Diskuto:Graflandoj de Anglio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Angla provinco)

Ĉu fakte temas pri nur Anglio, kaj ne tuta Britio ? -- ArnoLagrange 07:19, 18. Apr 2003 (UTC)

Mi intencas verki apartajn artikolojn pri skotaj, kimraj provincoj. La angla vikio traktas la aferojn aparte do mi faris la samon. Paul 10:50, 18. Apr 2003 (UTC)

Dek jarojn pli poste...[redakti fonton]

La artikolo titolata "Provincoj de Anglio" nun komenciĝas per unua frazo "La kantonoj (angle: "counties") de Anglio..."; en aliaj vikipediaj artikoloj la angla vorto "counties" estas senĝene tradukata per "graflandoj" - la e-lingva artikolo county eĉ detale klarigas pri saksaj shire, normandaj comté kaj la historia evoluo al modernaj administraj distriktoj. Ankaŭ en ĉi tiu teksto ĝis la 7-a de aprilo 2012 cetere uziĝis la vorto "graflandoj", tiam la novula redaktanto "Epikuro57", ĝis nun aktiva preskaŭ nur en aprilo 2012, simple senkomente ŝanĝis ĝin al "kantonoj", kaj du semajnojn pli poste kopiis la tutan tekston el la titolo "Provincoj de Anglio" al nova, laŭ teksto do tute identa artikolo "Kantonoj de Anglio" ... kia malordo! Mi persone ne emociiĝas, ĉu la administra unuo "county" en Esperanto unuece tradukiĝu per "provinco", "distrikto", "graflando" aŭ "kantono" (nur "konteo" ŝajnus al mi malpli konvinka...), sed necesas interkonsento. Iu ankaŭ ŝanĝis la kategoriigon de la artikolo de la ekzistanta kategorio:Graflandoj de Anglio al neekzista kategorio:Kantonoj de Anglio... Tiel ne eblas procedi: Unue necesas interkonsento, kaj se poste kategorio ŝanĝu sian nomon, necesas ne nur en unu artikolo ŝanĝi la vortumon, ŝanĝante bluan al ruĝa ligilo, sed tiam necesas ŝanĝi ĉiujn konektitajn kategoriojn (kategorio:Graflandoj de Kimrio, kategorio:Graflandoj de Britio, kategorio:Geografio de Anglio laŭ graflandoj‎, ktp...) kaj ĉiujn uzojn de la kategorioj!!!

Se ne iu entuziasma britemulo volas organizi diskuton kaj se necese voĉdonon pri la vikipedie preferata esperantigo de termino "county" (mi ne pretas investi la energion), mi sobre kaj praktikeme proponas "reveni" al la formo "graflando", uzata en la vikipedia kategoriigo laŭ nuna stato, simple ĉar ŝanĝi la kategoriigon estas granda laboro...

ThomasPusch (diskuto) 19:25, 27 Jun. 2013 (UTC)

@ThomasPusch: Dankon pro la observado. Mi proponis antaŭsemajne la kunigon de tiuj artikoloj ĉe VP:KA, sed neniu ankoraŭ komentis. Mi ankaŭ ne havas tre fortan opinion pri la traduko, tamen mi volegas kunigi la artikolojn (K1 VP:KUN). Se neniu plu komentos, mi eble elektos "graflandoj": post kolekti la aliajn artikolojn (Angla kantono kaj Kantonoj de Anglio) al ĉi tiu Provincoj de Anglio kaj alinomigi ĝin al Graflandoj de Anglio por protekti la plej malnovan redaktohistorion kaj unuigi la titolon kun la kategorioj.--Salatonbv (diskuto) 20:15, 12 Maj. 2014 (UTC)
Forta konsento. Ĉar evidente malgraŭ mia supra instigo de antaŭ 10 monatoj nen"iu entuziasma britemulo volis organizi diskuton kaj se necese voĉdonon pri la" temo, mi substrekas mian proponon "sobre kaj praktikeme" "reveni al la formo 'graflando', uzata en la vikipedia kategoriigo". Dankon pro via ordigo. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 12 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite: se ne, oni eble ne zorgus aliajn dek jarojn;-)--Salatonbv (diskuto) 11:17, 13 Maj. 2014 (UTC)

Plia problemo: La artikolo en la nuna formo ne korespondas al la informoj de alilingvaj vikipedioj. Mi volus enkonduki navigilon pri la unuopaj graflandoj, por plialtigi la interligitecon, sed antaŭvidiĝas pliaj konkretaj nomigoj, pri "ceremoniaj graflandoj", aŭ "tradiciaj graflandoj", sed ne pri "graflandoj" de Anglio sen ia adjektivo. Ŝajnas al mi ke la koncepto de "tradiciaj graflandoj" (validaj ĝis 1889) plej bone similas al la senco de tiu ĉi teksto. Sed bonvenas pli preciza klarigo en la teksto. Kaj: La nun proponitaj esperantlingvigoj estas malunuecaj (ofte konkuras du aŭ pli da proponoj) kaj ne klaras kiu el la propono aŭ ĉu entute iu estas vere pruveble kaj konvinke preferata kaj uzata en la esperantlingva literaturo. Ĝis tia pruvo, pli saĝas uzi la anglalingvajn nomojn, kiel faras plej multaj artikoloj de graflandoj, kiuj tute ne mencias eblan esperantlingvan nomumon, kaj la kategorioj. Nur tiu ĉi listo ĝis nun gaje uzas iujn, eventuale libere inventitajn, esperantlingvajn nomojn, pli ofte pli ol unu variaĵon po graflando. La ŝablonon "tradiciaj graflandoj de Anglio" mi tial ekipas anglalingve, ne esperantlingve. ThomasPusch (diskuto) 21:19, 30 mar. 2016 (UTC)[Respondi]