Diskuto:Prefiksoj en Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas fi- kaj vic- en la listoj[redakti fonton]

Mi konstatas, ke la du komune uzataj antaŭafiksoj fi- kaj vic- estas nek en la listo de oficialaj antaŭafiksoj, nek en la listo de neoficialaj antaŭafiksoj, ĉu estas forgesoj en la PMEG ? Ĉu oni devas konsideri ilin apartaj, en aparta listo de "aliaj antaŭafiksecaj vortetoj" ? -- DidCORN la 10-a de aŭgusto 2014, 16:10 (UTC)

Laŭ Nova PIV, paĝo 330, fi estas interjekcio, dum ke vic- laŭ la sama libro, paĝo 1231, estas eĉ substantiva radiko. Do, veraj afiksoj ambaŭ ne estas. Krome ambaŭ estas indikataj kiel Fundamentaj radikoj. Sed nur vic- aperas en la Universala Vortaro, nome sur la paĝo 176 (230), dum ke fi troviĝas en la Ekzercaro, sur paĝo 58 (112), de la deka eldono de la Fundamento de Esperanto. --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Mankas 'inter-' en la listo[redakti fonton]

La vorto inter estas prepozicio, sed ankaŭ de longe (ekde la unua PIV) inter- estas prefikso. Ĉu devas mi aldoni ĝin kiel oficialan aŭ ne oficialan prefikson ? DidCORN la 26-a de oktobro 2015, 15:15 (UTC)

@DidCORN: Fakte vi jam menciis unu kialon kontraŭ la aldono de "inter", nome ke ĝi estas prepozicio. Krome ĝi nur ŝajne estas uzata prefikse, sed fakte ja temas pri kunmetado. Ĉu ne? Do, ĝi ne taŭgas por la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 16:08, 26 Okt. 2015 (UTC)

Ĉu "prefikso" aŭ "antaŭafikso"?[redakti fonton]

La artikolan titolon "antaŭafikso" vortumis la vikipediisto WinstonSmith (reale Fabio) en oktobro 2010. La parenca artikolo "sufiksoj en Esperanto" havis la titolon "sufiksoj..." ĝis julio 2012, kiam la vikipediisto Imperium Romanum Sacrum (kiu aktivis nur en julio 2012 per amasaj renomigoj de artikolaj titoloj kaj sekva malapero) movis ĝin al titolo "postafiksoj en Esperanto" kun noto "simetrio kun antaŭafiksoj en Esperanto". Kvar jarojn poste, mi trovas la vortojn "antaŭafikso" kaj "postafikso" nur en retaj kopioj de la du vikipediaj artikoloj (kun du retaj vortaroj, kiuj prenis la vortojn el vikipedio): Mi trovas ilin en neniuj referenceblaj ekster-vikipediaj dokumentoj, nek retaj nek paperaj. La plej bone reta alirebla gramatiko PMEG uzas la terminojn "prefikso" kaj "sufikso", kaj ankaŭ ĉiu alia papera fonto kiun mi trovas. Kiom oni povas ŝati la inventon de du novaj kunmetitaj vortoj, kiuj povus "ŝpari du lernendajn vortojn de Esperanto kaj malgrandigi la vortotrezoron je du elementoj", necesas substreki ke tiuj vortoj laŭ mia impreso estas vikipedia inventaĵo, ne kontrolebla per praktika uzo en la ekster-vikipedia "reala mondo". Tamen la artikoloj ŝajnigas ke temus pri tute normalaj, eterne uzataj Esperanto-vortoj. Vikipedio ne estas la loko por ŝanĝi la vortaron de Esperanto aŭ ĝenerale la mondon, sed por priskribi la mondon per laŭeble kutimaj vortoj. Tial mi ŝanĝas la titolojn de la tekstoj al "prefiksoj" kaj "sufiksoj", kaj mencias la (laŭ mia persona opinio tute ĉarmajn kaj fantazioplenajn, sed) ĝis nun laŭ mia impreso ne sufiĉe multe en la faka literaturo uzatajn proponojn "antaŭafikso" kaj "postafikso" en la unua artikola frazo. Por ŝanĝo de tio bezonatus ampleksaj eksteraj referencoj, kiuj pruvus ke malgraŭ mia juĝo (eble mia biblioteko tro malgrandas...) la formoj "antaŭafikso" kaj "postafikso" estus amplekse pli uzataj en la faka literaturo ol la formoj "prefikso" kaj "sufikso". ThomasPusch (diskuto) 12:41, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]