Diskuto:Vakajamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ŭakajama)

Mi ĵus aldonis intervikiajn ligilojn, do ligojn al alilingvaj vikipediaj artikoloj pri la sama urbo, kaj pensas ke la artikolo nomiĝu simple "Ŭakajama" (kiel en plej multaj aliaj lingvoj). La apartigilo, kiu nur distingas inter urbo kaj gubernio, povus ricevi la nomon "Ŭakajama (apartigilo)", sed fakte alternativo estas tute forpreni ĝin: Apartigilo inter nur du paĝoj ne estas tre necesa - se temus pri 10 aŭ 20 samtitolaj artikoloj, aspektus aliel. Bona alternativo estas simple paĝosupre aldoni uzon de ŝablono {{Tiu ĉi artikolo}}. --Aidas (diskuto) 14:19, 29 Maj. 2013 (UTC)

Mi konsentas. La japana apartiga listo ankoraŭ mencias la fervojan ĉefstacion de Ŭakajama, sed tiu temo klare apartenas al la urbo. Se en la Esperanta vikipedio plimultiĝus tiaj artikoloj pri urbaj konstruaĵoj aŭ institucioj, sufiĉas kategorio pri la urbo por kolekti ĉiujn. En la artikolo pri la urbo, la gubernio estas menciata tuj en la dua frazo; en la artikolo pri la gubernio, la urbo menciiĝas en la unua frazo ... laŭ mi tial eĉ la ŝablono {{Tiu ĉi artikolo}} ne necesas. --ThomasPusch (diskuto) 18:14, 29 Maj. 2013 (UTC)