Diocezo de Tavuŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Dipatrino de Voskepar, unu el la plej malnovaj preĝejoj de Armenio, sub jurisdikcio de la Tavuŝa diocezo.

Diocezo de Tavushŝo (armene: Տավուշի թեմ Tavuŝi tem), estas unu el la plej novaj diocezoj de la Armena Apostola Eklezio kovrante la provincon Tavuŝo de Armenio. La dioceza ĉefsidejo situas en la urbo Iĝevano. La sidejo de la episkopo estas la Katedralo Sankta Nerses de Iĝevano, kiu estis konsekrita en 1998[1].

La diocezo estis establita en 2010, kiam ĝi estis apartigita de la Diocezo de Gugark. La prelata konstruaĵo situas sur la Erevana Strato en la urbo Iĝevano, sur la maldekstra bordo de la rivero Aghstev.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La primaso de la diocezo estas episkopo Bagrat Galstanjan, kiu funkcias ekde junio 2015. La diocezo havas 3 pastrojn, kiuj servas la areon, servante la 31 agantajn didomojn ene de la provinco Tavuŝo.

La diocezo havas la jenajn fakojn:

  • Administracio
  • Kristana eduka centro
  • Amaskomunikiloj
  • Junulara centro
  • Socia
  • Ekonomio

Referencoj[redakti | redakti fonton]