Diskuto:Ĵalabija
Aspekto
Enom(ig)o
[redakti fonton]Mi ne certas ĉe Ĵalabija, Galabija aŭ Ĝalabija (verŝajne ne Jalabija). Vidu Esperantigo de vortoj el araba fonto, kaj tie "ج iĝas ĝ aŭ ĵ aŭ g depende de la dialekto"
Sj1mor (diskuto) 08:02, 23 dec. 2024 (UTC)
- Laŭ mi ĉi tio estas bona ekzemplo, kial nia amasa duon-Esperantigo de arabaj vortoj malutilas. Pli bone estus adopti unu el la internacie plej normaj latinigaj sistemoj. Ni nun malrespektas niajn proprajn rekomendojn: Esperantigo de vortoj el araba fonto diras "Atentindas, ke en la vikipedio en Esperanto prefere ne enkondukiĝu novaj esperantigoj de vortoj kiuj ne jam estas uzataj en la esperantlingvaj literaturo aŭ amaskomunikiloj. Pro tio por esperantigo de nacilingva nomo prefere notiĝu ekstera(j) referenco(j)." Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj, "transliterigu" estas nur la lastprioritata metodo, uzenda nur kiam neniu alia metodo eblas. Arbarulo (diskuto) 15:47, 23 dec. 2024 (UTC)