Diskuto:Akcento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komentoj pri kvar specoj de akcento estas fuŝaj, mi pensas, sed mi ne scias, kiel oni korektu tion. Ekzemple, kio estas la esenca diferenco inter la akcentomovo en anglaj photograph kaj photographic kaj en Esperantaj foti kaj fotisto? Kiu el tiuj estas 'gramatika ŝanĝo', aŭ 'flekciado kaj similaĵoj', kaj kial? Kaj, kio estas la diferenco inter specoj 3 kaj 4? Ekzemple, kio estas la esenca diferenco inter lingvo, kiu havas akcenton sur la lasta silabo kaj uzas prefiksojn, kaj lingvo, kiu havas akcenton sur la unua silabo kaj uzas sufiksojn? En ambaŭ okazoj la akcento praktive ne moviĝas, sed eble ĝi ja moviĝus, se la lingvo havus ankaŭ sufiksojn aŭ prefiksojn, respektive. La provo krei kvar apartajn klasojn ŝajnas plene fiaski. Lingvano 09:21, 5. Okt 2005 (UTC)

Se mi komprenis vian demandon, vere vi devas klarigi vian dubon, ĉar la redaktado estas ion neklara, mi povas responde jene: akcento ne estas nur fonemika fenomeno, sed gramatika. En kelkaj lingvoj, kiel la portugala aŭ la ĉina (laŭ mia scio) akcento ankaŭ havas semantikan funkcion. Ekzemple, en la portungala bia (saĝulino) estas substantivo, sabia estas adjektivo ([li/ŝi/ĝi] sciis) kaj sabia estas denove substantivo (nomo de birdo). Tiu ne okazas en la hispana, ekzemple, en tiu lingvo, kiel en Esperanto, la akcento havas nur fonemikan rolon se mi diras, en Esperanto "Esperanto" tiu estas nur miselparolo, same kiel se mi diras en la hispana puerta anstataŭ puerta, sed en la portugala se mi diras [porta] tiu signifas " (li,ŝi,ĝi) portas" sed [porta] estas formo de infinitivo (porti) antaŭ konsonanto. Krom tiuj tipoj kiuj jam estas en artikolo ankoraŭ mankas du, laŭ mia scio, la tona sistemo (kiel la ĉina) kaj la plata sistemo (kiel la japana) en kiu ne estas markataj silaboj.(Eble mia respondo ankoraŭ ne estas klara!)Roberto 10:57, 5. Okt 2005 (UTC)

Tamen, la hispana havas parojn kiel ésta kaj está. Kio estas la esenca diferenco inter tio kaj viaj portugalaj ekzemploj? Lingvano 11:47, 5. Okt 2005 (UTC)

Ĉi-foje Roberto malpravas. La Hispana havas plurajn tiajn parojn (ekz-e hablo [ablo] "mi parolas" - habló [ablo] "ŝli parolis"). Cetere, ankaŭ Esperanto havas tiajn parojn, almenaŭ en poezio: la sola diferenco inter metro (mezurunuo) kaj metro' (transportada sistemo) estas la akcento. Bab 12:16, 5. Okt 2005 (UTC)

Bone, mi ne konas bone la hispanan kaj tre eble misis, mi ne disputos pri tio. Sed la kerno estas: akcento estas gramatika ne fizika afero. Sekve ĝiaj malsamoj estas tiel gravaj ol malsamecoj de aliaj gramatikaj elementoj. Roberto 12:24, 5. Okt 2005 (UTC)

Sed kion vi celas per 'gramatika', kaj kion vi celas per 'fizika afero'? Kiel mi decidu, ĉu diferenco estas 'gramatika' aŭ 'fizika'?

Cetere, mi suspektas, ke la artikolo estus pli bona, se oni forgesus pri la kategorioj kaj klasado kaj simple priskribus, kiel funkcias akcentado en diversaj lingvoj. Lingvano 12:38, 5. Okt 2005 (UTC)

Fizika regulo ne dependas de sociaj reguloj, ekzemple, neniu homa lingvo havas neaŭdeblajn sonojn (eble se hundoj havus lingvon ili havus kelkajn sonojn kiuj homoj ne aŭdus), en neniu lingvo oni povas elparoli du fonemojn sametempe, oni devas ĉiam elparoli unu post alia, kc. Tiuj reguloj estas naturaj, memevidentaj, fizikaj kaj neniu skribos artikolon pri ili. Gramatikaj reguloj dependas de sociaj reguloj, do uzi aŭ ne atakan aŭ muzikan aŭ tonan akcenton estas socia regulo, eĉ se ĝi ŝajnas al ni "tutnatura". Mi, ekzemple, memlernis Esperanton, kaj mi legis (en la portugala, kompreneble) "la markata silabo estas ĉiam la antaŭlasta", mi, kiel gimnaziano, jam ekkonis la latinan kaj grekan sistemon, demandis al mi "ĉu markata per forto aŭ per daŭro?" kiel en Esperanto daŭro ne havas gramatika funkcio, tiu ne estas problemo, sed en la latina (se oni ankoraŭ parolus ĝin) jes, ĉar forto kaj daŭro havis malsamajn rolojn en tiu lingvo. Roberto 12:57, 5. Okt 2005 (UTC)

Zamenhof[redakti fonton]

Laŭ mi, la nomo "Zamenhof" ne estas escepto al la regulo ke "en Esperanto, la akcento kutime estas sur la antaŭlasta silabo de plursilabaj vortoj", ĉar ĝi ne estas vorto, sed propra nomo. Se iu tamen opinias ĝin escepton, li ankaŭ devas agnoski ke estas multaj aliaj esceptoj: Edmond Privat, Marjorie Boulton etc. Eble ni simple menciu, ke la regulo ne validas por ne plene esperantigitaj nomoj, kaj kiel ekzemplon de tio, ni povas mencii "Zamenhof". Kion pensas aliaj?