Dionizio la Areopagano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dionizo la Areopagana)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dionizio (nomo)
Sankta
Dionizio la Areopagano
filozofo-juĝisto konvertigita de Paŭlo en la Areopago (Agoj de la Apostoloj, 17)
filozofo-juĝisto konvertigita de Paŭlo en la Areopago (Agoj de la Apostoloj, 17)
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1-a jarcento
en Ateno
Morto ĉ. 1-a jarcento
en Ateno
Mortis per senkapigo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Edz(in)o Damaris vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Honorata en katolika kaj ortodoksa eklezioj
Ĉefsanktejo katedralo de Ateno
Festotago 9-a de oktobro por katolikoj kaj la 3-a por ortodoksuloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dionizio la Areopagano (greke Διονύσιος ὁ Ἀρεοπαγίτης) estis juĝisto de la Areopago kiu, laŭ la Agoj de la Apostoloj, konvertiĝis al kristanismo konvinkita de la predikado de la apostolo Paŭlo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dionizio estas konata nur pro la jena atestaĵo de la Agoj de la Apostoloj: Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili (17, 34). En la novtestamenta rakonto, Paŭlo agas en Ateno, li rondiris tra la urbo kaj demandiĝas fare de la filozofoj epikuraj kaj stoikaj. Ili lin enkondukas en la Areopagon kaj petis de li klarigon rilate lian predikadon[1]

Citaĵo
 ”Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj. Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi” (17,22-23) 

La predikado de Paŭlo provas adapti la kristanan mesaĝon al la filozofa publiko, kiu ne oponas ĝis kiam Paŭlo ekparolas pri la Resurekto:

Citaĵo
 “Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio. Kaj tiel Paŭlo eliris el inter ili” (17, 32-33) 

Kaj pro tio Paŭlo eliris el ilia medio.

“Sed iuj viroj aliĝis al li kaj kredis, inter kiuj estis Dionizio, Areopagano, kaj virino, nomata Damaris, kaj aliaj kun ili" (17,34).

Laŭ Dionizio episkopo de Korinto, kiun citas Eŭzebo de Cezareo, li poste fariĝis episkopo de Ateno.[2].

Pseŭdo-Dionizio la Areopagano[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pseŭdo-Dionizio la Areopagano.

Kelkajn jarcentojn poste, la Corpus Dionysianum, serio da grekaj manuskriptoj genre mistikaj, estis verkita sub la pseŭdonimo de “Dionizio la Areopagano” [3]. Jam de multe da tempo oni scias ke tiu verka amplekso estis redaktita en la 4-a jarcento sub lia nomo kaj ke hodiaŭ estas atribuata al Pseŭdo-Dionizio. Tiun verkiston pri teologio historiistoj kaj filologoj opinias identigebla kun la Petro Iberiano, episkopo de Majum (452-491) de Kartvelio aŭ kun la pagana filozofo novplatona Damascio.

Kulto[redakti | redakti fonton]

En la Ortodoksa Eklezio Dionizio la Areopagano, Pseŭdo-Dionizio la Areopagano kaj Dionizio de Parizo estas liturgie celebrataj kune la 9-a de oktobro ĉe sekvantaro de la julia kalendaro.

Greka ikono de Sankta Dionizio la Areopagano

Dionizio el Ateno estis ankaŭ erare identigita kun Gaŭla martiro Dionizio de Parizo, kiu estis fakte la unua episkopo de Parizo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Areopago povas indiki monteton sur kiu, epoke de Paŭlo, la konsilio kunvokiĝis sur zono situanta okcidente de la Akropolo, aŭ superan konsilion mem kiu renkontiĝis en la Portiko, flanke de la Agoro.
  2. Eusebius, Historia Ecclesiae III: iv
  3. Pri la konfuzo de Dionizio kaj Pseudo-Dionizio: Treccani Portale online; angle Stanford Encyclopedia of Philosophy

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Opera omnia, 1756

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]