Diskuto:Afrik-usonanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ni uzu la radikon "AFRIK-" anstataŭ la (ŝajn-)prefikson "AFRO-" por la titolo, do "afrik-amerikanoj". Ekzistas nur du kontinentoj kun tia mallonga prefikseca formo: Eŭropo ("EŬRO-") kaj Afriko ("AFRO-"). PMEG malrekomendas pluuzi la maloficialan prefikson "EŬRO-" pro ĝia konfuzebleco kun la nova monunuo eŭro. Ankaŭ la paĝo Vikipedio:Evitendaj eŭropcentrismoj malrekomendas "EŬRO-". Ne havas sencon konservi "AFRO-" kiel solan por-kontinentan prefikson (aldone ĝi apenaŭ estas pli mallonga ol "AFRIK-", kiu ĉiuokaze ne apartenas al la longaj kontinento-nomoj). Kion opinias la aliaj? Marcos 00:24, 28. Nov 2008 (UTC)