Diskuto:Antarkta glacitavolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cŭ tiu tavolo kreskas?

En Monato estis antaŭ kelkaj monatoj tre interesa artikolo pri la glacio de la Tero. En ĝi la aŭtoro asertis, ke entute la glacio pliiĝas, ne malpliiĝas, kiel oni ĝenerale kredas. Tio estu aldonita al la artikolo. Ĉar tiu fakto ankaŭ mankas en alilingvaj versioj de tiu ĉi artikolo, ni havas la ŝancon, verki kaj prezenti artikolon de la vikipedio, kiu estas pli bona ol la aliaj.

Mi serĉas la artikolon en Monato (en kiu monato ĝi aperis?) kaj, se mia tempo permesos, verkos ion. Sed eble ekzistas pli spertaj anoj, kiuj eble havas pliajn fontojn.

Por amiko mia, kiu posedas domon sur la insulo Sylt, nur 5 metrojn super marnivelo, estas speciale interesa afero scii, ĉu la marnivelo altiĝos aŭ ne. --Hans Eo (diskuto) 14:32, 25 Nov. 2015 (UTC)

Mi TRE dubas pri tia informo. Sed, bone, elserĉu ĝin, se vi ankoraŭ trovas la kajeron... ThomasPusch (diskuto) 13:59, 5 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

La koncernaj vikipediaj artikoloj ĉiukaze klare esprimiĝias pri forta degelo de la polusoj (kaj fizike tio devus rezultigi mezuman altigon, ne malaltigon, de la marnivelo):

Salutas ThomasPusch (diskuto) 14:58, 5 sep. 2022 (UTC)[Respondi]