Dionis Tanasoglu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dionis Tanasoglu
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1922 (1922-07-07)
en Chiriet-Lunga
Morto 23-an de aŭgusto 2006 (2006-08-23) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando RumanioSovetunioMoldavio
Okupo
Okupo poeto • tradukistodramaturgopedagogo
vdr

Dionis TANASOGLU (naskiĝinta la 7-an de julio 1922 en Chiriet-Lunga, Gagauzio, mortinta la 23-an de aŭgusto 2006[1]) estis moldavia poeto, verkisto kaj turkologo de gagauza etno. Li skribis en sia gepatra lingvo, kunlaboris kun muzikistoj kaj kantistoj. Li publikigis plurajn librojn kaj artikolojn pri gagauziaj kaj turkaj historioj kaj literaturoj, kaj en 1985 publikigis li la verkon Uzun Kervan, la debutan romanon en la gagauza.[2] Fine li estis rektoro en Komrat.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano li frekventis agrikulturan lernejon antaŭ foriro al Cetatea Albă kie li eniris la pedagogian kolegion kaj ricevis muzikan kaj filologian edukojn. Post ekzameniĝado en 1943 li eklernentis ĉe porsuboficira instituto de la Rumania armeo.

Post la Dua mondmilito li diplomiĝis ĉe la Historipedagogia instituo je Kiŝinevo kaj studis aktoradon je Leningrado. Tiam li ankaŭ diplomiĝis pri turkologio ĉe la universitato de Baku.

Kiam li studentis en Kiŝinevo li komencis verki poezion kaj prozon kaj kolekti gagauzajn folkloraĵojn. Kune kun Nicolai kaj Vasili Arabadji, li metis la fundamentojn por la kreado de alfabeto por la gagauza cirilalfabete.[3]. Kiel rezulto, en 1957, la Supera Soveto de Moldava Soveta Socialisma Respubliko adoptis leĝon pri apliko de cirila skribsistemo. Sekve malfermiĝis lernejoj kaj estiĝis radielsendoj en la gagauza kaj gazetpresado. La ĉefa direkto de lia agado en tiu tempo estis la organizado kaj gvidado de kursoj por la trejnado de lernigantoj por la gagauza. Samtempe kiel redaktoro li laboris pri la folklora-poezia kolekto Bucaktan seslär (1959).

Li skribis la teatraĵojn Bucaktan Yalin kaj Oglala hem Lianka, kiuj ludis gravan rolon en reklamado de la gagauza identeco. Dum kelkaj jaroj li instruis ĉe la Instituto de arto de Moldavio; tiam li ankaŭ iĝis la unua rektoro de la Komrata universitato.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La teatro de Ceadîr-Lunga[4] kaj mezlernejo en lia naskiĝurbo[5] portas la nomon de Tanasoglu.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-13. Alirita 2022-04-19.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-13. Alirita 2022-04-19.
  4. [2]
  5. [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dionis Tanasoglu en la rumana Vikipedio.