Diskuto:Ŝlagro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi faras pli da senco limigi la signifon de "ŝlagro" al la signifo de la germana "Schlager" (kanto kun harmonia melodio kaj facila, ofte humora aŭ emocia, teksto), kaj uzi "furorkanto" kiel esprimon por ajnaj furoraj kantoj sendepende de la muzikspeco. "Furorkanto" ja estas tre kutima vorto en tiu signifo, kaj "ŝlagro" klare rilatas al la germana "Schlager", eĉ se multaj Esperantaj vortaroj difinas ĝin simple kiel furorkanton. Konklude, ĉi tiu artikolo laŭ mi estu titolata furorkanto, kaj sub la titolo ŝlagro ni komencu artikolon similan al la germana de:Schlager. Marcos 16:07, 26. Feb 2010 (UTC)

Vidu ankaŭ la diskuton en Vikipedio:Forigendaj artikoloj de julio 2023 pri la du terminoj "furorkanto" kaj "ŝlagro". Baze ĝi konfirmas la supran proponon de Marcos, kaj nur fiksis al kiuj alilingvaj vikipediaj paĝoj ligu la du esperantaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 12:29, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]