Diskuto:Aŭtomobilo-revokoj de Toyota 2009-2010

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

legu pri raportitaj gravaj akcidentoj kaj diskuton pri tio (akcidentoj ĉu veraj, eblaj?) en la angla. Mi mem havis la problemon, sed mi povis senprobleme bremsi. Do kial usonanoj raportas mortojn??? --Hans 20:25, 15. Mar 2010 (UTC)

Supozeble ni ne povos solvi tiun ĉi problemon. Estas pluraj misteroj en la afero; ekzemple Toyota insistis, ke la akcel-problemoj en Eŭropo, kiuj aperis preskaŭ samtempe kun tiujn en Usono, estis absolute senrilataj al tiuj ĉi. Nu, bone, eble laŭ la devizo de Toyota unu estis hodiaŭ (today) kaj la alia morgaŭ (tomorrow). Ankaŭ mi ne kredas, ke nura misfunkcio de la akcelilo nepre kaŭzas akcidenton; ĝi ja povas, se ne restas tempo kontraŭagi. Sed estas onidiroj pri problemoj en la programo de la brems-komputilo, kaj ambaŭ kune ja povas konduki al akcidento.
Estas opinioj, ke iuj raportoj pri preskaŭ-akcidentoj estas trompo (jen en la angla: [[1]]).
Sed se polico, ĵurnalistoj kaj Toyota mem (kiu havas egan intereson malpruvi la riproĉojn) ne povas solvi la enigmon, certe mi ne povas, kaj eble ankaŭ ne vi. – Umbert' 20:48, 15. Mar 2010 (UTC)

kara Umberto: Malgrau germanaj ĵurnaloj ĝis nun raportis, ke en germanio ne okazis problemo, mi mem havis la okazon. Tial mi povas raporti fakton, en mia kazo ĉe Yaris. Vidu en la artikolo.

Mi ege esperas, ke neniu plendos, ke vikipedio ne permesas proprajn eltrovojn! Jen ja temas pri homaj vivoj. (Teorie mi devus raporti al mia ĵurnalo, instigi ilin, presi, kaj poste mi citus mian ĵurnalon. Sed mi lasas tion al mia liveranto Toyota).--Hans 21:18, 15. Mar 2010 (UTC)