Direktoraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plenuma Direktoraro
Directoire exécutif
Respubliko Unua Respubliko de Francio
Elekto Konsilio de la Kvincent
Konsilio de la Maljunuloj
De 2-an de novembro 1795
Ĝis 10-an de novembro 1799
Flag of France.svg
Situo Francio
Information icon.svg
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La DirektoraroDirektorio[1] (france Directoire) estis la registaro de Unua Respubliko de Francio inter la 26-an de oktobro 1795 (4-an de brumaire de jaro IV) ĝis la 9-an de novembro 1799 (18-an de brumaire de jaro VIII). Direktoraro prenas sian nomon el la kvin direktoroj aŭ respondeculoj de la plenuma povo, kies sidejo lokiĝis en la Palaco Luksemburgo. Direktoraro kreiĝis de moderaj respublikanoj, post la Termidora Konvencio. Tiu reĝimo, gvidita de burĝo kiun riĉigis spekulo pri la naciaj posedaĵoj kaj la papermono, reenmetis la neuniversalan voĉdonrajton, kiu utilis por elekti la du ĉambrojn leĝofarajn. Ĉi tiun gardadon de socia stabileco kontraŭpezis ĉiujara plinovigo de triono de la leĝofarantoj kaj unu direktoro.

La Direktoraro daŭre batalis kontraŭ eksterlandaj koalicioj, kiuj inkluzivas Brition, Aŭstrion, Reĝlandon de Napolo, Rusion, kaj la Otomanan Imperion. Dum la Direktoraro, Francio aneksis Belgion kaj maldekstran flankon de la Rejno. Ankaŭ Franca armeo sub la komando de Napoleono Bonaparte konkeris grandan parton de Italio. La Direktoraro starigis ses mallonge daŭrajn respublikojn formitajn laŭ Francio, en Italio, Svislando, kaj Nederlando. Oni devigis la konkeritajn urbojn kaj landojn sendi al Francio egajn kvantojn da mono, kiel ankaŭ trezorojn artajn, per kiuj oni plenigis la novan Luvro-muzeon en Parizo. La Franca Armeo sub Napoleno konkeris Egiption kaj aliris ĝis Akko en Sirio. La Direktoraro venkis refortiĝon de la Milito de Vendée. Sed Direktoraro malsukcesis subteni Irlandan Ribelon de 1798 por krei Irlandan Respublikon.

Franca ekonomio daŭre krizis dum la Direktoraro. Ekde la komenco, la fisko estis senmona; la papermono, la assignat, estis falinta ĝis frakcieto de sia valoro, kaj prezoj ekflugis. La Direktoro ĉesis presi assignats kaj redonis ĝian valoron al la mono, sed tio kaŭzis novan krizon; falis prezoj kaj salajroj, kaj ekonomia agado malrapidiĝis ĝis halto.

Inter 1795 ĝid 1796, la Direktoraro koncentrigis por ĉesigi la troaĵojn de la Jakobena Teroro. Masaj ekzekutoj haltiĝis, la rimedoj kontraŭ ekzilitaj pastroj kaj reĝistoj malstriktiĝis. La Jakobena politika klubo estis fermita, kaj la registaro subpremis armitan popolleviĝon planitan de la Jakobenoj kaj socialisma revoluciisto, François-Noël Babeuf, kiu estis konata kiel "Gracchus Babeuf". Tamen, post la malkovro de reĝista konspiro en kiu partoprenis la eminenta ĝeneralo Jean-Charles Pichegru, la Jakobenoj ekgvidis la novajn konsilistarojn kaj plirigorigis la rimedojn kontraŭ la Eklezio kaj elmigrintoj. Preninte du pluajn seĝojn en la Direktoraro, ili dividis ĝin malesperige.

En 1799, post kelkaj malvenkoj, francaj venkoj en Nederlando kaj Svislando redonis la Francan militan pozicion, sed Direktoraro perdis subtenon el ĉiuj politikaj frakcioj. Bonaparte revenis el Egiptio en Oktobro, kaj konvinkis lin la Abbé Sieyès kaj aliaj. Napoleono gvidis puĉon kontraŭ direktoraro inter 8-an de novembro kaj 9-an de novembro 1799. La puĉo malstarigis la Direktoraron kaj anstataŭis ĝin per la Franca Konsularo, kiu estis gvidita de Napoleono Bonaparte.

Antaŭhistorio kaj estiĝo[redakti | redakti fonton]

La Konvencio leviĝas kontraŭ Robespierre (27-an de julio 1794).
La ekzekuto al Maximilien Robespierre kaj liaj precipaj partianoj la 28-an de julio 1794 finis la Teroron kaj vakigis la vojon al la Direktoraro.

Fino de Robespierre[redakti | redakti fonton]

La 27-an de julio 1794 anoj de la Nacia Konvencio, la revolucia asembleo de Francio, puĉis kontraŭ ĝia ĉefo, Maximilien Robespierre. Robespierre ekzekutis plurajn politikajn malamikojn dum lia regado. Liaj precipaj partianoj estis deklaritaj eksterleĝaj, kaj la 28-an de julio ili estis arestitaj kaj la saman tagon ekzekutitaj. La Revolucia Tribunalo, kiu ekzekutis plurajn politikan opozicion dum la regado de Robespierre ĉesis ĝian aktivecon. Antoine Quentin Fouquier-Tinville, estis arestita kaj malliberigita, poste ekzekutita. Post la eksigo de Robespierre, Pli ol 400 suspektaj kontraŭrevoluciistoj liberiĝis.

Formo de Nova Konstitucio[redakti | redakti fonton]

En julio 1794, la Konvencianoj komencis krei novan registaron kaj krei novan konstitucion, kiu iĝos la Konstitucio de la Jaro 3 (aŭgusto 1795).

Grava celo de Konstitucio estis eviti koncentriĝo de povo al unu gvidanto kaj krei kolektivan ĉefecon. Unu el la aŭtoroj de la nova konstitucio, François Antoine de Boissy d'Anglas priskribis en Konvencio. "Ni proponas al vi konsistigi la plenuman povon el kvin anoj, ŝanĝotaj po kvinono ĉiun jaron, kaj nomi ĝin Direktoraro. Ĉi tiu kombino koncentras la forton de la registaro sufiĉe por ke ĝi estu rapida kaj firma, kaj distenas ĝin sufiĉe por igi fantazia ĉian pretendon de iu direktoro pri tiraniĝo. La unu ĉefo estos danĝera. Ĉiu membro prezidos dum tri monatoj; Dum tiu tempo, li havos la subskribon kaj la sigelon de ŝtatestro. Per la malrapida kaj grada anstataŭigo de membroj de la Direktoraro, vi konservos avantaĝo de ordo kaj vico kaj havos la avantaĝo de la unueco sen malfacilo."[2]

Strukturo de la nova konstitucio[redakti | redakti fonton]

La Konstitucio de la Jaro 3 (22-an de aŭgusto 1795) komencis per la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kaj deklaris, ke "la rajtoj de la homo en socio estas libereco, egaleco, sekureco, havado".[3] Nova konstitucio garantiis religian liberecon, presadan liberecon, kaj laboran liberecon, sed malpermesis armitajn kaj publikajn kunvenojn de politikaj asocioj. Nur povis prezenti petskribojn per individuaj aŭ publikaj instancoj.

Konstitucio reformis la juĝan aparaton kaj donis al juĝistoj mallongajn oficperiodojn: du jarojn por juĝistoj pri paco, kvin por juĝistoj de departementaj tribunaloj. Ili estis elektotaj kaj eblis reelektotaj por sekurigi ilian sendependecon de la aliaj instancoj.

La nova parlamento havis du ĉambrojn, Konsilion de la Kvincent kaj Konsilion de la Maljunuloj el 204 konsilianoj. Elektitaj asembleoj en ĉiuj Kantono de Francio elektis deputitojn al elektaj asembleoj en ĉiuj departementoj, kiuj elektis la anojn de ambaŭ ĉambroj. La konsilianoj havis trijaran oficperiodon, kaj ŝanĝiĝis po triono en ĉiu jaro. La Maljunuloj ne rajtis iniciati novajn leĝojn, sed ili rajtis vetoi tiujn, kiujn la Kvincent proponis.

La konstitucio starigis unikan plenumistaron, kvinhoman Direktoraron elektitan el konsilioj.[4][5] Konstitucio devigis la Konsilion de la Kvincent redakti liston de kandidatoj por la Direktoraro per sekreta baloto. La Konsilio de la Maljunuloj elektis la Direktorojn, ankaŭ per sekreta baloto. La Direktoroj devis plenumi almenaŭ 40 jarojn. Por neprigi gradan sed senĉesan ŝanĝon unu Direktoro, elektita per loto, ĉiujare ŝanĝiĝis. Helpis la Direktorojn ministroj por la diversaj ŝtataj ministrejoj. Tiuj ne iĝis konsilistaroj kaj havis neniajn ĝeneralajn regpovojn.

La nova konstitucio intendis disigi povojn; la Direktoroj ne donis siajn voĉojn pri leĝoj kaj impostoj, kaj nek Direktoroj nek ministroj rajtis kunsidi en iu el la ĉambroj. Por neprigi ke la Direktoroj havu ian sendependecon, ĉiun el ili elektis unu parto de la leĝfaristaro, kaj le leĝfaristaro ne povis eksigi ilin se ili ne malobeis la leĝojn.[6]

Por rajti voĉdoni en la balotoj por la Konsilioj, la civitanoj devis plenumi kelkajn kondiĉojn pri havokvanto kaj loĝo. En urboj kun pli ol ses mil loĝantoj, ili devis posedi aŭ lui posedaĵojn kun enspezo egala al la norma enspezo pro almenaŭ cent kvindek aŭ ducent tagoj de laborado, kaj loĝi en sia loĝejo almenaŭ jaron. Tio elŝlosis grandan parton de la franca loĝantaro.

La granda malgajnanto sub la nova sistemo estis la Urbo de Parizo, kiu estradis la okazojn en la unua parto de la Revolucio. La 24-an de aŭgusto 1794, la komitatoj de la dividaĵoj de Parizo, fortresoj de la Jakobenoj kaj oferintaj la plejmulton de la homoj por amasprotestoj kaj invadoj de la Konvencio, estis abolitaj. Post mallonga tempo, la 31-an de aŭgusto, la municipo de Parizo, la estinta mastrejo de Danton kaj Robespierre, estis abolita, kaj la urbon regis senpere la nacia registaro. Kiam la leĝo de la 19a de vendémiaire, jaro 4 (11-a de oktobro 1795), aplikanta la novan Konstitucion, kreis la unuajn dek du arondismentojn de Parizo, ĝi estigis novajn komitatojn po unu en ĉiu arondismento. La urbo fariĝis nova departemento, la departemento de Seine, kiu anstataŭis la departementon de Parizo kreitan en 1790.[7][8]

Novaĵoj, julio 1794 – marto 1795[redakti | redakti fonton]

Samtempe la estroj de la ankoraŭ reganta Nacia Konvencio provis kontraŭi defioj kaj de nov-Jakobenoj maldekstre kaj de reĝistoj dekstre. La 21-an de septembro 1794 la restaĵoj de Jean-Paul Marat, kies furiozaj artikoloj antaŭenigis la Teroron, estis metitaj kun granda soleno en la Panthéon, dum en la sama tago la modera Konvenciano Merlin de Thionville priskribis la Jakobenojn kiel "eksterleĝulejo" kaj "kavaliroj de la gilotino". Maljunaj viroj nomataj Muscadins, pliparte de familioj mezklasaj, atakis la Jakobenajn kaj radikalajn klubojn. La nova presada libereco instigis aperon de arego de novaj ĵurnaloj kaj paskviloj de la maldekstro kaj la dekstro, kiel la reĝista L'Orateur du peuple (La Oratoro de la Popolo) eldonita de Stanislas Fréron, ekstrema Jakobeno moviĝinta ĝis la ekstrema maldekstro, kaj ĉe la mala fino de la spektro, la Tribun du peuple (Tribunuso de la Popolo), eldonita de Gracchus Babeuf, ekspastro kiu argumentis por frua speco de socialismo. La 5-an de februaro 1795, la partoficiala ĵurnalo Le Moniteur Universel atakis Marat pro lia instigado al la sangaj ekstremaĵoj de la Teroro. Oni elmovis la restaĵojn de Marat el la Panthéon du tagojn poste.[9] La pretervivintajn Ĝirondanajn deputitojn, kies estroj ekzekutiĝis dum la Teroro, oni reenigis en la Konvencion je la 8-a de marto 1795.

La Konvencio provis pace finigi la katolikan kaj reĝistan leviĝon en Vendée. Subskribante amnestian interkonsenton, ĝi promesis agnoski religian liberecon kaj permesis, ke teritoriaj gardistoj konservu siajn armilojn se la Vendéens finos sian ribelon. El propono de Boissy d'Anglas, je la 21-a de februaro 1795 la Konvencio formale proklamis religian liberecon kaj disigon de eklezio kaj ŝtato.[10]

Militoj, 1794–1795[redakti | redakti fonton]

Inter julio de 1794 kaj la baloto en oktobro de 1795 por la novforma Asembleo, la registaro provis atingi packontraktojn kaj sekurigi francajn gajnojn. En januaro de 1795, Generalo Pichegru profitis malvarmegan vintron por invadi la Nederlandan Respublikon. Li kaptis Utreĥton la 18-an de Januaro, kaj je la 14-a de februaro kavalerieroj francaj kaptis la Nederlandan ŝiparon, kiu estis senmovigita en glacio ĉe Den Helder. La Nederlanda registaro petis pacon, fordonante Nederlandan Flandrujon, Mastriĥton, kaj Venlon al Francio. La 9-an de februaro, post franca atakado en la Alpa Montaro, la Grandduko de Toskanio subskribis traktaton kun Francio. Baldaŭ, la 5-an de aprilo, Francio subskribis novan packontrakton, la Pacon de Bazelo, kun Prusio, kie la reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a jam laciĝis de la milito; Prusio agnoskis la francan okupon de la okcidenta flanko de la Rejno. Je la 22-a de julio 1795, interkonsento nomata "La Traktato de Bazelo" subskribiĝis kun Hispanio, kie la franca armeo estis atinginte Bilbaon. Kiam oni elektis la Direktoraron, el la koalicio kontraŭ Francio restis nur Britio kaj Aŭstrio, kiu esperis, ke Rusio eble entiriĝos helpe al ĝi.

Generalo Lazare Hoche venkis reĝistan armeon surteriĝintan en Bretonio (julio 1795).

Malsukcesa Jakobena puĉo (majo 1795), ribelo en Bretonio (junio-julio)[redakti | redakti fonton]

La 20-an de majo 1795 (1-an de prairial, jaro 3), la Jakobenoj provis ekkapti la povon en Parizo. Laŭ la modelo de la ekkapto de Danton al la Nacia Asembleo en junio de 1792, amaso de senkulotuloj invadis la kunsidejon de la Konvencio en Tuileries, mortigis unu deputiton, kaj postulis, ke oni formu novan registaron. Ĉi tiam la armeo rapidis por vakigi la kunsidejon. Pluraj deputitoj, kiuj partiiĝis al la invadintoj, estis arestitaj. La leviĝo daŭris en la sekva tago, kaj la senkulotuloj kaptis la Hôtel de Ville kiel en leviĝoj antaŭaj, sed tio malmulte efikis; popolamasoj ne moviĝis por kunbarakti. En la tria tago, la 22-a de majo, la armeo eniris kaj okupis la laboristan kvartalon de la Faubourg Saint-Antoine. La sekulotuloj estis senarmigitaj kaj iliaj ĉefoj arestitaj. En la postaj tagoj la ankoraŭ vivantaj eksmembroj de la Komitato por Publika Savo, kiun Robespierre ĉefis, estis arestitaj, krom Carnot kaj du homoj plu. Ses el la deputitoj, kiuj helpis la leviĝon kaj estis kondamnitaj al morto, mortigis sin antaŭ ol kondukiĝi al la gilotino.[11]

La 23-an de junio 1795 la Chouans, reĝistaj kaj katolikaj ribeluloj en Bretonio, kunstarigis 14,000-homan armeon apud Quiberon. Per helpo de la Brita militŝiparo, roto de du mil reĝistoj tie estis surterigita. La franca armeo sub Generalo Hoche, reaginte rapide, devigis la reĝistojn rifuĝi en la duoninsulo kaj poste demarŝi. Ili kapitulacis la 21-an de julio; 748 el la ribeluloj estis ekzekutitaj per pafantaro.[12]

Soldatoj de Bonaparte pafas kontraŭ leviĝintoj ĉe la preĝejo de Saint Roch (5-a de oktobro 1795).
Napoléon Bonaparte kiel nova generalo en la Enlanda Armeo (1795).

Aprobo al la nova konstitucio[redakti | redakti fonton]

La nova Konstitucio de la Jaro 3 prezentiĝis al la Konvencio kaj diskutiĝis de la 4-a de julio ĝis la 17-a de aŭgusto 1795, kaj ĝi estis oficiale aprobita la 22-an de aŭgusto 1795. Ĝi estis longa dokumento, kun 377 artikoloj, kontraste al 124 en la unua Franca Konstitucio de 1793. Eĉ antaŭ ol ĝi efektiviĝis, tamen, la Konvencianoj rimedis por sekurigi, ke ilia hegemonio daŭros en la leĝfaristaro. Ili postulis, ke en la unua baloto ducent kvindek novaj deputitoj estos elektitaj, dum kvincent membroj de la Konvencio restos ĝis la sekva baloto. Poste okazis tutnacia referendumo de rajtaj voĉdonantoj. La totalo de voĉdonantoj estis malgranda; el kvin milionoj da rajtaj elektantoj, 1.057.390 aprobis la konstitucion, kaj 49.978 malaprobis ĝin. Multe pli malgranda nombro, 205.498 kontraŭ 108.754, aprobis la proponon, ke du trionoj de la malnovaj Konvencianoj restu en la asembleo. [13]

Reĝista ribelo de oktobro 1795[redakti | redakti fonton]

La nova Konstitucio de la Jaro 3 oficiale proklamiĝis efektiva la 23-an de septembro 1795, sed la novaj Konsilianoj kaj Direktoroj ankoraŭ ne estis elektitaj. La ĉefoj de la reĝistoj kaj de la partianoj de konstitucia monarkio prenis tiun momenton por provi kapti povon. Ili vidis, ke la baloto por la nova konstitucio estis tute ne impresa. La Parizaj balotantoj plej malfavoris la ideon restigi du trionojn de la malnovaj Konvencianoj en la novaj Konsilioj. Oni formis centran komitaton kun anoj el la pli riĉaj kvartaloj de Parizo, kaj ili komencis plani marŝadon al la meza parto de la urbo kaj Tuileries, kie la Konvencio ankoraŭ kunsidis.

La Konvencianoj, tre spertaj pri konspiroj, ja sciis, ke la planado okazas. Grupo de kvin respublikistaj deputitoj, ĉefataj de Paul Barras, jam formis neoficialan direktorion anticipantan la oficialan. Ili maltrankvilis pri la nacigardistaroj el okcidenta Parizo, kaj ili ne konsideris sekura la militan komandanton de Parizo, Generalo Menou. Barras decidis turni sin al militaj komandantoj en sia akompanantaro konataj kiel respublikistoj, precipe al Bonaparte, kiun li konis dum tiu sukcese batalis kontraŭ la Britoj en Toulon. Bonaparte, tiam duarangan generalon en la Enlanda Armeo, li ordonis defendi la registarajn konstruaĵojn apud la dekstra flanko de la Seine.

La armitaj leviĝantaj reĝistoj planis dukolonan marŝadon ĉe ambaŭ flankoj de la rivero al Tuileries. Kontraŭiris ilin je la 6-a de oktobro de 1795 la artilerio de Generalo Joachim Murat ĉe Sablons kaj la artilerio kaj soldatoj de Bonaparte antaŭ la preĝejo de Saint-Roch. La kuglaro de la pafiloj de Bonaparte malkompate faligis la antaŭmarŝantajn kolonojn, mortigante kvarcent leviĝintojn, kaj finis la ribelon. Bonaparte supriĝis ĝis Divizia Generalo la 16-an de oktobro, kaj Ĉefgeneralo de la Enlanda Armeo la 26-an de oktobro. Tiu estis la lasta leviĝo okazinta en Parizo dum la Franca Revolucio.[14]

La Direktoraro ekĉefas[redakti | redakti fonton]

Inter la 12-a kaj 21-a de 1795, tuj post la subpremo al la reĝista leviĝo en Parizo, okazis la balotoj por la novaj konsilioj dekretitaj de la nova konstitucio. 379 anoj de la malnova Konvencio, plejparte moderaj respublikistoj, estis elektita al la nova leĝfaristaro. Pro la kondiĉoj postulitaj de la Konvencio, plejmulto el la membroj, 381 el 741 deputitoj, estis eks-Konvencianoj kaj fervoraj respublikistoj, sed granda parto de la nove elektitaj deputitoj estis reĝistoj, 118 kontraŭ 11 el la maldekstro. La membroj de la supra ĉambro, la Konsilio de la Maljunuloj, estis elektitaj lote el ĉiuj la elektitoj.

La 31-an de oktobro 1795, la Konsilio de la Maljunuloj elektis la unuan Direktoraron el listo oferita de la Konsilio de la Kvincent. Unu elektito Abbé Sieyès, rifuzis la instancon, dirante, ke ĝi ne konvenas al liaj interesoj nek al lia karaktero. Nova membro, Lazare Carnot, estis elektita anstataŭ li.[15]

La Direktoroj elektitaj estis:

  • Paul François Jean Nicolas, vicomte de Barras, ano de malgranda nobela familio el Provenco, Barras estis revolucia sendito al Toulon, kie li ekkonis la junan Bonaparte, kaj prizorgis lian plirangigon al kapitano. Barras estis eksigita de Robespierre el la Komitato por Publika Savo. Timante pri sia vivo, li helpis organizi lian forfalon. Barras, politikintriga spertulo, iĝis la ĉefa persono en la Direktoraro. Lin lia plej eminenta oponanto en la Direktoraro, Carnot, priskribis jene: "tiel senfida kiel senmorala . . . en politiko, senkaraktera kaj sendecidema ... Li havas ĉiujn gustojn de princo riĉega, donema, pompega kaj malŝparema." [16]
  • Louis Marie de La Révellière-Lépeaux estis malkvieta respublikisto kaj kontraŭkatolikulo, kiu proponis ekzekuti Ludovikon la 16-an post la fuĝo al Varennes. Li argumentis por starigi novan religion, la théophilanthropie, anstataŭ kristanismo.
  • Jean-François Rewbell estis sperta pri eksterlandaj rilatoj kaj samalianca kun Paul Barras. Li estis firma modera respublikisto, voĉdoninta por morto de la reĝo, sed ankaŭ kontraŭinta Robespierre kaj la ekstremajn Jakobenojn. Li oponis la katolikan eklezion kaj maloponis individuajn liberecojn.
  • Étienne-François Le Tourneur estis ekskapitano de inĝenieroj, kaj fakulo pri militaj aferoj. En la Direktoraro li estis samaliancano de Carnot.
  • Lazare Nicolas Marguerite Carnot: kiam Abbé Sieyés estis elektita de la Maljunuloj, sed rifuzis la instancon, Carnot lian lokon prenis. Carnot estis armekapitano ĉe la komenco de la Revolucio kaj, elektite al la Konvencio, iĝis ano de la komisiono pri militaj aferoj, kaj ankaŭ esprimema oponanto al Robespierre. Li estis energia kaj efika direktanto, kiu reformis la strukturon de la franca militistaro kaj helpis ĝin atingi siajn plej fruajn sukcesojn, kio gajnis por li la titolon "Venkorganizinto." Napoléon, kiu poste faris Carnot sia Ministro pri Milito, priskribis lin jene: "laborema, sincera pri ĉio, sed senintriga kaj facile trompebla."[17]

La sekvan tagon, la novaj registaranoj ekposedis siajn oficejojn en la Palaco Luxembourg, kiujn okupis antaŭ tio la Komitato por Publika Savo. Nenio estis preparita, kaj ne havis meblojn la ĉambroj: oni sukcesis trovi lignon por varmigi la ĉambrojn, kaj tablon por labori sur ĝi. Ĉiu direktoro ekĉefis propran kampon: diplomation Rewbell; militajn aferojn Carnot kaj Le Tourneur; religion kaj publikan instruadon La Révellière-Lépeaux; kaj Barras enlandajn aferojn.

Oni havigis al la Konsilo de la Maljunuloj la konstruaĵon en la Palaco Tuileries kiun antaŭe okupis la Konvencio, dum la Konsilio de la Kvincent diskutadis en la Salle du Manège, la estinta rajdlernejo okcidente de la palaco en la Ĝardeno de Tuileries. Unu el la fruaj decidoj de la nova asembleo estis indiki uniformojn por ambaŭ ĉambroj: la Kvincent havis longajn blankajn robojn kun blua zono, skarlata mantelo, kaj ĉapelo el blua veluro, dum la Maljunuloj havis robon bluviolan, skarpon skarlatan, blankan mantelon, kaj violan ĉapelon. [18]

Financo kaj Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La nova Direktoro, kiu mastrumadis financajn aferojn, La Réveillière-Lépeaux, koncize priskribis la financan staton de Francio ĉe la ekrego de la Direktoraro: "La Trezorejo estis tute malplena; eĉ ne unu sou restis en ĝi. La assignats estis senvaloraj; tiu malmulto, kiu restis en ili, malaperis tagon post tago per falado rapidega. Oni jam ne kapablis presi dum nokto tiom, kiom estis nepre nemalhavenda por provizi la plej premajn bezonojn de la venonta tago.... La publikaj enspezoj estis nulaj; la civitanoj dekutimiĝis pagi la kotizojn.... Ĉiu publika kredito jam mortis kaj ĉiu konfido pereis.... La senvaloriĝo de la assignats, la timiga rapideco de ilia falado, malgrandigis la salajrojn de ĉiuj publikaj dungitoj kaj funkciuloj ĝis valoro pure noma."[19]

La malplivaloriĝon de la mono eksterordinara inflacio akompanis. La Louis d'or (ora monero), kiu valoris 2000 papermonajn livres ĉe la komenco de la Directory, pliiĝis ĝis 3000 kaj tuj 5000 livres. La prezo de litero de vino pligrandiĝis de 50 sous en oktobro de 1795 ĝis dek frankoj kaj tuj tridek frankoj. Kvanto da faruno valoranta du livres en 1790 valoris 225 livres en oktobro de 1794.[20]

La nova registaro ankoraŭ presis assignats, bazitajn sur la valoro de posedaĵoj konfiskitaj al la eklezio kaj la nobelaro, sed ĝi ne povis presi ilin sufiĉe rapide; eĉ presante cent milionojn en unu tago ĝi kovris nur trionon de siaj bezonoj. Por plenigi la trezorejon, la Direktoraro permesis al si en decembro de 1795 devigi prunton de 600 milionoj da livres el riĉaj civitanoj, postulante de ĉiu inter 50 kaj 6000 livres.

Por batali kontraŭ inflacio, la registaro komencis stampi pli da oraj kaj arĝentaj moneroj, kiuj realan valoron havis; la registaro havis malpli da oro sed grandajn rezervojn de arĝento, precipe en formo de manĝiloj, kandelingoj, kaj aliaj objektoj konfiskitaj al la eklezioj kaj al la nobelaro. Ĝi stampis 72 milionojn da écus, kaj kiam tiu provizo de arĝento malaltiĝis, ĝi akiris multe pli da oro kaj arĝento per militado ekster Francio, precipe de la armeo de Bonaparte en Italio. Bonaparte postulis oron aŭ arĝenton de ĉiu urbo, kiun li konkeris, minacante detrui ilin, se ili ne pagos.

Tiuj rimedoj malpliigis la rapidecon de la inflacio. La 19-an de februaro de 1796 la registaro faris ceremonion en la Place Vendôme por detrui la presilojn, per kiuj oni produktis multegajn assignats. La sukceso estigis novan problemon: la lando ankoraŭ estis inundita sub pli ol 2.400.000.000 assignats, rajtoj pri konfiskitaj havaĵoj, kiuj nun havis iom da valoro. Tiuj, kiuj posedis assignats, povis interŝanĝi ilin kontraŭ ŝtataj mandatoj, per kiuj ili povis aĉeti kastelojn, ekleziejojn, kaj aliajn biens nationaux (ŝtatajn posedaĵojn) por ege malpliigitaj prezoj. Spekulado diskreskis, kaj posedaĵoj en Parizo kaj aliaj urboj povis transdoniĝi po pluraj fojoj en tago.

Alia problemo, kiun la Direktoraro frontis, estis la tre granda publika ŝuldo, la sama problemo, kiu estis komeniciginta la Revolucion. En septembro–decembro de 1797, la Direktoraro atakis tiun problemon per bankroto pri du trionoj de la ŝuldo kaj sekurigo pagi la alian trionon. Tio okazigis la ruiniĝon de tiuj, kiuj havis grandan kvanton da registaraj obligacioj, sed ĝi stabiligis la monon. Por konservi la trezorejon plena, la Direktoraro ankaŭ devigis novajn impostojn al posedantoj laŭ la nombro de kamenoj kaj kamentuboj, kaj poste la nombro de fenestroj, de iliaj loĝejoj. Ĝi detenis sin de novaj impostoj pri vino kaj salo, ĉar tio helpis kaŭzi la revolucion en 1789, sed ĝi aldonis novajn impostojn pri oraĵoj kaj arĝentaĵoj, ludkartoj, tabako, kaj aliaj luksaĵoj. Per tiuj iloj, la Direktoraro igis la financon relative stabila, kaj ĝi restis tia tra la Direktoraro kaj Konsularo. [21]

Disponebleco de Manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Disponebleco de manĝaĵo por la loĝantaro, kaj precipe por la Parizanoj, estis granda ekonomia kaj politika problemo antaŭ kaj dum la Direktoraro; ĝi okazigis tumultojn en Parizo kaj atakojn kontraŭ la Konvencio. Por sekurigi la disponebleco de manĝaĵo por la senkulotuloj en Parizo, la subtenantaro de la Jakobenoj, la Konvencio strikte regulis disdonon de greno kaj fiksis prezojn maksimumajn por pano kaj aliaj esencaĵoj. Kiam la mono malvaloriĝis, la fiksitaj prezoj baldaŭ ne kovris la produktokoston, kaj provizoj malaltiĝis. La Konvencio devis aboli la maksimumon je la 24-a de decembro 1794, sed ĝi ankoraŭ aĉetis egajn kvantojn da pano kaj viando, kiun ĝi disdonis por malaltaj prezoj al la Parizanoj. Tiu Pariza manĝaĵodisdonado kostis grandan parton de la nacia buĝeto, kaj pri ĝi rankoris la cetera lando, kiu tiun avantaĝon ne havis. Frue en 1796, la disponebla greno jam estis plivastigata de liveroj el Italio kaj eĉ Alĝerio. Malgraŭ la pliigita importado, la grenliverado al Parizo ne sufiĉis. La Ministrejo por Enlando raportis la 23-an de marto 1796, ke nur tiom da tritiko estas, per kiom oni faros panon dum kvin tagoj, kaj okazas mankoj de viando kaj fajrligno. La Direktoraro devis rekomenci liveradon de subvenciita manĝaĵo al malriĉeguloj, maljunuloj, malsanuloj, kaj registaraj dungitoj. La manĝomankoj kaj altaj prezoj estis unu faktoro en la kresko de malkontento kaj la leviĝo de Gracchus Babeuf, la Konspiro de la Egaluloj, en 1796. La rikoltoj estis bonaj en la sekvaj jaroj kaj manĝaĵo ja fariĝis pli disponebla, sed ĝi restis ankoraŭ zorginda en la nordo, la okcidento, la sudoriento, kaj la valo de la Sejno.[22]

Babeuf kaj la Konspiro de la Egaluloj[redakti | redakti fonton]

En 1795, la Direktoraro frontis kontraŭ nova minaco, de la partianoj de François Noël Babeuf, lerta politika agitanto, kiu prenis al si la nomon Gracchus kaj organizis tion, kio poste koniĝis kiel Konspiro de la Egaluloj. Babeuf tiriĝis de 1789 al la "agrara leĝo", reformo celita de la malmodernaj Romaj fratoj, Tiberius kaj Gaius Gracchus, por komunigi havaĵojn, kiel rimedo por atingi ekonomian egalecon. Antaŭ la falo de Robespierre li forlasis tiun projekton kiel nepraktikan kaj estis moviĝanta al pli malsimpla plano.[23] Babeuf ne vokis al abolo al ĉiu privata havado, kaj li skribis, ke kamparanoj devas posedi proprajn terpecojn, sed li proponis, ke ĉiu riĉaĵo devas egale komuniĝi: oni estis devigonta ĉiujn kapablajn civitanojn labori, kaj ĉiuj estis ricevontaj la saman enspezon. Babeuf kredis, ke la franca civitanamaso ankoraŭ ne estas preta por sinrego; tial li proponis diktatorecon de si ĝis la popolo estos sufiĉe edukita por ekregi. "Popolo", Babeuf skribis, "enspiru, vidu, rekonu vian gvidanton, vian defendanton!... via tribunuso prezentas sin kun konfido."[24]

Ĉe la komenco, la partio de Babeuf estis malgranda; la legantoj de lia ĵurnalo, Le Tribun du peuple ("La Tribunuso de la Popolo"), estis precipe mezklasaj ekstremmaldekstraj Jakobenoj ŝlositaj el la nova registaro. Tamen lia ŝatateco en la laboristaro de la ĉefurbo pligrandiĝis post la falo de la valoro de la assignats, kiu rapide okazigis plimalgrandiĝo de salajroj kaj plialtiĝo de prezoj de manĝaĵoj. De oktobro 1795 li samalianciĝis kun la plej radikalaj Jakobenoj, kaj la 29-an de marto 1796 li starigis la Directoire secret des Égaux ("Sekretan Direktoraron de la Egaluloj"), kiu proponis "revoluciigi la popolon" per paskviloj kaj afiŝoj kaj kaj poste faligi la registaron. Le estigis aliancon de utopianaj socialistoj kaj radikalaj Jakobenoj, inkluzivantan Félix Lepeletier, Pierre-Antoine Antonelle, Sylvain Marechal, Jean-Pierre-André Amar kaj Jean-Baptiste Robert Lindet. La Konspiron de la Egaluloj oni organizis laŭ nova maniero: en la mezo estis Babeuf kaj la Sekreta Direktoraro, kiuj kaŝis siajn identecojn, kaj komunikis kun aliaj membroj de la konspiro nur per kelkaj fidatoj. Tiun konspirostrukturon Marksismaj movadoj poste alprenis. Malgraŭ liaj antaŭzorgoj, la Direktoraro kaŝenigis agenton en la konspiron, kaj plene informiĝis, kion li faras.[25] Bonaparte, la ĵus nomumitan komandanton de la Enlanda Armeo, oni ordonis fermi la Klubon de la Panthéon, la ĉefan kunvenejon por la Jakobenoj en Parizo, kion li faris la 27-an de februaro 1796. La Direktoraro uzis aliajn rimedojn por eviti leviĝon; la Polica Legiono (légion de police), loka polico regata de Jakobenoj, devis iĝi ero de la Armeo, kaj la Armeo organizis moveblan kolonon por patroli la kvartalojn kaj ĉesigi leviĝojn.[26]

Antaŭ ol Babeuf kaj lia konspiro povis ekataki, li estis perfidita de polica spiono kaj arestita en lia kaŝejo je la 10-a de majo 1796. Kvankam li estis lerta agitanto, tamen li estis tre mallerta konspiranto; kun li en la kaŝejo estis la kompletaj registroj de la konspiro, kun ĉiuj la nomoj de la konspiranoj. Malgraŭ tiu malhelpo, la konspiro daŭrigis siajn planojn. La nokton de la 9-a ĝis 10-a de septembro 1796, inter 400 kaj 700 Jakobenoj iris al la armetendaro de la 21-a Dragona Regimento (21e régiment de dragons) en Grenelle kaj provis levi armitan ribelon kontraŭ la Konvencio. Samtempe oni estigis kolonon de batalontoj en la laboristaj kvartaloj de Parizo por marŝi kontraŭ la Palaco Luxembourg, la ĉefregejo de la Direktoraro. La Direktoro Carnot estis informita en la pasinta nokto de la tendarestro, kaj armeero de dragonoj estis preta. Kiam la atako komencis ĉirkaŭ la 10-a horo, la dragonoj ekaperis kaj sturmis. Ĉirkaŭ dudek Jakobenoj estis mortigitaj kaj la ceteraj arestitaj. La kolono de batalontoj, lerninte, kio okazis, kaj konfuzite, disiĝis. Sekvis plejparta aresto al la batalontoj de Babeuf kaj la Jakobenoj. La nokta arestado al suspektatoj en liaj domoj, ĉesinta post la falo de Robespierre, rekomencis por tiu momento.

Malgraŭ la aresto, Babeuf, mallibera, tamen sentis, ke li povas intertrakti kun la registaro. Li skribis al la Direktoraro: "Civitanoj Direktoroj, ĉu vi rigardus malsupren se vi traktus kun mi de povo al povo? Vi vidis nun de kia vasta konfido mi estas la centro... tiu sento vin tremigis."[27] Faris diversajn provojn por liberigi Babeuf liaj partianoj. Fine oni movis lin al Vendôme por la proceso. La Direktoraro ne estis tremigita. La akuzitajn Jakobenojn militaj kortumoj procesis inter la 19-a de septembro kaj la 27-a de oktobro. Tridek Jakobenoj, inkluzivantaj tri eks-Konvencianojn, estis kondamnitaj kaj gilotinitaj. Babeuf kaj liaj ĉefaj partianoj procesiĝis en Vendôme inter la 20-a de februaro kaj 26-a de majo 1797. La du ĉefoj, Babeuf kaj Darthé, estis kondamnitaj. Ambaŭ provis mortigi sin, sed malsukcesis kaj estis gilotinitaj la 27-an de majo 1797. Tamen, en la sekvaj monatoj, la Direktoraro kaj Konsilioj grade turnis sin de la regista dekstro kaj provis trovi novajn aliancojn ĉe la maldekstro.[28][29][30]

Milito kaj Diplomatio (1796–97)[redakti | redakti fonton]

La precipa okupo de la Direktoraro dum ĝia ekzistado estis la milito kontraŭ la koalicio de Britio kaj Aŭstrio. La milita celo difinita de la Konvencio en oktobro de 1795 estis grandigi Francion ĝis tio, kion oni deklaris ĝiaj naturaj limoj: la Pireneoj, la Rejno, kaj la Alpoj, la limoj de Gaŭlio en la epoko de la Roma Imperio. En 1795 Prusio, Hispanio, kaj la Nederlanda Respubliko eksiĝis el la koalicion kaj la militon kaj faris pacon kun Francio, sed Britio rifuzis akcepti la francan anekson al Belgio. Krom Britio kaj Aŭstrio, la solaj restantaj malamikoj por Francio estis la Reĝlando de Sardio kaj kelkaj malgrandaj Italaj ŝtatoj. Aŭstrio proponis Eŭropan kongreson por fari akordon pri limoj, sed la Direktoraro rifuzis, postulante senperan intertraktadon kun Aŭstrio. Premite de Britio, Aŭstrio konsentis daŭrigi la militon kontraŭ Francio.[31]

Lazare Carnot, la Direktoro, kiu mastrumis militajn aferojn, planis novan kampanjon kontraŭ Aŭstrio, per tri armeoj: la Armeo de Sambre-et-Meuse de Generalo Jourdan ĉe la Rejno kaj la Armeo de la Rejno kaj Mozelo de Generalo Moreau ĉe la Danubo marŝos al Vieno kaj devigos pacon; tria armeo, la Italia Armeo sub Generalo Bonaparte, kiu estis mirinde rapide altrangiĝinta pro sia defendo al la registaro kontraŭ reĝista leviĝo, faros diversian operacon kontraŭ Aŭstrio en norda Italio. La armeo de Jourdan kaptis Majencon kaj Frankfurton, sed je la 14-a de aŭgusto 1796 ĝi estis venkita de la A Aŭstroj en la Batalo de Amberg kaj denove la 3-an de septembro 1796 en la Batalo de Würzburg, kaj devis remarŝi ĝis la Rejno. Generalo Moreau, sen la subteno de Jourdan, ankaŭ devis remarŝi.

La itala kampanjo[redakti | redakti fonton]

La rakonto estis tre malsama en Italio. Bonaparte, kvankam li aĝis nur dudek ok jarojn, nomumiĝis komandanto de la Italia Armeo la 2-an de marto 1796, per la influo de Barras, lia patrono en la Direktoraro. Bonaparte alfrontis la kunigitajn armeojn de Aŭstrio kaj Sardio, nombre sepdek mil homojn. Bonaparte englitigis sian armeon inter ili kaj venkis ilin en vico de bataloj, kiu venis al sia ekstremo en la Batalo de Mondovi, kie li venkis la Sardojn la 22-an de aprilo 1796, kaj la Batalo de Lodi, kie li venkis la Aŭstrojn la 10-an de majo. La reĝo de Sardio kaj Savojo devis fari pacon en majo de 1796, kaj fordonis Nicon kaj Savojon al Francio.

Ĉe la fino de 1796, Aŭstrio sendis du novajn armeojn al Italio por elpeli Bonaparte, sed Bonaparte manovris pli lerte ol ambaŭ, venkante unue en la Batalo de Arcole la 17-an de novembro 1796, kaj due en la Batalo de Rivoli la 14-an de januaro 1797. Li devigis Aŭstrion subskribi la Traktaton de Campo Formio (oktobro 1797), per kiu la imperiestro fordonis Lombardion kaj Aŭstran Nederlandon al la Franca Respubliko interŝanĝe por Veneco kaj urĝis, ke la Dieto donu la preter-Rejnan regionon.[32]

La Hispania alianco[redakti | redakti fonton]

La Direktoraro avidis koalicii kun Hispanio por bloki britan komercon kun la kontinento, kaj por fermi la Mediteraneon al britaj ŝipoj. Per la Traktato de San Ildefonso, finita en aŭgusto 1796, Hispanio samalianciĝis kun Francio, kaj je la 5-a de oktobro ĝi deklaris militon kontraŭ Britio. La brita ŝiparo sub Admiralo Jervis venkis la Hispanan ŝiparon en la Kabo de Sankta Vincento, konservante malfermita la Mediteraneon al Britaj ŝipoj, sed la Unuiĝinta Regno tiel ekstreme endanĝeriĝis de ribeloj en sia ŝiparo, ke ĝi proponis agnoski la francan konkeron de Nederlando kaj redoni la francajn koloniojn.

La Irlanda fuŝaventuro[redakti | redakti fonton]

La Direktoraro ankaŭ serĉis novan manieron frapi Britajn interesojn kaj repagi Brition por la subteno, kiun ĝi donis al reĝistaj leviĝintoj en Bretonio. Franca ŝiparo ekvojaĝis de Brest la 15-an de decembro 1796, portante ekspedicion ĉefatan de Generalo Hoche al Irlando, kie ili esperis kuniĝi kun Irlandaj ribelanoj por forpeli la britojn. Tamen la ŝiparo estis disigita de ŝtormoj ĉe la Irlanda marbordo kaj devis reiri al sia haveno.

Supriĝo Reĝista kaj Puĉo (1797)[redakti | redakti fonton]

La unua baloto post la estiĝo de la Direktoraro okazis en marto kaj aprilo de 1797, por ŝanĝi trionon de la Konsilianoj. La baloto estis malvenkego por la eks-Konvencianoj; 205 el la 216 malvenkis. Nur dek unu eksdeputitoj de la malnova Konvencio estis reelektitaj, el kiuj pluraj estis reĝistoj.[33] La baloto estis triumfo por la reĝistoj, precipe en la sudo kaj okcidento; post la baloto 160 deputitoj estis reĝistoj, dividitaj inter kiuj favoris reiron al absoluta monarkio, kaj kiuj deziris konstitucian monarkion laŭ la brita modelo. La konstitucimonarkiistoj elektitaj al la Konsilio inkluzivis Pierre Samuel du Pont de Nemours, kiu poste elmigris al Usono kun sia familio, kaj kies filo, Éleuthère Irénée du Pont, fondis "E. I. du Pont de Nemours and Company", nun konatan kiel DuPont. En Parizo kaj aliaj grandaj urboj, la kandidatoj de la maldekstro dominis. Generalo Jean-Charles Pichegru, eks-Jakobeno kaj ordinara soldato, kiu iĝis unu el la plej sukcesaj generaloj de la Revolucio, estis elektita prezidanto de la nova Konsilio de la Kvincent. François Barbé-Marbois, diplomato kaj negoconto de la vendo de Luiziano al Usono, estis elektita prezidanto de la Konsilio de la Maljunuloj.

Reĝismo estis ne strikte laŭleĝa, kaj deputitoj ne povis anonci sin tiaj, sed reĝistaj ĵurnaloj kaj paskviloj baldaŭ aperis, okazis monarkiistaj manifestacioj en teatroj, kaj reĝistoj portis elmontrajn vestojn, ekzemple kolumojn el nigra veluro, pri funebro pro la ekzekuto al Ludoviko la 16-a. La reĝistaj parlamentanoj postulis ŝanĝojn en la fiskaj politikoj de la registaro kaj pli tolereman sintenon rilate al religio. Dum la Konvencio, eklezioj estis fermataj kaj pastroj estis ĵurigataj, ke ili estos fidelaj al la registaro. Pastroj, kiuj rifuzis ĵuri, estis pelataj el la lando, kun kondiĉo de mortpuno se ili revenos. Sub la Direktoraro, multaj pastroj mallaŭte revenis, kaj multaj eklezioj tra la lando estis remalfermitaj kaj kaŝe farantaj servojn. Kiam la Direktoraro proponis movi la cindron de la eminenta matematikisto kaj filozofiisto René Descartes en la Panthéon-on, unu deputito, Louis-Sébastien Mercier, estinta Ĝirondano kaj kontraŭanto de la Jakobenoj, protestis, ke la ideoj de Descartes inspiris la Teroron de la Revolucio kaj detruis la religion en Francio. La cindro de Descartes ne estis movita.[34] Elmigrintoj, kiuj foriris dum la Revolucio, estis minacitaj de la Konvencio per mortpuno, se ili revenos; nun, sub la Direktoraro, ili mallaŭte komencis reveni.[35]

Paralele kun la enparlamentaj reĝistoj, sed ne senpere ligita kun ili, kaŝreto de reĝistoj ekzistis, kies celo estis meti Ludovikon la 18-an, tiam ekzilita en Germanion, sur la francan tronon. Monon liveris al ili precipe Britio per agado de William Wickham (1761–1840), la brita spionestro, kiu havis sian komandejon en Svislando. Tiuj kaŝretoj estis tro dividitaj kaj tro atentataj de la polico por grave efiki politikon. Tamen Wickham unu kontakton faris, kiu ja decide efikis francan politikon: per peranto li intertraktis kun Generalo Pichegru, tiam komandanto de la Armeo de la Rejno.[36]

La Direktoraro mem estis dividita. Carnot, Letourneur, kaj La Révellière Lépeaux ankoraŭ ne estis reĝistoj, sed favoris regadon pli moderan kaj pli toleran al religio. Kvankam Carnot mem estis eksmembro de la Komitato por Publika Savo estrita de Robespierre, li deklaris, ke la Jakobenoj estas neregeblaj, ke la Revolucio ne povos daŭri ĉiam, kaj ke estas la tempo por ĉesigi ĝin. En la Direktoraron nova membro, la diplomato François-Marie, marquis de Barthélemy, estis veninta; li aliancis kun Carnot. La reĝistoj en la Konsilioj tuj ekpostulis pli da povo super regado kaj precipe super financo, minacante la lokon de Barras.[37]

Barras, la majstra intriganto, gajnis por si La Révellière Lépeaux, kaj komencis plani faligon al la reĝistoj. El leteroj prenitaj de kaptita registo, li konsciis la kontaktojn, kiujn Generalo Pichegru faris kun la britoj, kaj ke li havis kontakton kun Ludoviko la 18-a. Li prezentis tiun informon al Carnot, kaj Carnot konsentis subteni lian agon kontraŭ la Konsilioj. Al Generalo Hoche, la nova Ministro pri Milito, estis ordonite marŝigi la Armeon de Sambre-et-Meuse tra Parizo voje al Brest, kun la preteksto, ke ili enŝipiĝos por nova ekspedicio al Irlando. Hoche mem rezignis sian ministrecon la 22-an de julio. Generalo Pierre Augereau, proksima subulo kaj samaliancano de Bonaparte, kaj liaj trupoj alvenis Parizon la 7-an de aŭgusto, kvankam estis malobeo al la Konstitucio, ke soldatoj estu malpli ol dek du leŭgojn de la urbo sen permeso de la Konsilioj. La reĝistaj Konsilianoj protestis, sed nenion povis fari por forsendi ilin.[38]

La 4-an de septembro 1797, kun la armeo pretigita, la Puĉo de 18 Fructidor, Jaro 5 ekmoviĝis. La soldatoj de Generalo Augereau arestis Pichegru, Barthélemy, kaj la ĉefajn reĝistajn deputitojn de la Konsilioj. La sekvan tagon, la Direktoraro nuligis la elekton de proksimume ducent deputitoj in 53 departementoj.[39] 65 deputitoj estis deportitaj al Gujanoj, 42 reĝistaj ĵurnaloj estis fermitaj, kaj 65 ĵurnalistoj kaj redaktistoj estis deportitaj. Carnot kaj Barthélemy estis eksigitaj el la Direktoraro. Carnot ekziliĝis en Svislandon; li poste revenis kaj iĝis dum tempo la ministro pri milito de Bonaparte. Barthélemy kaj Pichegru ambaŭ estis ekzilitaj en Francan Gujanon (punkolonion de Cayenne). En junio de 1798, ambaŭ elfuĝis, kaj iris unue al Usono kaj poste al Anglio. Dum la Konsularo, Pichegru kaŝrevenis al Parizo, kie li estis kaptita la 28-an de februaro 1804. Li mortis en malliberejo la 6-an de aprilo 1804, aŭ sufoke aŭ sinmortige.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Paul Bertaud, La Révolution française, Paris, Perrin,‎ 2004, 371 p. (ISBN 978-2-262-02305-8)
  • Roger Dupuy, Marcel Morabito (dir.), 1795. Pour une République sans Révolution, Presses universitaires de Rennes (PUR), collection « Histoire », 1996.
  • Christine Le Bozec, La Première République, 1792 - 1799, Paris, Perrin,‎ 2014, 366 p. (ISBN 978-2-262-04091-8)
  • Georges Lefebvre, La France sous le Directoire, 1795-1799, Messidor, 1983.
  • Jean-Clément Martin, Nouvelle histoire de la Révolution française, Perrin,‎ 2012, 636 p. (ISBN 978-2-262-02596-0)
  • Albert Soboul, Le Directoire et le Consulat, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Que sais-je?»,‎ 1972, 128 p.
  • Jean Tulard, Le Directoire et le Consulat, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Que sais-je?»,‎ 1991, 128 p. (ISBN 9782130439806)
  • Denis Woronoff, La République bourgeoise de Thermidor à Brumaire, 1794-1799, Paris, Seuil, coll. « Points Histoire, Nouvelle histoire de la France contemporaine »,‎ 1972, 246 p. (ISBN 2.02.000654.5 ?)
  • Michel Vovelle (dir.), Le tournant de l'an III. Réaction et Terreur blanche dans la France révolutionnaire, Comité des travaŭ historiques et scientifiques, 1997.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. direktorio en PIV ĉe vortaro.net
  2. Jean Tulard Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, p. 198-199.
  3. Ibid, 1998, p. 702.
  4. J. F,. Bosher, The French Revolution (1988), pp. 226–30
  5. Gershoy, The French Revolution and Napoleon (1964) pp. 303–8
  6. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 198-199.
  7. Fierro, Alfred, Histoire et dictionnaire de Paris (1996), Robert Laffont, p. 608
  8. Loi du 19 vendémiaire, an 4. Tableau de l'emplacement des chef lieux de département, eldonita 1795, 15 paĝoj[1]
  9. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 375.
  10. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 375.
  11. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 378.
  12. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 379.
  13. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 199.
  14. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 202.
  15. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 204-206.
  16. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 564.
  17. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 624.
  18. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 206.
  19. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-210.
  20. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-210.
  21. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-213.
  22. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209.
  23. John Hall Stewart, A Documentary Survey of the French Revolution (1951) pp 654–57
  24. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p 189
  25. R. B. Rose, Gracchus Babeuf: The First Revolutionary Communist (Stanford University Press, 1978)
  26. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 192-194
  27. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 199
  28. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 199
  29. Doyle, Oxford History,pp 324–26
  30. George Rude, The French Revolution: Its Causes, Its History and Its Legacy After 200 Years (1991) p 122
  31. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 223.
  32. Black, p. 173.
  33. Albert Soboul, The French Revolution, 1787-1799: From the Storming of the Bastille to Napoleon, 1975, p. 505.
  34. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977), p. 212
  35. François Furet, The French Revolution, 1770-1814 (1977), p. 181
  36. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 217.
  37. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977), pp 218-219
  38. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 392.
  39. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 393.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]