Ambaŭsenca trakutiligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Direktoŝanĝa reĝimo)

La ambaŭsenca trakutiligo estas maniero uzi dutrakan fervojan linion tiel, ke ĉiu trako laŭelekte povas servi al ambaŭ direktoj. Male, en unusenca trakutiligo ĉiu trako estas uzata nur en po unu direkto.

Por ambaŭsenca trakutiligo necesas precipe du kondiĉoj:

  • Ambaŭ trakoj bezonas ambaŭdirektan signalsistemon.
  • Inter la du trakoj devas ekzisti sufiĉe da transirejoj, kie eblas ŝanĝi de unu trako al la alia.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la ambaŭsenca trakutiligo donas pli da fleksebleco en la planado de trajnaj horaroj kaj pli da kapacito al la linioj. Konkrete tio utilas precipe en tri okazoj:

  • Se en iu tempo (ekz. matene, vespere) la trafiko iras precipe en unu direkto, eblas dediĉi al tiu direkto ambaŭ trakojn. Tiel eblas samtempe veturigi du trajnojn, kiuj ie poste iras en malsamajn direktojn sen halti por la disiĝo.
  • Rapida trajno povas preterpasi malpli rapidan sen ekzisto de aparta preterpasa, tria trako. Por tio ordinare la malpli rapida trajno transiras de sia trako al la alia, tiel ke la sekvanta pli rapida trajno povas resti sur la trako kaj ne bezonas malrapidiĝi por trapasi trakforkojn.
  • Se necesas dumtempe fermi unu el la du trakoj (pro laboroj aŭ difekto), la alia estas uzebla laŭ sia plena teoria kapacito.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La unusenca trakutiligo havas la avantaĝon, ke en normala trafiko ne necesas atenti la kontraŭa-direktan trafikon, ĉar ĝi havas sian apartan trakon. Tio tre faciligas la planadon de horaroj. Sed helpe de komputiloj ankaŭ la planado de horaroj kun ambaŭsenca trakutiligo estas regebla.