Diskutkunvenoj de KEJ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Diskutkunvenoj estis renkontiĝoj organizitaj de Kataluna Esperanto-Junularo en la komenco de la 1990-aj. Ili arigis kelkdekon da homoj ĉirkaŭ temo ligita al Esperanto kaj elstaris pro la ampleksaj dosieroj, kiujn surloke ricevis la partoprenontojn. Ĉefaj organizantoj estis Gemma Armadans i Gil kaj Xavier Rodon i Morera.

Listo de Diskutkunvenoj[redakti | redakti fonton]

  1. 7-an - 8-an de marto 1992. Can Rocavell, Lliçà d'Amunt, Vallès Oriental. Temo: "Kulturaj valoroj de Esperanto"
  2. 28-an - 29-an de novembro 1992. Can Fulló, Òrrius, Maresme. Temo: "Informado"
  3. 30-an de oktobro - 1an de novembro 1993. La Farga, Sant Celoni, Vallès Oriental. Temo: "Sekso en Esperanto"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]