Diskuto:Auroville

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Aŭrorurbo)

En la teksto aperas jena teksto: "Franca ĵurnalisto dek jaroj antaŭe tion skribis". Por ne devi daŭre aktualigi la frazon, mi proponas mencii jarnombron anstataŭ tian relativan esprimon. Do ni ekz-e skribu "Franca ĵurnalisto en 1996 tion skribis". Tamen, mi ne absolute certas, ĉu vere okazis en 1996. Eble estis ekz-e 1995. Ĉu iu povas diri tion precize? Marcos 16:18, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Tio estas stultaĵo. Laŭ la (senkopirajta) fonto en franca revuo S!lence, tempas pri 1994. Mi senprokraste ĝin korektas. Internaciulo 13:55, 28. Aŭg 2006 (UTC)

Aŭrorurbo aŭ Auroville[redakti fonton]

Bona artikolo, sed kial do esperantigi la nomon ? Ni devus konservi la franclingvan "Auroville" kiel artikoltitolo (samkiel alilingvaj vikipedioj) kaj nur proponi la esperantan signifon (Aŭrorurbo) inter krampoj fronte de la enkonduko (escepte se tiu traduko jam "oficiale" ekzistas ekster Vikipedio, kion mi ne scias). Tio estas tamen nur mia opinio. Thomas Guibal 18:51, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Nu, ankaŭ mi longe pripensis la demandon, sed mi finfine elektis la esperantan nomon ĉar temas pri urbo, kaj en esperantio, oni kutimas traduki urbajn nomojn (almenaŭ la plej grandaj) kiel Ĉenajo, Pondiĉerio, ktp... Alia kialo kuŝas en praktikeco: la nomo kaj adjektivo "aŭrorurb-o/-a/-e" estas uzita ĉie en la artikolo ĉar pli facilas. Ankaŭ la originala franca nomo (kiu estas nur mallongigo de la vera senco, cetere, Auroville = ville de l'aurore) estas tre malfacile prononcebla esperante. Ĝenerale la franca AU tradukiĝas esperante pro prononcaj kialoj, kaj mi opinias Aŭroville tre malbela. Almenaŭ, Aŭrorurbo estas klara, tuj komprenebla, kaj rekta traduko de la originala titolo. Internaciulo 13:55, 28. Aŭg 2006 (UTC)
Laŭ interkonsento, Vikipedio ne tradukas nomojn de urboj, escepte naciaj ĉefurboj aŭ tre grandegaj urboj kiel NovjorkoSan-Paŭlo. Roberto 14:21, 28. Aŭg 2006 (UTC)
Fakte ĉu vi certas ke oni nomis la urbon Auroville laŭ aurore? Mi opinias ke la nomo devenas de Sri Aŭrobindo. La esperanta nomo do devas esti Aŭrourbo kaj ne Aŭrorurbo. Parŝo 14:45, 21. Feb 2008 (UTC)
Komento Komento: La noto de Parŝo sonas konvinke, kaj Roberto ankaŭ pravas per sia aserto. Des malpli bonas, ke nun estas ankoraŭ vasta aldonaĵo de novuloj, kiu ankoraŭ atendas reviziadon, sed en tiu aldonaĵo oni amplekse uzas alternativan vorton "Aŭrovilo" (probable influite de tiu nova libro). La ĥaoso jam plenas. Flanke la referenco en la unua frazo post frazero "esperantigita laŭ la franca Auroville [orovil])[1]" ridindas, ĉar la angla referenco tute ne rilatas al Esperanto aŭ esperantigo. Mi pensas ke salomone bonas preni la nerektan proponon de Roberto kaj la rektan alvokon de Thomas Guibal simple ne traduki la nomon, kaj ĉie en la teksto en klinitaj literoj nomi ĝin france Auroville - kun unua frazo, kiu komenciĝas "Auroville ... prononcata franclingve [oroVI:L])[1]". Mi plenumas tion, kaj kritike revizias la lastajn aldonojn kiuj atendas revizion, ĉar alikaze la tuta artikolo estas blokita. ThomasPusch (diskuto) 18:22, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Arkiva noto[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 4-a de septembro 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

bbc - sexual abuse[redakti fonton]

Hi, I dont speak Esperante but it seems like the following report was not incorporated yet here:

On the 24th of May 2008, a report by BBC News Online highlighted the claims of local villagers living around Auroville, that local children had been sexually abused by Aurovillians, and gone unpunished. According to the BBC program Assignment, an internal petition within the community acknowledged that Auroville "has a reputation for pedophilia." [1]
  1. . Assignment. BBC (London) (2008-06-05). Alirita 2008-06-05.

Greetings --Hannes Röst 00:44, 11. Jun 2008 (UTC)

Komento Komento: Ŝajnas ke dum 14 jaroj tute neniu vidis tiun anglalingvan noton, kvankam la artikolo mem intense prilaboriĝis ĝis printempo 2022. La donita ligilo "Assignment" estas neniondira, sed
donas bonan superrigardon pri la akuzoj, pri kiuj en majo 2008 raportis la ĵurnalistoj de BBC. Kompreneble la supraĵa frazo ke Auroville "has a reputation for pedophilia", sonas kvazaŭ plata ofendo kaj fia kalumnio: "ĝenerala reputacio", "onidiroj", "klaĉoj" ne rajtas decidi pri verdikto pri tiom grandega akuzo. Sed la de mi citita teksto de BBC estas pli diferencita. Tamen ankaŭ ĝi nur estas unu opiniesprimo de ĵurnalisma teamo. Mi fakte tuthazarde ĵus vidis la anglalingvan noton, ne havas la tempon serĉi pluajn informojn pri eblaj pliaj ĵurnalismaj akuzoj aŭ pri juraj procesoj pri la temo, kaj opinias juste laŭ tiu malforta bazo ne mencii ion en la e-lingva vikipedia artikolo. Tamen ja la noto restu en la diskutpaĝo: se iu havas tempon pli okupiĝi pri la temo kaj serĉi pliajn referencojn, tiam eble tamen rezultos ĉapitro en la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 18:22, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Aliflanke[redakti fonton]

Komento Komento: Aliflanke, kelkaj teksteroj kaj ankaŭ la "listo de gastejoj kaj iliaj prezoj en februaro 2003" paĝofine donas impreson ke temas pri esperantlingva pagita varbilo pri la institucio. Almenaŭ tiu listo aspektas al mi tute neenciklopedia!! Malpli da reklamo, pli da enhava distanco kaj ankaŭ konsidero de kritikoj kaj publikaj akuzoj kiel la supra de la brita teamo de BBC el majo 2008 estus necesaj. Sed daŭre, mi ne havas la tempon pliprofundiĝi nun. Sed kun tiaj neenciklopediaj stilo kaj enhavo mi mem almenaŭ volus proponi diskuton pri forpreno de la elstara statuso. ThomasPusch (diskuto) 18:22, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

La "liston de gastejoj kaj iliaj prezoj en februaro 2003" mi jam elprenas kaj deponas ĝin ĉi tie:
Jen la elprenita, dubinda listo

Listo de gastejoj[redakti fonton]

Jenas listo de gastejoj kaj iliaj prezoj en februaro 2003. Ĝi estas nur indikaj datumoj kiuj kompreneble riskas ŝanĝiĝi tre rapide.

MM=Matenmanĝo.
TM=Tagmanĝo.
VM=Vespermanĝo.
LAV=Tuklavmaŝino.
KUIR=Kuirejo.
CIKL=Bicikloj.

Gastejnomo Litoj Nokta prezo (INR) Preterservoj Kontaktpersono Telefonnumero
Afsanah guest-house 14 350-1500 Manĝoj/LAV Afsanah 2622048
Ami 15 100-150 KUIR/LAV Giri 2622570
Aspiration 13 250 MM/TG/VM/LAV Prem 9443215065
Atithi Griha 30 310-410 MM/VM/LAV/CIKL Banu 2622445
Aurodam 5 125-200 MM/LAV Sonja 2622371
Auromodèle 2 125-200 KUIR/LAV Krishna 2622605
Celebration 18 200-300 KUIR/LAV Yoshi 2622950
Centre guest-house 46 385-960 Manĝoj/LAV/CIKL Tineke 2622155
Centre field 6 200-250 MM/LAV Menaig 2622867
College guest-house 18 250-385 MM/LAV/CIKL Janet 2622584
Discipline 4 275-500 Manĝoj/LAV/KUIR/CIKL Meike 2622510
Eternity beach 11 100-200 Manĝoj/KUIR/LAV Anna 2655171
Felicity 4 350 KUIR/LAV Juanita 2622092
Fertile forest 4 300 KUIR/LAV/CIKL Turiya 2622083
Fertile windmill 14 90-250 MM/TG/VM Vijay 2622075
Forecomers 8 130-150 KUIR/LAV Clémentine 2911108
Fraternity 2 250-300 KUIR/LAV/CIKL Namah 2622789
Gaia's garden 12 350-910 KUIR/LAV Kireet 2622739
Gokulam beach 6 100-150 LAV Shakila 2622385
Isaiambalam guest-house 9 150 KUIR/LAV Bobby 2622038
New Creation 32 150-200 MM/LAV/CIKL André 2622125
Nilatangam 4 100-200 KUIR/LAV/CIKL Ambre 2623019
Petite ferme 5 75-300 KUIR/LAV/CIKL Manfred 2622565
Pony farm 6 100-300 KUIR/LAV Lea 2622620
Prayatna 6 50-100 KUIR/LAV Anbu 3104011
Quiet beach 26 700-1300 Manĝoj/LAV/CIKL Michael 2622329
Repos beach (capsules) 10 75-175 KUIR/LAV Nelis 2622848
Repos beach 4 650 Manĝoj/KUIR/LAV Juanita 2622092
Rêve 10 75-300 KUIR/LAV Boris 2622760
Revelation 8 150-250 KUIR/CIKL Nathalie 2622683
Sailam 2 250-500 MM/KUIR/LAV/CIKL Anton 2622105
Samasti guest-house (1) 9 310-560 MM/VM/LAV/CIKL Srimoyi 2622306
Samasti guest-house (2) 4 500-650 MM/KUIR/LAV Marika 2622281
Sharnga guest-house 30 350-1250 MM/VM/LAV Kala 2622338
Sve-Dame 2 125-250 MM/KUIR/LAV Dariya 2622565
Transformation 6 150-250 KUIR/LAV Samata 2622231
Vérité capsules 4 260-390 Manĝoj/LAV/CIKL Isha 2622045
Vérité 10 355-825 Manĝoj/LAV/CIKL Isha 2622045
Vikas 4 100-150 KUIR Rani 2622090
Waves beach 15 75-125 KUIR/LAV Tanja 2623340
Youth camp 24 80-120 MM/VM/LAV Samrat 2622357