Diskurso apud Gettysburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Address delivered at the dedication of the cemetery at Gettysburg
La nura foto de Lincoln dum la diskurso.
La nura foto de Lincoln dum la diskurso.
parolado
Aŭtoroj
Aŭtoro Abraham Lincoln
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a de novembro 1863
vdr

La Diskurso apud Gettysburg estas parolado de usona prezidento Abraham Lincoln de la 19-a de novembro 1863 dum la Usona Enlanda Milito je la okazo de la dediĉo de la Nacia Tombejo de Soldatoj ĉe Gettysburg, Pensilvanio. Ĉi tiu tombejo lokiĝis kie la grandega batalo de Gettysburg estis batalita kie pli ol 23,000 usonaj soldatoj mortiĝis, vundiĝis, aŭ kaptiĝis. La mallonga parolado konsistas el nur 10 frazoj kaj 272 vortoj. Tamen, kun la parolado "Mi havas Revon" de Martin Luther King, ĝi estas ofte konsiderita unu el la plej grandaj paroladoj en la angla lingvo. Ironie la parolado de Lincoln ne estis la ĉefparolado de la tago. Ĉi tiu honoro apartenis al ŝtatisto Edward Everett, kiu estis konsiderita tiutempe la plej bona usona oratoro. Lia parolado daŭris du horojn, sed aktuale estas malfama. Post la ceremonio, Everett laŭdis Lincoln-n en letero en kiu li diris, "Mi devus esti gaja se mi povus memflati ke mi alproksimiĝis al la centra ideo de la okazo, en du horoj, kiel vi faris en du minutoj."

La precizaj vortoj de la parolado estas nesciataj ĉar ekzistas kvin malsamaj versioj de la parolado en la skribkaraktero de Lincoln. La jena versio estas tiu kiu estas gravurita sur la muro de la Lincoln-monumento.

La oficiala versio[redakti | redakti fonton]

Four score and seven years ago our fathers brought forth on this continent a new nation, conceived in liberty and dedicated to the proposition that all men are created equal.
Now we are engaged in a great civil war, testing whether that nation or any nation so conceived and so dedicated can long endure. We are met on a great battlefield of that war. We have come to dedicate a portion of that field as a final resting-place for those who here gave their lives that that nation might live. It is altogether fitting and proper that we should do this. But in a larger sense, we cannot dedicate, we cannot consecrate, we cannot hallow this ground. The brave men, living and dead who struggled here have consecrated it far above our poor power to add or detract. The world will little note nor long remember what we say here, but it can never forget what they did here.
It is for us the living rather to be dedicated here to the unfinished work which they who fought here have thus far so nobly advanced. It is rather for us to be here dedicated to the great task remaining before us--that from these honored dead we take increased devotion to that cause for which they gave the last full measure of devotion--that we here highly resolve that these dead shall not have died in vain, that this nation under God shall have a new birth of freedom, and that government of the people, by the people, for the people shall not perish from the earth.

La Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Antaŭ okdek sep jaroj niaj patroj fondis sur ĉi tiu mondoparto novan nacion, kiu estis konceptita en libereco kaj dediĉita al la propono ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj.

Nun, ni engaĝiĝas en grandega enlanda milito por ekscii ĉu tiu nacio, aŭ iu nacio, tiele konceptita kaj dediĉita povas longtempe daŭri. Ni kunvenis sur grandegan batalkampon de ĉi tiu milito. Ni venis por dediĉi parton de ĉi tiu kampo kiel fina ripozejo por tiuj kiuj ĉi tie donis sian vivon por ke tiu nacio vivu. Estas tute taŭge kaj konvene ke ni farus tion. Tamen, en pli granda senco, ni ne povas dediĉi, ni ne povas sanktigi, ni ne povas beni, ĉi tiun terenon. La kuraĝuloj, ĉu vivaj ĉu mortaj, kiuj luktis ĉi tie sanktigis ĝin multe pli altnivele ol povus nia mallerta kapablo pligrandigi aŭ malgrandigi ĝin. La mondo apenaŭ atentos nek longtempe memoros tion, kion ni diras ĉi tie, sed ĝi neniam povos forgesi tion, kion ili faris ĉi tie.
Estas por ni vivantoj, male, esti ĉi tie dediĉitaj al la nekompleta laboro, kiun tiuj kiuj batalis ĉi tie jam tiel noble progresigis. Estas, male, nia devo dediĉiĝi al la grandega restanta tasko antaŭ ni; ke ni ekhavu de ĉi tiuj honorindaj mortintoj eĉ pli altan inspiron por la kaŭzo por kiu ili donis sian finan, plenan mezuron de sindono, ke ni ĉi tie plej solene decidu ke ĉi tiuj mortintoj ne mortis vane; ke ĉi tiu nacio sub Dio havu novan naskigon de libereco; kaj ke regado de la popolo, fare de la popolo, kaj por la popolo ne malaperos de la tero.