Diskuto:Gymnorhina tibicen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Aŭstralia pigo)

Scienca nomo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo enhavas la sciencan nomon Cracticus tibicen. El kiu fonto ĝi estas? En la germana, hispana, nederlanda kaj angla vikipedioj kaj eble aliaj oni mencias la nomon Gymnorhina tibicen. Bedaŭrinde mi ne scias, kio el ambaŭ estas nun valida kaj tial ĉi tie uzenda. Kiu povas helpi?

Krome mi legis en la germana diskutopaĝo pri problemo pri la birda familio. Sed mi ne konas detalojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:56, 27 Mar. 2012 (UTC)

Ambaŭ nomoj ŝajne validas, sed mi opinias, ke ni unuarangigu Gymnorhina tibicen, kiel en la artikoloj angla, germana, hispana, eŭska, franca, japana, finna, rusa, k.a. En la turka kaj korea kapalineoj, tamen, staras nur Cracticus. La angla artikolo ne tute klarigas la aferon, ĉar en la informskatolo Cracticus tibicen staras kiel sinonimo, sed laŭ la taksonomia sekcio, estas neklare aŭ disputate, ĉu ili apartenu al Cracticus aŭ al propra unuspecia genro Gymnorhina. --Gramatikulo (diskuto) 08:18, 7 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]