Diskuto:Ŝnapso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana vorto "Ŝchnaps" estas neformala vorto kun la signifo "brando". Ĝi ne estas unuopa speco de brando. Ankaŭ la interlingve ligitaj artikoloj ne skribas ke temas pri unuopa speco. Laŭ mi la tuta artikolo ne estas enciklopedia ĉi tiel. Prefere oni faru el ĝi plusendilon al brando, kaj transprenu iom de la enhavo tien. Kion opinias la aliaj? Marcos 22:12, 15. Mar 2010 (UTC)

Mi konsentas. Mi havas la impreson, ke al kelkaj slavoj plaĉas la esprimo "ŝnapso" kiel ŝerca sinonimo de "brando", sed tio povas esti antaŭjuĝo. Kiel ajn, ne estas kialo por aparta artikolo. – Umbert' 22:18, 15. Mar 2010 (UTC)