Diskuto:Adiaŭ Lenino!

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. Ĉu ekzistas filmo nomita "Ĝis Revido, Lenin!"? Ne. Ekzistas filmo "Goodbye, Lenin!". Ĝis aperos Esperanta versio, mi postulas ke oni movu ĉi paĝon al la korekta titolo. 2. Kiam aperos espa versio, ĝi verŝajne nomiĝos "Adiaŭ, Lenin!". Kiu vere volas "revidi" lin? La filmisto nomis sian filmon per Angla nomo por montri la evoluon el Soveta ĝis "Usona" influo. Se ĝi nomiĝus "Auf Wiedersehen, Lenin!", mi pli bonvole subtenus la nunan titolon. Bab 13:59, 1. Sep 2005 (UTC)

La menciita esperanta versio fakte jam aperis, malgraŭ tio ke nur en formo de esperantlingvaj subtekstoj por tiu filmo. La subtekstojn kreis germanaj gejunuloj kaj laŭ informoj ĉe http://www.esperantoland.org/bse/#lenin ili ekzistas jam ekde pluraj tagoj kaj la filmo montriĝis sub tiu nomo dum pluraj renkontiĝoj. Samforme la nomo de la filmo troviĝas en la artikolo Esperanto-filmo, sed ĝis nun nur kiel nefunkcianta ligilo, kvankam jam ekzistas artikolo pri la temo. Tial ankaŭ mi proponas translokigi la artikolon sub la nomon "Adiaŭ Lenino!" (notu ankaŭ la esperantigon de la propra nomo). Krome, mi ankaŭ konsentas, ke la heroo certe ne ŝatis forlasante la landon foje "renkonti" Leninon denove. Blahma 14:38, 1. Sep 2005 (UTC)