Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝi plaĉas al mi. Sok Na Men Sui Lui 10:02, 30. Nov 2006 (UTC)

Al mi multe plaĉas la proponita aspekto, sed mi ne tre ŝatas la enhavajn ŝanĝojn:
  • Mankas ekvivalento al la nuna ligilaro "Vikiejo".
  • Daŭre estu artikolo de la semajno kaj kunlaboraĵo de la semajno, ne de tago aŭ monato.
Marcos 19:45, 25. Dec 2006 (UTC)

Saluton. Al mi nur plaĉas la aspekto, sed ne la kodigo per <tabel>, <td> kaj aliaj tabelaj etikedoj. Tio estas laŭ mia penso kodado de retpaĝaro kiel en la 1990aj jaroj. Nuntempe pli bonas maniero, en kiu oni ne misuzas tabelojn por aranĝi pli ol unu kolonon. Tian skizon de ĉefa paĝo mi metis en la suprasoraban vikipedion: hsb:Hłowna strona/naćisk. Ĝi uzas ŝablonon por ĉiu <div>-kesto. Mi pensas, ke la nuna aspekto certe estas realigebla per <div>-kestoj anstataŭ tabelo; eble eĉ per baza ŝablono. Krome por la superskriboj nur taŭgas laŭ HTML-sintakso <h1> ĝis <h6>. Ekzemplo por tia kodigo eĉ ekzistas jam en la esperantovikipedio, nome la projektopaĝo por ŝablonoj: Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono. Sed mi proponas, ke ni prenu la ŝablono el hsbwp, ĉar ĝi estas en la ŝablona nomspaco kaj estas iom pli fleksebla havante pli da parametroj. Mi povus aranĝi la ŝablonon, ĉar mi ja aranĝis ĝin en hsbwp: hsb:Předłoha:Kašćik z předłohu (laŭvorte: Ŝablono:Kesto kun ŝablono). Kore --Tlustulimu 18:03, 2. Nov 2007 (UTC)

Saluton. Mi intertempe aranĝis la bazan ŝablonon: Ŝablono:Ĉefpaĝo kesto2 kaj novan version por la ĉefpaĝo: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Sed pro la tabela desino de la origina versio ankoraŭ restis kelkaj tabeletoj, kiujn mi ankoraŭ forigos laŭeble. Bonvolu skribi viajn komentojn sur la tiean diskutopaĝon: Diskuto:Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Krome mi ankoraŭ transprenos ion el la aktuala Ĉefpaĝo. Viaj proponoj kaj sugestaj estas bonvenaj. Kore --Tlustulimu 21:27, 2. Nov 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Intertempe mi aldonis la nunajn enhavojn de la aktuala ĉefpaĝo uzante ties subŝablonojn. En kelkaj ŝablonoj estas ankoraŭ tabeloj, sed la sentabela skemo per helpo de baza ŝablono ({{Ĉefpaĝo kesto2}}) bone funkcias. Viaj proponoj kaj sugestoj estas bonvenaj. Kore --Tlustulimu 19:20, 15. Dec 2007 (UTC)