Diskriminacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo dirinta "Dio malamegas gejaĉojn"(Homofobio)

Diskriminacio estas malavantaĝigo sen sufiĉa pravigo. Ĝi direktiĝas al iuj homoj aŭ homgrupoj, precipe al minoritatoj kaj malfortuloj. Diskriminacio okazas pro diversaj karakterizaĵoj, ekzemple pro sekso (vidu seksismo), raso (vidu rasismo kaj kontraŭjudismo), nacieco (ksenofobio), politiko, seksa orientiĝo (homofobio), seksa identeco, handikapulohaŭta koloro. Ofte ĝi fontas el manko de la toleremoantaŭjuĝoj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Afiŝo pri rasapartigita strando dum la sistemo de apartismo en Sudafriko.

Rasismo konsistas el kaj antaŭjuĝo kaj diskriminacio bazita en soci-perceptoj de biologiaj diferencoj inter popoloj. Ĝi ofte prenas la formon de sociaj agoj, praktikoj aŭ kredoj, aŭ politikaj sistemoj kiuj konsideras malsamajn rasojn kiel vicigitaj tiel ke ili estas pli superaj aŭ pli malsupraj unu ĉe la aliaj, surbaze de supozitaj komunaj heredaj trajtoj, kapabloj, aŭ kvalitoj. Oni ankaŭ povas diri ke membroj de malsamaj rasoj devus esti traktitaj alimaniere.[1][2][3] En sociologio, rasigado aŭ etnigado estas la procezo atribui etnajn aŭ rasajn identecojn al rilatoj, sociaj praktikoj, aŭ grupoj, kiuj ne tiel identiĝis.[4]

Klasismo estas antaŭjuĝo aŭ diskriminacio bazita sur ies aparteno aŭ neaparteno al iu socia klaso. Ĝi inkludas individuajn sintenojn, kondutojn, politikajn sistemojn, kaj praktikojn, starigitaj por profitigi membrojn de unu socia klaso malfavore al aliaj homoj.[5] Ĝenerale, klasistoj supozas, ke ili apartenas al alta klaso, kaj konsekvence penas profitigi la interesojn de tiuj, kiuj apartenas al la sama klaso, kaj malprofitigi la interesojn de tiuj, kiuj ne apartenas al ĝi.

Kapablismo, malkapablismo, kontraŭmalkapablismo aŭ handikapismo estas diskriminado kaj socia antaŭjuĝado pri homoj kun malkapabloj. Kapablismo karakterizas homojn kiel difinitaj per siaj malkapabloj kaj kiel malsuperaj al la nemalkapabluloj.[6] Samtempe al tiuj homoj, pro tiu sinteno, iuj perceptitaj kapabloj, lertaĵoj, kaj/aŭ karakteraj trajtoj estas asignitaj aŭ negitaj. Diskriminado kontraŭ homoj, kies malkapablo estas psika, ankaŭ pli precize nomiĝas sanpsikismo aldone al kapablismo.

Diskriminacio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Diskriminacio kontraŭas unu el la bazaj principoj de demokratio, la egalecon de ĉiuj homoj kiel homaj rajtoj. Sekve en la konstitucioj de demokratiaj ŝtatoj aŭ institucioj trovigas kutime iuj kontraŭdiskriminaciaj artikoloj.

La Eŭropa Konstitucio malpermesas diskriminacion i.a. per artikolo II-81:

Ĉiu diskriminacio, precipe tiu pro sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetikaj karakterizaĵoj, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, financa situacio, naskiĝo, handikapo, aĝo aŭ seksa orientiĝo, estas malpermesita.

En la praktiko la limo inter permesita distingo kaj malpermesita diskriminacio povas esti flua. Krome povas ekzisti konflikto inter la libereco de la individuo (aŭ religia libereco) kaj la deziro protekti homojn kontraŭ diskriminacio.

Rilate al multaj demandoj pri eventuala diskriminacio ankaŭ toleremaj kaj senantaŭjuĝaj homoj povas havi diversajn opiniojn:

  • Ĉu asekuroj rajtu oferti malsamajn tarifojn por viroj kaj virinoj, ekzemple ĉar virinoj vivas averaĝe pli longe ol viroj, aŭ ĉar ili kaŭzas malpli da trafikaj akcidentoj? (Multaj ŝtatoj toleras tian distingon, se la asekura kompanio povas bazi ĝin sur statistikaj esploroj.)
  • Ĉu la romkatolika eklezio rajtu malpermesi ordinon de virinoj?
  • Ĉu samseksaj paroj havu plenan egalrajtecon al diversseksaj paroj ekzemple ankaŭ rilate al la adopto de infanoj?
  • Ĉu minoritataj lingvoj estu egalrajtaj al majoritata lingvo ankaŭ kiam tio kaŭzas altajn kostojn?

Malrekta diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Krom rekta diskriminacio ekzistas ankaŭ malrekta diskriminacio kaj dunga diskriminacio. Ekzemple la malavantaĝigo de partatempaj dungitoj estas malpermesita en Eŭropa Unio pro tio, ke ĝi diskriminacias virinojn (kiuj ofte laboras pro familiaj kaŭzoj malpli ol ĉirkaŭ 40 horojn semajne). Sekve firmaoj en Eŭropa Unio ne rajtas promesi entreprenan pension aŭ aliajn socialajn avantaĝojn nur al plentempaj dungitoj.

Pozitiva diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo pozitiva diskriminacio.

Por kompensi malavantaĝigojn, kelkaj ŝtatoj aŭ institucioj enkondukis la regulon, ke iuj postenoj estu okupataj almenaŭ je iu difinita procentaĵo de virinoj, aŭ ke grandaj firmaoj donu almenaŭ iun procentaĵon de siaj laborlokoj al handikapuloj. Tian regulon, kiu povas konduki al avantaĝigo de antaŭe diskriminaciita homgrupo, oni nomas pozitiva diskriminacio.

Ĉiutagaj diskriminacioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dunga diskriminacio kaj Loĝdiskriminacio.

Dunga diskriminacio estas formo de diskriminacio bazita sur raso, sekso, religio, nacia origino, fizika aŭ mensa handikapo, aĝo, seksa orientiĝo kaj genra identeco de dungantoj. Loĝdiskriminacio rilatas al la diskriminacio, kiu influas la kapablon de persono lupreni aŭ aĉeti nemoveblaĵon.

Internaciaj traktatoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj dokumentoj de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiuj temas pri diskriminacio estas jenaj:

Citaĵo
 Artikolo 1, Celo.- Ĉi Konvencio havas la celon protekti kaj certigi la plenan kaj egalan ĝuadon de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de personoj kun malkapabloj surbaze de egaleco kun la aliaj. 

Esperanto kaj diskriminacio[redakti | redakti fonton]

La temo diskriminacio multrilate tuŝas ankaŭ la Esperanto-movadon.

Diskriminacio kaj la esperanta kulturo[redakti | redakti fonton]

Jam Zamenhof turnis sin en sia traktaĵo “Homaranismo” de 1913 per la sekvaj vortoj kontraŭ diskriminacio:

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Kvankam Zamenhof emfazis, ke la homaranismo estas nur lia privata opinio, la malakcepto de diskriminacio verŝajne jam pli frue kaj pli profunde enradikiĝis en la esperanta kulturo ol en la plej multaj naciaj kulturoj.

Seksismo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje Esperanto estas nomata seksisma lingvo pro tio, ke ĝi enhavas nur inan, sed ne viran sufikson (Sed estis prefikso : "Vir"), kaj ke la viran pronomon “li” oni ofte uzas ankaŭ en neŭtrala signifo (vidu ankaŭ iĉismo, riismo, hiismo). Ekzistas diversaj opinioj pri tio, ĉu tio signifas gravan, malgravan aŭ nenian diskriminacion de virinoj.

Lingva diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Vidu sub lingva diskriminacio/lingvismo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Diskriminacio estis la ĉeftemo de la 65-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1980 en Stokholmo. Kelkajn jarojn poste UEA eldonis prelegaron pri la kongresa temo: Diskriminacio, red. R. Corsetti, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1984 (ISBN 929017031X).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Racism Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Oxford Dictionaries
  2. "Racism" in R. Schaefer. 2008 Encyclopedia of Race, Ethnicity and Society. SAGE. p. 1113
  3. Newman, D. M.. (2012) Sociology : exploring the architecture of everyday life, 9‑a eldono, Los-Anĝeleso: SAGE, p. 405. ISBN 978-1-4129-8729-5. “racism: Belief that humans are subdivided into distinct groups that are different in their social behavior and innate capacities and that can be ranked as superior or inferior.”.
  4. OMI, Michael; Howard Winant. Racial formation in the United States: from the 1960s to the 1980s. ISBN 0-7102-0970-3.
  5. ↑ KADI, Joanna. (1996) Thinking Class. ISBN 0-89608-548-1.
  6. LINTON, Simi. (1998) Claiming Disability Knowledge and Identity, p. 9.
  7. La Declaración Universal de Derechos Humanos alirita la 19an de aprilo 2020, 6a de oktobro 2015 en www.un.org.