Diskuto:Aĝo de konsento por seksumado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estus pli bone precizigi la titolon? La nuna titolo diras nenion pri tio, pri kio oni devus konsenti. Kerio 17:07, 7. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi tia titolo estas valida. Bonvolu kontroli titolojn pri ĉi-tiu temo en alialingvaj versioj de Vikipedio. --Fiskot (diskuto) 17:25, 7. Feb 2009 (UTC)

Rajt(ig)i[redakti fonton]

Aĝo de konsento ne estas aĝo kiam homo rajtas seksumi (kiel estas skribite), sed aĝo kiam homo ekhavas rajton seksumi. Ĉu vorto rajtigi estas malbona por esprimi "ekhavado rajton"?

Se aĝo de konsento estus aĝo kiam homo rajtas seksumi en artikolo ne povus esti skribite "ĉe plej multe da ŝtatoj ĉi tiu aĝo estas inter 15 kaj 18 jaraĝo, sed en kelkaj estas inter 12 kaj 21 jaraĝo"... --Fiskot (diskuto) 17:14, 7. Feb 2009 (UTC)

Ĉu mi jam atingis aĝon, kiam mi povas konsenti kun vi pri politiko, pri fiŝkaptado? Tio estas ankaŭ aĝo de konsento. Kerio 17:28, 7. Feb 2009 (UTC)

Mi ne komprenas Vian argumentadon. Rimarku: se aĝo de konsento estas aĝo kiam Vi rajtas seksumi kaj, kiel oni povas legi en artikolo, ĉe plej multe da ŝtatoj ĉi tiu aĝo estas inter 15 kaj 18 jaraĝo, sed en kelkaj estas inter 12 kaj 21 jaraĝo, ĉiuj post 21 jaraĝo ne povas seksumi... Tio estas malvero. Adk estas momento kiam homo ekhavas rajton, ne tempo kiam rajtas. --Fiskot (diskuto) 17:38, 7. Feb 2009 (UTC)

Kie oni parolas en la titolo, ke temas pri seksumado? Ekvidinte tiun ĉi titolon en Lastaj ŝanĝoj mi ne sciis, pri kio temas. Eble tio estas ia naciismo, simila al tiu: Ĉu mi povas peti? (Foje mi diris tiun ĉi frazon al esperantistino kaj tiu ne sciis, pri kio mi estas petanta. Memkompreneble, ke tiam ludis muziko kaj ni estis en balo.) Nu, ĉu vi scias, pri kio temas? En la ĉeĥa tio signifas Smím prosit? kaj ĝi signifas, ke la petanto dece postulas virinon danci kun la petanto. Do, ankaŭ mi ne komprenas, kio sigifas la frazo Aĝo de konsento sen ia ajn klarigo. Se la titolo nomiĝus Aĝo de konsento por seksumado, ĉio estus klara. Kerio 18:11, 7. Feb 2009 (UTC)
Nur kelkaj lingvoj havas tian malprecizan titolon, aliaj havas precizan. Mi kiel Kerio opinias ke la titolo devus esti pli klara kia Aĝo de konsento por seksumado AL @ 18:23, 7. Feb 2009 (UTC)
Fakte, eble oni povas klarigi titolon - estus pli hele. Tamen ĉi-tio ne estos solvo de problemo, kiun mi tuŝis en tiu-ĉi sekcio (ĉu homoj malpli junaj ol 21 ne rajtas seksumi?) --Fiskot (diskuto) 18:52, 7. Feb 2009 (UTC)

Mi proponas ŝanĝi la titolon al Limaĝo por seksumado, ĉar "aĝo de konsento" estas iom nekutime esprimo en Esperanto. -- Robert Weemeyer 12:13, 12. Jun 2010 (UTC)