Diskodormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskodormo estas tia stato de komputilo (aŭ simila aranĝaĵo), ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la uzanto-seanco estas konservitaj en energi-nedependa memoro, plej ofte, sur fiksita disko.

Tio ebligas «veki» la komputilon, reŝargante la datumojn en ilian laboran memoron, kaj daŭrigi la seancon ekde la stato el kiu okazis la endormigo, sen perdi (ekz-e) la kurantan TTT-paĝon aŭ la pozicion en verkata teksto.

Tia reĝimo precipe gravas por la porteblaj aranĝaĵoj (tekkomputiloj ktp) kies energifonto estas akumulatoro. La energiŝparo per diskodormo ebligas konsiderinde pligrandigi la disponeblon de la aranĝaĵo en aŭtonoma funkciado. Ĝi estas ankoraŭ pli energiŝpara ol dormeto, kvankam la endormiĝo kaj vekiĝo ĉe diskodormo estas procezoj rimarkeble pli longaj.

La esperanta termino[redakti | redakti fonton]

En diversaj lingvoj tiun reĝimon priskribas termino simila al la angla hibernation, sufiĉe klara metaforo, kiu en Esperanto donus vintrodormon. Tamen tia vortokunmeto trudas precizigon, anstataŭigon de la metafora «vintro» per la tute trafa «disko»; tiom pli konvene, ke unu el la anglaj variantoj de la termino estas «suspend-to-disk».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]