Dirk Willkommen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dirk Willkommen
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1939 (1939-02-08) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistolingvisto
vdr

Dirk WILLKOMMEN (naskiĝis la 8-an de februaro 1939) estas germana lingvisto kaj esperantisto. Li estas doktoro pri lingvistiko (germane: Dr. phil, fako: nordiaj lingvo kaj literaturo, kromfakoj: fonetiko, eŭropa etnologio. Disertacio: Dirk Willkommen, Ladelunder Dänisch. Phonologie eines Schleswiger Dialekts. Kiel 1977), kaj verkis la plej konatan modernan Esperanto-gramatikon por germanlingvanoj.

Inter la komenco de januaro 1984 kaj la fino de decembro 1986 Dirk Willkommen estis redaktoro de la revuo Esperanto aktuell. Li esperantistiĝis en 1961 (Hamburgo), estas individua membro de UEA ekde 1962, kaj membro de la delegita reto de UEA ekde 1968.

Altlernejaj studoj[redakti | redakti fonton]

Pedagogio/Biologio 1965-1968 Flensburg. Ekzameno: Lerneja instruisto (sekundara ŝtupo)

Nordiaj lingvo kaj literaturo 1969-1977 Kiel (stipendio: Reykjavík/Islando: 1971-1972)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En germana lingvo:

  • Sölring. Phonologie des nordfriesischen Dialekts der Insel Sylt, Amsterdamo - Kiel: Co-Frisica, 1991 - ISSN 0920-3028 (309p.)
  • Nordstrander Platt. Phonologie des Nordstrander Platt. Niederdeutsch in multilingualer Region, Neumünster: Wachholtz Verlag, 1999 - ISBN3 529 04482 2 (225p.)

Krome: artikoloj kaj recenzoj en germana lingvo kaj en Esperanto pri dana, frisa, malaltgermana dialektoj; lingvaj minoritatoj, Esperanto. Inter aliaj:

  • Zur Stellung der Kommunikation bei den Mitgliedern des Bundes Deutscher Nordschleswiger. En: Kai Detlev Sievers (eld.), Beiträge zur Frage der ethnischen Identifikation des Bundes Deutscher Nordschleswiger. Schriftenreihe der Akademie Sankelmark, Neue Folge - Sonderheft. Sankelmark 1975 p. 133-156
  • Der Aufstieg der färöischen Sprache. En: Die Färöer - die entfernten Inseln. Vorträge, gehalten anlässlich der Mitgliederversammlung in Kiel. Selbstverlag des Vereins. Kiel 1993 p. 27 - 42
  • Zur Verschriftung germanischer Kleinsprachen: Sölring, der Dialekt der Insel Sylt. En: US WURK. Tijdskrift foar frisistyk. Nr. 46 (1997) Grins/Groningen p. 169 - 187

Aldone en Europa Ethnica, Vieno; Nordfriesisches Jahrbuch (kunordiganto kaj ĉefredaktoro 1986 kaj 1987), Bräist/Bredstedt, Nordfriesland, Bräist/Bredstedt, kaj alie.

Pluraj artikoloj ekde la sepdekaj jaroj en la revuo Etnismo (Frisoj, Feroaj Insuloj, Sameoj, Groenlando). Averto: Ekzistas reeldono kiel kolekto (2008). Prefere citu nur la originalojn.