Diokleciano
Diokleciano | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Dioclus |
Naskiĝo | 22-an de decembro 244 en Salona, Dalmatia, ![]() |
Morto | 3-an de decembro 311 (66-jara) en Split, Dalmatia, ![]() |
Tombo | Cathedral of Saint Domnius |
Lingvoj | latina lingvo |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Edz(in)o | Prisca |
Infano | Galeria Valeria |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Diokleciano, latine Gajus Aurelius Valerius Diocletianus, estis Romia imperiestro inter la jaroj 284 kaj 305. Li naskiĝis ĉirkaŭ 22-an de decembro 240 en Dalmatio kaj mortis 3-an de decembro 311 en Spalato.
Li prenis povon post militista puĉo, restis en la povo dum 22 jaroj kaj realigis reformon en la tuta imperio kio certigis pludaŭron de la Romia Imperio por almenaŭ 171 jaroj de plua ekzistado en Okcidento kaj multe pliajn en Oriento. Maje de la jaro 305 li rezignis kaj devigis sian amikon Maksimianon, kiu regis okcidente, fari same. Sukcedis ilin Galerio kaj Konstancio kun du novaj cezaroj, nome Flavio Valerio Severo kaj Maksimino, kio supozis tetrarĥion aŭ kvaropan regadon.
Post sia rezigno, li retiriĝis al naskiĝloko Spalato (Splito) kie li konstruigis al si enorman palacon.
Posteulo: |