Duoksino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dioksino)
Strukturo de 1,4-dioksino

Dioksinoj [1]duoksinoj formas familion da toksaj kloraj organikaj kombinaĵoj, kiuj biologie akumuliĝas ĉe la homoj kaj la aliaj bestoj pro sia solveco de graso. La plej fifama el tiuj estas 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-duoksino, ofte mallongigita TCDD. La izomeroj enhavanta kloron ĉe la lokoj 2, 3, 7, kaj/aŭ 8 estas la plej toksaj izomeroj kaj tiuj, kiuj biologie akumuliĝas. Duoksinoj nur estas kromprodukto, sen industria utilo.

Dioksinoj estas produktataj en etaj koncentriĝoj, kiam organika materialo estas bruligita en la ĉeesto de kloro, ĉu la kloro ĉeestas kiel kloridaj jonoj ĉu kiel organokloraj kombinaĵoj, do ili estas vaste produktataj en multaj situacioj tiel:

  • rubbrulujoj;
  • cindrigejoj por municipaj forĵetindaĵoj;
  • sintrejoj por fererco;
  • cindrigejoj por medicina rubo; kaj
  • ejoj de la industrio de neferaj metaloj.

Dioksinoj ankaŭ estas generitaj per reakcioj, kiuj ne koncernas bruligon — kiel blankigo de fibroj por papero aŭ teksumaĵoj, kaj dum la fabrikado de kloritaj fenoloj, precipe, kiam la reakcia temperaturo ne estas bone kontrolata. Kombinaĵoj influitaj inkluzivas la lignokonservanto pentaklorofenolo kaj herbicidoj kiel 2,4-diklorofenoksiacetata acido (aŭ 2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksiacetata acido (2,4,5-T). Pli altaj niveloj de klorizo bezonas pli altajn reakciajn temperaturojn kaj pli grandan produktadon de dioksino.

Dioksinoj ĉeestas en vasta aro de materialoj, uzataj de homo — inkluzive de preskaŭ tutaj substancoj, kiujn oni fabrikas el plastoj, rezinoj, aŭ blankigiloj. Tiuj materialoj inkluzivas tamponojn, kaj sortimenton da pakuma materialo por nutraĵoj. Ĉi tiu volas diri, ke tutaj homoj ricevas (almenaŭ) “tre” etan ĉiutagan dozon de duoksino.

Efikoj por la sano[redakti | redakti fonton]

Dioksinoj akumulas en histoj (biologie akumuliĝas) dum tempo, do eĉ etaj malŝirmoj povas akumuliĝi ĝis danĝeraj niveloj.

Dioksinoj kaŭzas severan formon de persista akneo, konata kiel klorakneo, ĉe homoj per tre altaj dozoj, kaj disvolviĝajn difektojn ĉe bestoj. Ĝi ankaŭ estas kanceriga.

Konataj kazoj de venena uzo[redakti | redakti fonton]

Ukraina politikisto Viktor Juŝĉenko ĉe misteraj cirkonstancoj estis malŝirmita kontraŭ preskaŭ morta dozo de dioksinoj en 2004.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd en NPIV [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]