Diskuto:Ĥordo (geometrio)
(Alidirektita el Diskuto:Ŝnuro (geometrio))
NPIV preferas la terminon ŝnuro, kiu estas etimologie klara (simile al la ŝnuro de pafarko):
- ŝnur/o ② (matematiko) La streko inter du punktoj de arko. [1]
- kord/o ② (matematiko, evitinda) ŝnuro ②. [2]
- ĥord/o (biologia termino, chorda dorsalis) [3]
Krome, notu ke ekz. la franca (corde), itala (corda), ĉina (弦), ktp. terminoj povas simple signifi la fizikan ŝnuron.