Diskuto:Alĝafario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo pri la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto menciiĝas la islama palaco Alĝaferio, pri kiu ekzistas tiu-ĉi e-lingva artikolo Aljaferio, kvankam laŭ prononco ĝi plej bone nomiĝus Alĥaferio. Mi persone inklinas adapti ĉiujn esperantlingvajn nomvariaĵojn al la laste menciata, do nomi la palacon "Alĥaferio". Ĉu estas kontraŭaj argumentoj: ekzemple, ĉu esperantigo de la palaconomo menciiĝas en hispana-esperanta vortaro, ĉu en la literaturo de Esperanto, ĉu en esperantlingvaj presitaj dokumentoj de la urba Esperanto-grupo aŭ en dokumentoj pri la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto aŭ en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj? Se jes, indus kolekti eksterajn referencojn kiuj helpus pri la nomelekto. ThomasPusch (diskuto) 11:35, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Jen du esperantiste faritaj vikipediaj fotoj pri la palaco, kiuj uzas la nomformon "Alĝaferio":

Kongresanoj dum vizito al la Alĝaferio
Kongresanoj dum vizito al la Alĝaferio: la araba preĝejo
Jen kelkaj referencoj: "Aljaferio": En diversaj lokoj:
  • libro "Lirikaj perloj de Al Andalus" (A. Marco), p. 231
  • Kongres-Libro de HEK 2013, p. 19
  • revuo "Boletín" de HEF, n-ro 402, p. 14
  • iama turisma brosxuro pri Zaragozo. Tiu vorto estas pli simila al hispana vorto... Tiel aperas en iu ttt-pagxo kun indikoj en esperanto: [1]. Tamen, en video en "youtube" pretigita de Miguel Gutiérrez aperas "Alĝafario", mi ne scias ĉu tajperare anstataŭ "Alĝaferio" sed mi dubas ĉar Miguel Gutiérrez estas tre zorgema.--kani (diskuto) 17:54, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Finfine venos la afabla reago de fakulo, kiun mi aldonis kiel noto, same kiel la referencoj por la hispanlingvema formo.--kani (diskuto) 10:36, 6 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
La rezonadon de Ricardo Reyna bone eblas sekvi. Do, estu Alĝafario, kun ĝ kaj 3 a-vokaloj. Mi metis la lastajn alidirektilojn, kiuj gvidas serĉantojn laŭ diversaj nomaj variaĵoj ĉi tien. Krome min mirigas la ruĝa kategorio "hispanaj monumentoj"... mi anstataŭe metas la enhave ĝustan kategorionomon "mondaj heredaĵoj en Hispanio". ThomasPusch (diskuto) 15:24, 8 jan. 2017 (UTC)[Respondi]