Diolkos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Istmo kaj Korinta kanalo, en kies proksimo funkciis Diolkos.
Strategia pozicio de terkolo inter la Golfo de Korinto kaj Sarona Golfo

Diolkos (Δίολκος, el dia (διά) ‚tra‘ kaj holkos (ὁλκός) ‚tiro‘) estis antikva greka ŝip-tirvojo tra Istmo de Korinto, sur kiu oni transportis ŝipojn de la Golfo de Korinto al Sarona Golfo. La mallongigo de ŝipvojo tra la terkolo ebligis eviton de la danĝera ĉirkaŭŝipado de la Peloponezo.

La ĉefa tasko de la tirvojo estis la transportado de varoj, sed dum milita periodo, ĝi helpis movon de la armeoj, ŝipoj. La tirvojo longis 6 ĝis 8,5 km, estix pavumita kaj funkciis laŭ principo de la fervojo. Ĝi estis uzata de ĉ. 600 a.K. ĝis mezo de la 1-a jarcento.

Modernaj esploroj kaj danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Erodaj damaĝoj je la antikva ŝtonpavumo per la rekte najbara kanalo de Korinto

La moderna scienca disputo pri Diolkos okazas je tri ĉefaj demandoj:

  • analizado de la antikvaj fonto, precipe je aĝo kaj ekuzo de la tirvojo;
  • arĥeologiaj esploroj pri restaĵoj ĉe la istmo kaj la difino de la itinero;
  • taksado de ties milita kaj ekonomia graveco en la antikvo.

Ankaŭ gravis la mezuradoj, kalkuladoj je la teĥnika efektivigo de la ŝip-tirado.

La tirvojon serĉis jam ĉefinĝeniero de la Korinta kanalo Béla Gerster, antaŭ eko de la kanalkonstruaj laboroj, sed trovis nenion. La restaĵojn malkovris verŝajne unaufoje la germana arkeologo Habbo Gerhard Lolling, notita en la Baedeker-eldono de 1883. En 1913 informis J.G. Frazer en komento al Pausanias pri spuroj de antikva pavumita vojo tra la istmo. La okcidentajn partojn de Diolkos malkovris en 1932 Harold North Fowler.

La sistemaj elfosadoj okazis de 1956 ĝis 1962 fare de greka arkeologo Nikolaos Verdelis, kiu elterigis 800 m longan pli-malpli unuecan vojon kaj entute 1100 m. Ĉar li frue mortis, lian laboron daŭrigis Georges Raepsaet kaj Walter Werner kaj publikigis la rezultojn.

Hodiaŭ, erodo minacas la okcidentan parton de Diolkos, kion kaŭzas la ŝipveturado en la najbara kanalo.

Trafika situo[redakti | redakti fonton]

Diolkos ebligis la ŝiptiradon de la Ionia Maro al la Egea Maro, tiel evitinte la danĝeran ĉirkaŭŝipadon de la Peloponezo. Precipe la Kabo Malea estis timata pro tieaj fortaj ventegoj, al kio la Golfo de Korinto kaj la Sarona Golfo estis relative trankvilaj akvoj. La uzo de tirvojo precipe mallongigis la ŝipvojon de kaj al Ateno.

Oni uzis pli malgrandajn komercajn kaj militajn ŝipojn, oni devis ĉirkaŭŝipi la peloponezon per la grandaj militŝipoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Elfosita parto ĉe la okcidenta fino

Diolkos estis konstruita verŝajne dum regado de Periandro tirano (reganto) de Korinto en la sesa jercento a.K. kaj estis uziota ĝis meze de la 1-a jarcento p.K. Ties uzo ĉesis verŝajne pro la malsukcesaj kanalkonstruaj laboroj de Nerono en 67. Tiam la antikvaj romianoj fosis en larĝo de 40–50 m kaj profundo de ĝis 30 m la kanalon, ekzakte en la nuna linio de la Korinta kanalo. Tiu kanalo trairas la tirvojon Diolkos.

Itinero, strukturo[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la okcidenta parto.

Diolkos iris sur la plej mallarĝa parto de la terkolo, evitinte la pli grandajn vojleviĝojn. La tirvojo havis la averaĝan leviĝon de 1:70 kaj trairis la istmon je maksimuma alto de ĉ. 79 m. La plej granda vojleviĝo estis 6 %.

Diolkos estis pavumita vojo el malmola kalkŝtono kun paralele kurantaj foldoj kun distanco de ĉ. 160 cm. La vojo larĝis 3,4-6 m.

Skizo al pozicio de Diolkos kompare al la Korinta kanalo

Tirado[redakti | redakti fonton]

Laŭ kalkuloj la tirado okazis per besta kaj homa forto, per ŝnuroj, dum la ŝipo estis desube fiksita por ke la kilo ne rompiĝu. La ŝipo kuŝis verŝajne sur ia ĉarego. Ĉar la foldoj ne permesis devojiĝon, kelkaj aŭtoroj parolas pri „fervojo” en tiu ĉi senco (difinita, neforlasebla voj-itinero)

En la orienta parto de la tirvojo la foldo havas la kversekcon de kvadrato. Pro tio la historiistoj unuecas, ke tiukaze temis pri intenca direktado de la tirita ĉaro. En la okcidenta parto la kversekco de la foldoj estas V-forma, pri tio la historiistoj ne havas unuecon.