Discovery Channel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Discovery Channel
bildo
Ĝeneralaj informoj
Landoj Usono
Komenciĝo de elsendoj 1985
Posedata de Warner Bros. Discovery vd
Lingvo angla lingvo vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj
17 842 366

(stato la 6-a de februaro 2023)

vdr

Discovery Channel estas dismonde spektebla kabla televido, kiu okupiĝas preskaŭ senescepte pri dokumentadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Discovery Channel estis fondita la 17-an de junio en 1985 fare de John Hendricks. La kanalo havis jam tri jarojn poste ĉirkaŭ 32,1 milionojn da abonantoj. En la sekvaj jaroj, la televido pli kaj pli fortiĝis, divastiĝis kaj aperis en multaj landoj. Komence la kanalo sendis programojn nur tag-parte, sed hodiaŭ ĝi donas 24-horan servon kaj estas kaptebla tra satelito aŭ tra la moderna kabla televido.

La televido en 1999 aperis en Germanio kun cifereca aranĝo "Premiere" kaj nun havas tie pli ol 2 milionojn da abonantoj.