Diskuto:Andorra la Vella
En printempo 2017 proponiĝis forigi tiun ĉi alidirektilon ĉar "nenie estas uzata tiu ĉi alidirekto al la artikolo pri la urbo Andoro Malnova". Sed tamen sencas havi alidirektilojn de urboj, aparte ŝtataj ĉefurboj, en la origina ortografio al la kutima esperantlingva nomo, de "London" al "Londono" kaj al "Paris" al "Parizo" - memoru ke ne estas devigo en Esperanto uzi loknomojn laŭ esperantigita formo: tutsame eblas uzi la originan, nacilingvan formon. ThomasPusch (diskuto) 17:18, 17 okt. 2017 (UTC)