Diskuto:Anna Moffo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aserto "Moffo parolis Esperanton kaj en intervjuo menciis, ke tio estas memkompreneblaĵo" estas interesa aserto, kaj fakte en la reto multaj paĝoj referencas al tio, ekzemple per tradukoj de la paĝo Vikipedio:Listo de parolantoj de Esperanto, per simpla elporto de la informo stokita en vikdatumaro, aŭ per kopio aŭ traduko de iulingva vikipedia biografio kiu mencias tiun aserton. Sed ĉiuj eblaj "retaj fontoj" videble kopiis el vikipedio, kaj troveblas neniu antaŭ-vikipedia fonto: kaj ankaŭ en vikidatumoj simple statiĝas languages spoken, written or signed: Esperanto (kvazaŭ ŝi tute ne parolis alian lingvon), kun noto 0 references. Tia informo ne multe valoras. Iu kritikanto antaŭ kelkaj aldonis ŝablonon kritikante ke la artikolo "citas neniun fonton". Tio estas formalaĵo: Iun fonton, ekzemple pruvante ke ŝi mortis en Novjorko, estas facile aldoni. Kaj tiam eblas jam formeti la kritikan ŝablonon. Sed pri la supra frazo specife necesus referenco: en kiu intervjuo ŝi "menciis, ke tio estas memkompreneblaĵo". La aserto devas veni de ie, probable la fonto simple ne troveblas interrete, sed en iu papere presita Esperanto-gazeto, probable plej verŝajne el norda Ameriko... Mi povas aldoni referenco ke ŝi mortis en Novjorko, sed tio ne estas la vere kritika punkto. Se oni fanfaronas pri esperantisteco de iuj konatuloj, oni faru tion kun decaj pruvoj, kontroleble, eĉ se nur por mencio en kiu paĝo de tiu aŭ jena cirkulero aŭ Esperanto-gazeto en la 20-a jarcento menciiĝis ŝia esperantisteco kaj plej bone kie kaj kiam kun kiu okazis tiu asertita intervjuo. ThomasPusch (diskuto) 11:35, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Jam en la unua versio de la teksto el marto 2006, skrbita per Umbert', notiĝis la supra frazo. @Umbert': Ĉu vi povas doni informon ke kie vi havas viajn sciojn? ThomasPusch (diskuto) 11:38, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]