Diskuto:Ĉeĉena konflikto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi iom dubas pri la nomo de la artikolo. Tio certe ne estis la "rusa-ĉeĉena" konflikto, ĉar ambauflanke ĝin partoprenis reprezentantoj de pluraj etnoj kaj ekde 2002 tio estas ĉefe ĉeĉenoj mem. Fakte nun ili batalas jam ne por sendependiĝo de Ĉeĉenio (ĝi de facto ĝuas ĝin, ricevante abundajn subvenciojn sen pagi impostojn al la federacia buĝeto), sed por starigo de kaŭkaza ĥalifato, do iliaj malamikoj estas ĉiuj neislamistoj. Rusoj preskaŭ tute mankas en tiu respubliko, do je 99% kazoj la teroristoj atakas ĉeĉenojn kaj aliajn kaŭkazanojn (Terorisma atako en Beslano estas bona ekzemplo, ĉar inter 334 viktimoj apenaŭ troveblas pli ol deko da rusaj nomoj). Batalo por libereco antaŭlonge transformiĝis al la islamisma ĝihado kaj laŭ mia opinio la artikola nomo respegulu tiun realon.--RG72 (diskuto) 08:02, 11 Dec. 2015 (UTC)