Discutindo língua portuguesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Discutindo língua portuguesa ("Diskutante la portugalan lingvon") estas brazila revuo, eldonata de Escala Educacional, kiu temas precipe pri la portugala lingvo kaj kelkfoje pri aliaj lingvoj aŭ ĝeneralaj lingvaj aferoj.

La revuo ekpublikiĝis en 2006 kaj aperas po unu fojon je ĉiuj du monatoj ekde tiam. Ĝi atingas grandan publikon, kvankam ĉefe celas la studentan kaj instruistan arojn. Ĝiaj informoj priparolas la universon de la portugala, diskutante plurajn aspektojn kaj fakojn de la idiomo. La revuo ankaŭ prezentas intervjuojn, debatojn, pripensadojn, recenzojn pri iaj publikaĵoj kaj lingvajn kuriozaĵojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En junio 2007, okaze de 120 jaroj de Esperanto kaj 100 jaroj de Brazila Esperanto-Ligo, aperis ĉe la revuo informo pri Esperanto kaj Zamenhof, krom intervjuo kun Pedro Cavalheiro, tiama prezidanto de BEL.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]