Diskuto:Ĉeĥlingva literaturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nun proponata divido aspektas al mi stranga. Se iu ene de Ĉeĥio verkas latine, laŭ mi tio ne estas ĉeĥlingva literaturo, sed latinlingva literaturo. Laŭ mia kompreno ĉeĥlingva literaturo estas literaturo en la ĉeĥa lingvo, verkite de kiu ajn kie ajn. --PaulP - Disk. 18:22, 10. Mar 2009 (UTC)

Kion diras al vi mezepoko, kiam oni verkis plejparte latine, ne nur sur teritorio de Ĉeĥio. Pri la germana validas la samo, sed en alia periodo de la historio de Ĉeĥio. Kerio 18:45, 10. Mar 2009 (UTC)
Ne, mi supozas, ke vi miskomprenis la terminon "Ĉeĥlingva literaturo". Mi vidas, ke vi tradukis la tekston el la ĉeĥa "Česká literatura", sed "Česká literatura" estas Ĉeĥa literaturo, kaj ne Ĉeĥlingva literaturo. Via teksto estas perfekta por la artikolo "Ĉeĥa literaturo" sed ne por artikolo "Ĉeĥlingva literaturo". Ĉu vi komprenas, kion mi celas? Via ekzemplo de Kafka estas tre trafa: Kafka certe apartenas al la ĉeĥa literaturo, sed ne al la ĉeĥlingva literaturo, ĉar li ja ne verkis ĉeĥe.
Do mi proponas, ke vi metu vian tekston en la artikolo Ĉeĥa literaturo kaj forprenu ĝin tie ĉi. --PaulP - Disk. 19:05, 10. Mar 2009 (UTC)
Alidirektu tiun ĉi paĝon al ĉeĥa literaturo kaj la problemo estos for. Cetere, ĉi tien ligas intervikio al cs: Kerio 19:09, 10. Mar 2009 (UTC)