havis eklezian jurisprudencon sur Ĉinio, Japanio kaj ĉirkaŭaj insuloj, sed nuntempe ĝi koncernas nur la teritorion de Speciala Administra Regiono de Makao, kiu estas dividita en ses paroĥoj, du preskaŭ-paroĥoj kaj unu sendependa misio.[1] Ĝia kreado en 1576 konfirmis la rolon, kiun la tiama portugala kolonio de Makao havis kiel centro de formado kaj eliro de katolikaj misiistoj, nome jezuitoj, al la pluraj landoj de Azio, ĉefe al Ĉinio kaj Japanio. Antaŭe ligita al la portugala patroneco kaj sufragana al la Ĉefdiocezo de Goa, nun la diocezo estas sub la senpera dependeco de Sankta Seĝo, tio estas, ĝi ne dependas je la ĉina katolika hierarkio nek je la Ĉina Katolika Patriota Eklezio. Ekde 2003, la episkopo de Makao estas la ĉina prelato Mons-ro José Lai Hung-seng, kiu estas la unua episkopo naskiĝinta en Makao reganta tiun ĉi historian diocezon.[1][2]

En 2004, la Diocezo de Makao enhavis inter 18 mil[2] kaj 27,5 mil katolikojn. En 2008, la kvanto da katolikoj altiĝis al 28,7 mil (ĉirkaŭ 5,3% de la tuta popolo), plejparte membroj de la ĉina komunumo. Krom la ĉinoj, la katolika komunumo ankaŭ enhavas milojn da filipinoj kaj parolantoj de la portugala lingvo, inter kiuj la makaanoj kaj eŭropaj portugalanoj elstaras. Tial, oni celebras sakramentojn kaj mesojn en la ĉina, la portugala kaj la angla. En 2008, la diocezo ricevis la helpon de 19 diocezaj pastroj kaj 3 specialaj pastroj el aliaj landoj (entute, 22 sekularaj pastroj), 52 regularaj pastroj kaj 13 religiuloj, 185 monaĥinoj kaj 115 volontulaj misiistinoj.[3] En 2011, ekzistis en Makao 10 viraj religiaj komunumoj kaj 2 virinaj religiaj komunumoj.

Helpata de la religiaj komunumoj ĉeestantaj en Makao, la diocezo havas vastan reton de servoj de sociala asistado kaj de edukado, kiu en 2008 konsistis je 24 institucioj de sociala servado (8 infanejoj, 6 hospitaloj por maljunuloj, 4 fizikoterapiejoj por mensaj kaj fizikaj handikapuloj, kaj 6 orfejoj) kaj je 31 lernejoj (inter kiuj estas la Universitato de Sankta Jozefo) en kiuj 32 mil gelernantoj estas instruataj.[3] Pro la manko de junuloj alvokitaj al pastra vivo, ĝia sola seminario, la Seminario de Sankta Jozefo, nun estas ŝlosita, kaj tiu fakto estas taksita kiel unu el la signoj de ia krizo en la diocezo.

La sanktaj patronoj de la Diocezo de Makao estas Sankta Francisko Ĥaviero kaj Sankta Katarina de Sieno, kaj ĝia devizo estas Scientia et Virtus (Scienco kaj Virto). Ĝia katedralo estas la Eklezio de la Seĝo, kiu, kune kun la Eklezio de Sankta Laŭrenco, la Eklezio kaj Seminario de Sankta Jozefo, la Eklezio de Sankta Aŭgusteno, la Eklezio de Sankta Dominiko, la Ruinoj de Sankta Paŭlo, la Eklezio de Sankta Antonio kaj la Preĝejo Nia Sinjorino de la Gvido, estis enlistigita en 2005 en la "Historia Centro de Makao", kiu siavice estas en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Informações gerais da Diocese de Macau, no site oficial da Diocese de Macau. Arkivita el la originalo je 2011-09-11. Alirita 2019-01-28.
  2. 2,0 2,1 Diocese of Macau, no site da Catholic Hierarchy angle. Nota: Esta página está desactualizada nos dados referentes à superfície/área actual da Diocese e ao número de paróquias
  3. 3,0 3,1 Católicos - Cristianismo - Religiões e Hábitos, do Macau Livro do Ano 2009