Disfazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La disfazio estas specifika problemo de la alpropriiĝo de parolado. Ĝi signifikas la disan evolvigadon de la kapabloj, per kiuj la infano sensas, interpretas, kaj uzas lingvajn informojn. La simptomoj povas esti pli aŭ malpli severaj, kaj oni ne povas ilin atribui al malkapablo de nespecifika intelektoaŭdmalkapablo. Se oni ne malfruas per la evolvado de la infano, li povas vivi normalan vivon. Plejofte oni ne povas totale kuraci lin, kaj la infano pretendas intensivan aldonan helpon, precipe por lerni legi, skribi, kaj lerni aliajn lingvojn; sed li povas lerni kune la aliaj infanoj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La disfazio povas esti sensa aŭ prononca. Se ĝi estas sensa, la infano manke inteligas kaj prilaboras la lingvon, kvankam li aŭdas pli bone, ol oni laŭ lia parolo pensus. Lia prononco povas esti bona. Se ĝi estas prononca, la parolo mem estas problema, la artikulado estas pli aŭ malpli erara, kaj gramatike malkorekta. Tiuj povas miksiĝi, kaj kuneksisti, sed ili estas rare same severaj.[1]

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ĝiaj karakteraj simptomoj oni povas ofte tre malfacile distingi ĝin el la malfrua parolevolviĝado, kiu signifikas, ke la infano alpropriĝas la paroladon pli malrapide, sed li lernas la lingvon kaj paroladon ĝuste. Estante disfazio la evolviĝado ne estas nur malrapida, sed ankaŭ alia.[2] La simptomoj de disfazio akompanas ĉiun nivelon de lingvo: kaj la plej pli malgrandaj unitoj, la fonemoj kaj la plej pli grandaj unitoj, la frazoj estas disaj. Inter aliaj estas simptomoj dislalio, malkorekta uzo de pre- kaj sufiksoj, intersanĝado de la vortoj en la frazo.[3] Se la disfazio havas sensan karakteron, ankaŭ la parolinteligado kaj legado havas tiujn problemojn.

La kvar jaraj infanoj normale parolas ĝuste. La disfaziaj infanoj komencas paroli malfrue, kaj ofte ne parolas ankaŭ post ilia tria jaro. Ilia parolo restas spontana, la vortostoko kreskas malrapide, ili ofte ludas kun la fonoj, kaj rediras, kiun aliaj diras. Karakteraj estas ankaŭ la restado de vortpartoj, frazoj el unu vorto kaj mansignoj por kompletigi.[4]

Tiuj simptomoj povas resti ankaŭ post multa jaroj, kaj ilin ofte akompanas la simptomoj de disleksio, disgrafio kaj diskalkulio; kaj la perturboj de psiĥkaj funkcioj: tre moviĝemaj, mallertaj, malasiduaj, lacigeblaj. Ankaŭ la perturbo de memorio kaj orientiĝo en la spaco estas ofta, kaj ankaŭ la sensoj estas iom malkapablaj.[5]

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi povas esti hereda, aŭ povas ekiĝi el traŭmato de cerbo, difekto en la utero aŭ dum naskiĝo. Ĝi estas pli ofta ĉe frunaskitoj, ĉar kiu okazis la funaskon, tiu povas okazi ankaŭ disfazion. La frunaskitoj estas ankaŭ pli sentemaj ĉirkaŭ naskiĝo pro ilia malmaturo kaj malgrandeco. Ankaŭ la ĝenerala malrapida evolvado aŭ mallerteco povas okazi ĝin. Ĝi povas esti ankaŭ funkcia, kiu signifikas, ke la ĉirkaŭaĵo de la infano donis malsufiĉan parolekzemplon.[6]

Korigado[redakti | redakti fonton]

La disfazio estas bone korigebla. La familio devas helpi la infanon iri laŭ la normalan vojon de parolevolvo. Ĝi devas atenti la parolodaon de la infano, kaj respondi akurate. La sensa terapio helpas lerni rekoni, kiuj sonoj estas partoj de parolado, kaj kiam oni parolas al la infano.

La terapio enhavas ankaŭ edukadon de movado, ĉar tiu helpas evolviĝi la nervosistemon. La malrapido de la evolviĝado de movado povas antŭsignifiki la disfunkcionojn de komunikado, ĉar la parolo estas ankaŭ tre kompleksa movado. Oni povas nur post la pli grandaj movadoj lerni la malgrandajn movojn. La unua kaj plej pli grava estas, ke la infano volu paroli; la ĉirkaŭaĵo devas iĝi por tiu sekuron kaj amon kun multa ludo kaj onomatopeoj, kaj helpi ola infanon esprimi sin. Kun la lingvo kaj parolo evolviĝas la intelekto kaj socialaj kapabloj.[7][8]

La kerno de la korigado estas la parolterapio. Por la normala evolviĝado de parolo oni devas gvidi la infanon tra la fazoj de parolevolvo. La diferentajn fazojn helpas alaj fakuloj. Tiu enhavas la plilertadon de parolorganoj, plilarĝingadon de vortostoko, kaj la konstruadon de lingva sistemo. Ili ankaŭ evolvas la memoron, la atenton kaj la pensadon. Ili uzas muzikilojn kaj , farbajn bildlibrojn, pupojn, kreativajn konstruilojn, sensajn ludojn, kaj ilojn por evoviĝado de movado. Gravas, ke la terapio estu subjektiva, specifika kaj luda.[9]

La gepatroj povas helpi per multa parolado. Tiu enhavas bonan parolekzemplon, multan rakonton, poemojn, kaj priparoladon de ĉiu agado kaj aktiveco kun la infano. Kun ilia amo, bonveno kaj pacienco, kiu ĝojas ankaŭ pri la plej pli malgrandaj sukcesoj. Tre gravas ankaŭ la normala tagritmo kaj reguleco, kiu helpas la infanon orientiĝi en la vivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Földházi Péterné: A fejlődési diszfázia és következményei iskolás korban.
  2. A megkésett és akadályozott beszédfejlődés megkülönböztetése
  3. Földházi Péterné: A fejlődési diszfázia és következményei iskolás korban
  4. Megkésett és akadályozott beszédfejlődés (diszfázia)
  5. Dvorák Ildikó: Megkésett beszédfejlődés és fejlődési diszfázia
  6. A beszédfejlődés késésének okai
  7. A megkésett és akadályozott beszédfejlődés terápiájáról
  8. Dvorák Ildikó: Megkésett beszédfejlődés és fejlődési diszfázia.
  9. Várhegyi Lászlóné: Diszfázia-terápia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fejlődési diszfázia en la hungara Vikipedio.