Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/Nova aspekto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En junio pluraj vikipediistoj ( Tlustulimu, Mutichou, AL) prilaboris projektojn por plibeligi la ĉefpaĝon. Iam iu (Alaŭdo) proponis baloton kaj ekorganizis ĝin. Sed ne longe post tio iu alia (Marcos) protestis ke la baloto estas kontraŭregula. Plibonigantoj iom plulaboris. Tre malmultaj uzuloj voĉdonis ... kaj la projekto ŝanĝi la ĉefpaĝon ne plenumiĝis ! Laste (en aŭgusto) iu alia (Thomas Guibal) denove prilaboras novan ĉefpaĝon kaj Kerio proponas ke la projekto de Thomas estu montrita kiel nova ĉepaĝo sendiskute. Tamen mi ŝatus ke la penoj de la aliaj ne estu simple forgesitaj kaj ignorataj. Tial mi proponas ke ni faru baloton por elekti la plej ŝatatan projekton. Ĉar la projektoj povas esti taksataj laŭ ties diversaj ecoj, mi proponas ke ni apartigu tiujn ecojn, kaj ke fine la nova ĉefpaĝo provu sintezi ilin ĉiujn. Arno Lagrange @ 11:03, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi siatempte retiris la menciitan version kaj proponis iom korektitan varianton: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3. Kore --Tlustulimu 17:46, 1. Sep 2008 (UTC)
Mi ankaŭ faris proponon surbaze de la lasta propono de Tlustulimu: Ĉefpaĝo/propono de Marcos. Marcos 21:41, 1. Sep 2008 (UTC)
Laŭaspekte la propono de Marcos estas tute sama kiel tiu de Tlustulimu, sed la aranĝo de la sekcioj estas tute malsama, ĉu ne ? Arno Lagrange @ 22:04, 1. Sep 2008 (UTC)

Propono de metodo[redakti fonton]

Dankon al Arno pro tiu sinteza laboro. Sed kiel ekzakte ni interkonsentos pri la nova ĉefpaĝo el tiu tabelo ? Mi proponas la jenon : ĉar estas nuntempe 7 proponitaj ĉefpaĝoj (inkluzive de la nuna), ĉiu interesita uzanto sciigu siajn preferojn koncerne la ĝeneralan prezenton de la ĉefpaĝo (koloroj, strukturo, bildoj) : al la plej bona li donu "1", al la malplej li donu "7". Tio ne estus definitiva baloto sed jam evidentigus la plejofte preferatan prezenton (kiu do estus tiu kun la malplej multaj poentoj).

Ni sekve diskutos kaj interkonsentos pri ŝanĝeblaj/korektendaj detaloj pri la enhavo de la preferata paĝo (precipe pri la loko de la variaj sekcioj, pri la kreado aŭ forigo de sekcioj, pri la taŭgeco de ligiloj, ktp...). Por tio utilos konsideri la ĉefpaĝojn, kiuj atingis la duan kaj trian rangojn, kaj repreni ties plej bonajn ideojn. Kion vi opinias pri tiu ĉi metodo ? Kore, Thomas Guibal 06:40, 2. Sep 2008 (UTC)