Diskuto:Ĝarkando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ĝarkhando)

"Ĝharkhando" apenaŭ prononceblas, sencus pli simpla nomo "Ĝarkhando". La paralela kazo de subŝtato antaŭe en Esperanto nomita "Ĉhatisgaro" pro tio estis alinomita al Ĉatisgaro. Simila alinomigo ĉi tie sekvu laŭ la antaŭa modelo. Por komparo oni vidu la nomon en lingvoj kiuj sisteme adaptas nomojn laŭ prononco: ekzemple en la rusa la nomo estas Джаркханд (=dĵarkĥand, ekvivalento al ĝarkhand, ĉar en la rusa ĝ skribiĝas Дж/dĵ, kaj "ĥ" estas anstataŭo de neekzista "h", ĉiukaze sen aldona h aŭ ĥ antaŭ la unua vokalo a), kaj en aliaj lingvoj de cirila alfabeto same. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 3 feb. 2017 (UTC)[Respondi]


Laŭ Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj nun proponiĝis plia ŝtupo de simpligo, pri kiu mi (ThomasPusch) tre kontentas:

Propono de Ĝarkhando => Ĝarĥando => Ĝarkando. Kialo: erara esperanta transliterumo. Bonvolu noti, ke la alia proponita transliterumo (t.e., «Ĝharkhando») estus eĉ pli erara. — Amike, Super nabla (diskuto) 23:08, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ la angla Vikipedio, la prononco de la hindia nomo estas [d͡ʒʱɑːɾkʰəɳɖ], do ĝharkhand estus ia transskribo de tio. Laŭ Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto, ख estu esperantigita nek per kh nek per ĥ, sed per simpla k, do mi supozas, ke estu Ĝarkando. Lingvano (diskuto) 09:21, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: ĉau, @Lingvano 👋🏽. Surbaze de anglalingva paĝo pri prononco de la hindia (alklaku ĉi tie) ekzistas malsamaj manieroj por prononci 'ख', depende de la dialektoj, sed laŭ la opinio de tiu paĝo la plej «norma» sono estas /x/ (do la esperanta 'ĥ'); ankaŭ mi, kun mia tre malbona hindia, opinias ke 'ĥ' estu pli kutima prononco de tiu litero. Ekzemple, aŭskultu la prononcon de «Beĥajali» (बेखयाली/Bekhayali) komence de ĉi tiu Jutuba filmetoSuper nabla (diskuto) 14:45, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Eĉ la preciza prononco de झारखंड apenaŭ gravas por decidi pri la ĝusta esperantigo, des malpli la preciza prononco de aliaj vortoj, kiuj enhavas la saman (aŭ similan?) literon! (Mi rapide esploris en la reto: ŝajne la sono /x/ venis en la hindian de la persa; kelkaj parolantoj de la hindia uzas /x/, dum aliaj uzas /kʰ/ anstataŭe. Por skribi la sonon /x/ oni uzas modifitan formon de la litero por /kʰ/. Se mi ĝuste komprenis, oni aldonas punkton sube. Sed la vorto झारखंड ne havas tiun punkton, do ... Ĉiuokaze, tiaj detaloj ne multe gravas. Oni ne esperantigas laŭ la preciza prononco.) Lingvano (diskuto) 15:33, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Laŭ io, kion mi ĵus trovis en la reto, «Beĥajali» estas ne बेखयाली, sed बेख़याली, do kun la punkto, kiu ŝanĝas /kʰ/ al /x/. Lingvano (diskuto) 15:40, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute ne komprenas la frazon «Eĉ la preciza prononco [...] apenaŭ gravas por decidi pri la ĝusta esperantigo»; do surbaze de kio vi intencas esperantigi vortojn? Ĉiukaze vi pravas pri la malsameco inter 'ख़' (kun punkto) kaj 'खं' (sen); do la titolo estu Ĝarkando. — Super nabla (diskuto) 16:12, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Favore de Ĝarkando. — Super nabla (diskuto) 16:12, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝarkando. Lingvano (diskuto) 16:26, 13 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite per renomo al Ĝarkando. Ankaŭ kategorion "Ĝharkhando" ankoraŭ necesas adapti, kaj estas multegaj dubindaj ruĝaj ligiloj en la artikolo, ne nur mislingvaj kiel "Serikela Kharsawan" kaj "East Singhbhum" (anglan vorton [I:st] facile eblus traduki al eo, kaj literoj/literokombinoj kiel "kh" kaj "w" tute ne ekzistaj en Esperanto ankaŭ aspektas mislokaj ĉi tie), pri subunuoj kaj pri multaj lingvoj, sed eĉ estas tute fuŝaj vortoj kiel la ruĝaj "Hindo-Ariaj lingvoj", kiu supozeble celu al hindarjaj lingvoj. Ankoraŭ multe da laboro tie... ThomasPusch (diskuto) 12:28, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]