Diskuto:Aleš Šteger

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la nomo estu Ales Steger, se li nomiĝas Aleš Šteger??? Supersignoj estas integra parto de la litero, tion aparte esperanto-parolantoj scias (ŝanĝo ne egalas al sango, ĉu ne?). Mi ŝanĝas la titolon al la vera nomo... ThomasPusch (diskuto) 14:28, 6 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

PS: Mi ankoraŭ povas aldoni iuj ligilojn, i.a. pri DAAD kaj la Berlina Arta Akademio. TP
Ĉu la supersignoj ĉeĥaj ne povas krei problemon por serĉi en Vikipedio aŭ Google, se oni ne disponas pri tiuj supersignoj?--Alifono (diskuto) 14:48, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Ni havas rutinojn pri tio. La nomo de la artikolo estu la ĝusta nomo, kun diakritaj signoj (se la nomo estas en lingvo kun baze latinlitera alfabeto), do ĉi tie: Aleš Šteger. Tiun ĝustan nomon oni ankaŭ uzu en la artikolo mem. Sed aldone, oni ankaŭ kreu alidirektilon el la sen-diakrita formo (ĉi tie: Ales Steger) al la ĝusta. Tiel ja ĉio bonorde funkcios. (La alidirektilo el Ales Steger al Aleš Šteger jam aŭtomate kreiĝis kiam Thomas Pusch alinomis la paĝon, do ne plu necesas ion aparte fari por tio.) - Sincere, Moldur (diskuto) 15:01, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Krome mi havas ankoraŭ plian aldonon: Se artikolo estas uzata en neniu alia artikolo, ĝi enordiĝas en probleman kategorion Specialaĵo:Neligitaj_paĝoj. Tiel mi entute trovis la paĝon. Mi aldonis la tekston al la artikoloj pri Ptuj kaj pri la Universitato de Ljubljano (kiel montras kontrolo per la ligilo Ligiloj ĉi tien maldekstre en la ekrano), kaj jam ĉio estas en ordo. Ne forgesu en kreo de novaj tekstoj, ke almenaŭ el 1-2 aliaj paĝoj eblu trovi la artikolon! ThomasPusch (diskuto) 15:10, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]